Burgo de Esztergom

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Fortikaĵo de Esztergom)

Burgo de Esztergom [estergom] estas grandparte detruita burgo en Hungario, en urbo Esztergom, sur monteto 50 metrojn alta laŭ la Danubo.

Fortikaĵo de Esztergom, centre estas la baziliko-ĉefkatedralo
Fortikaĵo de Esztergom

Historio[redakti | redakti fonton]

La fortikaĵo estis konstruita en la 10-a jarcento, kiu en la sekva jarcento jam estis rezidejo de la reĝo. La nuntempe videblaj partoj estis konstruitaj grandparte dum regado de Béla la 3-a. La unua sieĝo okazis en 1242: la tataroj ne povis okupi ĝin. Karolo la 1-a (Hungario) konstruis ornamajn partojn. La turkoj okupis la fortikaĵon en 1543. Poste foje la hungaroj, foje la turkoj havis ĝin. Dum la sieĝo en 1594 mortis renesanca poeto Bálint Balassi. Fine la kristana armeo (precipe poloj okupis la fortikaĵon en 1683. La lasta sieĝo okazis dum liberecbatalo de Francisko Rákóczi la 2-a.

En 1869 Primasa Baziliko de Sankta Adalberto kaj Dipatrino bezonis malplenan lokon, tial oni grandparte malkonstruis la fortikaĵon. En 1930 arkeologoj komencis esplori la ruinojn. Baldaŭe oni rekonstruis kelkajn murojn. Nuntempe muzeo funkcias en la fortikaĵo, en la supro bela panoramo estas videbla.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Sieĝo de la fortikaĵo en 1543

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]