Fortuno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La vorto fortuno priskribas konkretan rezulton de bona ŝanco. Povas aŭ temi pri sekvo de hazardo (do rezulto de fatalo) aŭ de konkreta planita ago - ĉiukaze la avantaĝa vivopaŝo konsideriĝas bona sorto respektive destino. Homo spertanta fortunon kutime reagas per emocio de ĝojo kaj feliĉo. Kiel ĉiuj esperantlingvaj substantivoj, kiuj ne estas personaj aŭ geografiaj nomoj, la vorto skribiĝas minuskle, krom se frazo komenciĝas per ĝi. Misfortuno koresponde estas konkreta rezulto de malbona ŝanco.

Laŭ Francisko Azorín Fortuno estas Diino de la ŝanco, de la sorto, ikonografie reprezentita per junulino sur rado kun la okuloj benditaj, disdonante hazrde la riĉaĵojn.[1] Li indikas etimologion el latina Fortuna el fors (sorto).[2]

Citaĵo
 Li ĉiam havis fortunon de fripono. 
Citaĵo
 Domaĝas ĝui peĉe nigran misfortunon ĉe pokero
statuo de Fortuna en Amsterdamo

Aparte de tio, Fortuno kun majuskla komenca litero estas personigita sorto, rigardata kiel kaprica kaj arbitra disdonanto de bonaj kaj malbonaj ŝancoj. La "rado de la Fortuno" konsideriĝas simbolo de la ŝanĝiĝemo de la destino.

Citaĵo
 Pro kio vi kolerigas la Fortunon, ke ĝi vin sendis ĉi-tien? Z 
Citaĵo
 Li al la Fortuno ne permesas sur li ludadi, kiel sur fajfilo. Z 

Bazo de tiu personigo estis la roma diino de la fortuno, kiu nomiĝis Fortuna kaj estis grava personaĵo de la romia mitologio. La diino estis la ekvivalento al la helena diino Tiĥe (Τύχη, "feliĉo" ).

Ŝi iĝis la patrono - kaj la vorto "Fortuna" kaj parto de la nomo - de multaj sportaj kluboj. Ekzemploj estas la futbalaj kluboj

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 76.
  2. Azorín, samloke.