Fortikaĵo de Van

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fortikaĵo de Van
burga ruino • arkeologia loko [+]
Koordinatoj38° 30′ 9″ N, 43° 20′ 24″ O (mapo)38.502543.34Koordinatoj: 38° 30′ 9″ N, 43° 20′ 24″ O (mapo)

Fortikaĵo de Van (Turkio)
Fortikaĵo de Van (Turkio)
DEC

Map
Fortikaĵo de Van
Vikimedia Komunejo:  Van Fortress [+]
vdr

La Fortikaĵo de Van (ankaŭ konata kiel Citadelo de Van) estas ŝtonfortikaĵo konstruita de la antikva reĝlando Urarto dum la 9a ĝis la 7a jarcento aK, kaj estas la plej granda ekzemplo de tia speco. Ĝi regas sur la ruinoj de Tuŝpo, la antikva urarta ĉefurbo dum la 9a jc a.K. kiu situis sur la flanko de la krutaĵo kie la fortikaĵo nun sidas. Kelkaj similaj fortikaĵoj estis konstruitaj tra la Urarta regno, nun trovataj en Turkio, Irano kaj Armenio. Pluraj grupoj kiel la armenoj, romianoj, medoj, aĥemenidaj kaj sasanidaj persoj, araboj, selĝukoj, otomanoj kaj rusoj regis sur la fortikaĵo en iu tempo. La antikva fortikaĵo situas ĝuste okcidente de Van kaj oriente de la lago Van en la Provinco Van de Turkio.

Tiaj fortikaĵoj estis uzitaj por regiona regado kaj ne kiel defendaĵo kontraŭ fremdaj armeoj. La ruinoj de ĉi tiu fortikaĵo sidas ekster la moderna urbo Van.