Foruoj de Valencio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Foruoj de Valencio en la hispana Fueros de Valencia, en la valencia furs de València, estis valencia teritoria leĝdono dum pli ol kvar jarcentoj, ekde 1251, kiam Jakobo la 1-a de Aragono ĵuris kaj promulgis ilin en kunsido de la Valencia Kortumo samjare, ĝis 1707, per la Dekretoj de Nueva Planta.