Fortnite

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Fortnite

FortniteLogo.svg

Eldonejo Epic Games
Evoluiganto Epic Games, People Can Fly
Dato de lanĉo 2017
Videoludilo Microsoft Windows, macOS, Xbox One, iOS, Android, PlayStation 4, Nintendo Switch
Tipo de videoludo transviva videoludo
Maniero de ludado unuludanta videoludo, kunlabora ludmaniero
Regiloj komputila klavaro, ludstirilo, komputila muso, tuŝekrano
Takso de PEGI PEGI 12
Takso de ESRB Teen (Adoleskuloj)
Information icon.svg
vdr

Fortnite - proksimuma prononco [FORTnajt], mallonge por angle "fortune night", "fortuna nokto" - estas interreta videoludo disvolvita de la usona firma Epic Games en Raleigh (Norda Karolino) kaj publikigita en 2017 (tutmonde krom en Ĉinio). Ĝi estas havebla en tri distingaj ludreĝimaj versioj, kiuj alie dividas la saman ĝeneralan ludan ideon: Fortnite: Savu la Mondon (angle save the world), kooperativa preterviva ludo por ĝis kvar ludantoj batalantaj kontraŭ zombioj, sorĉe vekitaj mortintoj kaj defendantaj objektojn per konstrueblaj fortikaĵoj; Fortnite - reĝa batalo (angle battle royale), senpaga interbatala ludo kie ĝis 100 ludantoj batalas por esti la lasta homo preterviva, kaj Fortnite kreema (angle creative), kie ludantoj ricevas kompletan liberecon krei mondojn kaj batalajn arenojn. La unuaj du ludaj reĝimoj estis publikigitaj en 2017 kaj kreema estis publikigita la 6-an de decembro 2018. Save the World estas havebla nur por Vindozo, macOS, PlayStation 4, kaj Xbox One, dum Battle Royale kaj Creative liberigis por tiuj platformoj kaj aldone por aparatoj de la sistemoj Nintendo Switch, iOS kaj Android.

Ĉiuj tri ludoj iĝis sukceso, sed el ili Fortnite Battle Royale fariĝis escepta sukcesego, tirante pli ol 125 milionojn da ludantoj en malpli ol unu jaro kaj enspezante centojn da milionoj da dolaroj monate. De tiam ĝi fariĝis tutmonda kultura fenomeno, aparte ŝatata inter adoleskuloj inter 12 kaj 21 jaroj.

alivestitaj ŝatantoj de la ludo en San Diego 2019


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]