Fortikaĵo Halidzor

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Restaĵoj de la fortikaĵo.

La fortikaĵo de Halidzor (armene: Հալիձորի բերդ) estas fortikaĵo de mezepoka Armenio situanta sur monteto preterpasanta la riveron Vogĝi norde, proksime al la urbo Kapan, kiu estas je 1 kilometro sudokcidente en la provinco Sjuniko, Armenio. Fortikaĵo Halidzor troviĝas je 1.051 metroj super marnivelo[1].

La heroo David Bek poste mortis en la fortikaĵo post malsano en 1728. Buŝa tradicio rakontas, ke post lia morto venis maljuna episkopo de Tatev kaj faris tre grandan funebran ceremonion honore al li. Bek laŭdire estas entombigita en la tombejo tuj ekster la fortikaĵaj muroj. La tomboŝtono laŭdire havas ununuran floron ĉizitan sur malsupra flanko tiel ke la malamiko ne rekonus ke ĝi estas la fina ripozejo de la gvidanto[2].

La muroj de la fortikaĵo estas aranĝitaj en neregula kvarangula plano. Ene de la muroj de la fortikaĵo troviĝas la restaĵoj de la preĝejo Sankta Minaso kaj kapelo kaj ankaŭ la fundamentoj de tio, kio iam servis kiel loĝejoj kaj aliaj strukturoj. Du arkaĵaj portaloj kondukas al Halidzor de la eksteraj fortikaĵaj muroj norden kaj suden. Ĉe la sudokcidenta angulo de la fortika muro estas turo kaj de nordo ĝis oriento estas teraso.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Halidzor Fortress Elevation and Location Arkivigite je 2016-03-03 per la retarkivo Wayback Machine
  2. Revue des études arméniennes: Volume 9 by Fundação Calouste Gulbenkian, Société des études armeniennes - , pg.305