Fortikaĵo de Nagyvázsony

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Fortikaĵo de Nagyvázsony estas parte ruina Monumento historia en Hungario, en vilaĝo Nagyvázsony.

Parto de la fortikaĵo en Nagyvázsony

Historio[redakti | redakti fonton]

La fotikaĵo estis konstruita en la 15-a jarcento sur deklivo de monteto. Estis dilemo, ĉu konstrui la fortikaĵon sur la pinton, kiu ne estas alta, aŭ konstrui sur la deklivon, kie estas fonto. Oni elektis la fonton, ankaŭ nun fonto situas en la korto de la fortikaĵo. Sur la pinto oni konstruis imponan preĝejon kun monaĥejo. En 1472 Matiaso la 1-a donacis la fortikaĵon al Paŭlo Kinizsi, kiu pligrandigis ĝin. En 1490 Habsburga reĝoaspiranto okupis la fortikaĵon, sed post unu jaro Kinizsi reokupis ĝin. Post morto de Kinizsi la fortikaĵo denove pligrandiĝis, eĉ oni eksplodis la preĝejon, ĉar tio estus estinta bona nesto de la atakantoj. Dum dominado de la turkoj la fortikaĵo foje apartenis al turkoj, foje al hungaroj. Ekde 1598 ne plu okazis turka okupo, nur en 1663 la turkoj detruis ĝin. En 1649 familio Zichy [ziĉi] akiris la konstruaĵon, baldaŭe ĝi ne plu estis loĝata. En 1955 arkeologoj esploris la ruinojn, poste oni trakonstruis ĝin muzeo.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Hungara Vikipedio
  • Magyarország. 1978. 6-a eldono. Panoráma
Fortikaĵo de Nagyvázsony