Fortikaĵo Sankta Karlo de la Kabano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Parto de la Fortikaĵo de la Kabano
Alia parto de la Fortikaĵo

La Fortikaĵo Sankta Karlo de la Kabano, hispane Fortaleza de San Carlos de la Cabaña, estas militista komplekso kiu situas en la enirejo de la Golfeto de Havano, kiu kune kun la Kastelo de la Pinto kaj la Kastelo de la Reĝa Armeo defendis la urbon kontraŭ ia ajn atako de la malamikoj aŭ piratoj. Pro invado kaj posta okupado de Havano far la angloj en la 18-a jarcento oni devis konstrui fortikaĵon por la defendado de la urbo. La urbo denove revenis al hispana regado en 1763 sed Hispanio devis cedi la teritorion Florido en nuna Usono. Oni ekkonstruis la fortikaĵon en la alto de la orienta marbordo de la haveno de Havano, sub la gvidado de la brigadiero Don Silvestre Abarca. La laboraĵo finiĝis en 1774. Nuntempe ĝi estas kultura kaj muzea komplekso. Je la 21-a horo ĉiutage la kanono pafas kio antikve anoncis la fermon de la urba murego. Tio estas unu el la ĉefaj allogaĵoj de la fortikaĵo. Tiu pafado estas tradicia ceremonio kie la soldatoj vestiĝas kiel en antaŭaj epokoj. Ĝi estas vizitata kaj de kubanoj kaj de eksterlandanoj kaj en la riĉa kuba proverbaro ekzistas la aludo al la (kanonpafado je la 9-a) cañonazo de las 9 uzata en diversaj kuntekstoj.

La Fortikaĵo Sankta Karlo de la Kabano estas la plej granda el la militistaj fortikaĵoj konstruitaj de Hispanio en Ameriko. Ĝi havas plurangulan formon konsistantan el bastionoj, fosaĵoj, kovrata vojo, kazernoj kaj keloj. Ĝia dezajno evidentigas la avancon de la defendaj sistemoj okazintan dum la 18-a jarcento.

En ĉi tiu fortikaĵo estis la plej bonaj trupoj de la hispana armeo en Kubo. Dum la sendependismaj militoj de la 19-a jarcento , pluraj kubaj herooj, inter ili la Apostolo José Martí, estis enkarcerigitaj tie kaj multaj el ili estis ekzekutitaj en la Fosaĵo de la Laŭroj.