Kastelo Vajdahunyad

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Fortikaĵo Vajdahunyad)
Kastelo Vajdahunyad
Vajdahunyad
burgo
Lando Hungario vd
Situo Budapeŝto
Konstrustilo(j) eklektika arkitekturo vd
Arkitekto(j) Ignác Alpár vd
Koordinatoj 47° 30′ 55″ N, 19° 4′ 55″ O (mapo)47.51527777777819.081944444444Koordinatoj: 47° 30′ 55″ N, 19° 4′ 55″ O (mapo)
Kastelo Vajdahunyad (Budapeŝto)
Kastelo Vajdahunyad (Budapeŝto)
DEC
Kastelo Vajdahunyad
Kastelo Vajdahunyad
Situo de Kastelo Vajdahunyad
Map
Kastelo Vajdahunyad
Retpaĝo http://www.mezogazdasagimuzeum.hu
vdr
Fortikaĵo Vajdahunyad
Fortikaĵo Vajdahunyad el la aero

Fortikaĵo Vajdahunyad, [vajdahunjad] oficiale, tamen neniam uzata Historia konstruaĵa grupo estas grava vidindaĵo, interne muzeo en Budapeŝto. La fortikaĵo troviĝas sur artefarita insulo en artefarita lago en proksimeco de Placo de Herooj. La konstruaĵogrupo konsistas el 21 konstruaĵoj. La arkitekto estis Ignác Alpár.

Historio[redakti | redakti fonton]

La fortikaĵo provizore konstruiĝis en 1896 por prezenti historion de la miljara hungara konstruado. La fortikaĵo tre plaĉis al la vizitantoj, tial oni rekonstruis ĝin jam el ŝtono. La nomo venis de Vajdahunyad, ĉar la enireja parto imitas fortikaĵon de Vajdahunyad. La ceteraj partoj estas kopioj de aliaj famaj konstruaĵoj.

La romanikon prezentas portalo de Preĝejo Sankta Georgo (Ják), kiu estas funkcianta romkatolika kapelo.

La gotikon prezentas kopia turo el Vajdahunyad, interne kavalira ĉambrego kaj ekstere korto de "Hunyadi".

La renesancon kaj barokon prezentas precipe partoj el Gyulafehérvár, Brassó, Bártfa, sed estas videblaj ankaŭ la germana kaj franca renesanco.

Apud la fortikaĵo multe da skulptaĵoj troviĝas, ekzemple Anonymus (hungara kronikisto). Antaŭ la fortikaĵo ofte estas subĉielaj koncertoj. Parto de la lageto - flanke de Placo de Herooj - vintre estas subĉiela glitejo. Ĝin oni konstruis fine de la pasinta jarcento laŭ la planoj de Imre Francsek en varia-secesia stilo.

Muzeo[redakti | redakti fonton]

En 21 salonoj de la Agrikultura Muzeo (fondita en 1896) oni prezentas fragmentojn de bestobredado. La fondinto estis Ignác Darányi la ministro pri agrikulturo plenuminte la ĝeneralan deziron konservi la belan kaj riĉan kolekton de la miljara ekspozicio en konstanta muzeo. Ĉi tie oni trovas ĉion, kio rilatas al la hungara agrikulturo. Estas prezentitaj ankaŭ primitivaj kaj modernaj iloj de agrikulturo, vinberokulturado, arbaromastrumado kaj ankaŭ ĉasado. En la Herbario oni zorgas nun pri duonmiliono da kreskaĵoj, kaj estas videbla la ekspozicio “Kreskaĵoj de Hungario”.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Skulptaĵo pri Sándor Károlyi en la fortikaĵo, fone estas videbla parto de la fortikaĵo