Saltu al enhavo

Fosanta korelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Fosanta korelo
Ĉe Blackpool Zoo, Anglio
Ĉe Blackpool Zoo, Anglio
Biologia klasado
Regno: Animalia, Bestoj
Filumo: Chordata, Ĥorduloj
Klaso: Aves, Birdoj
Familio: Cacatuidae, Kakatuedoj
Subfamilio: Cacatuinae
Genro: Cacatua
Vieillot, 1817
Subgenro: Licmetis
Specio: Fosanta korelo, C. pastinator
(Gould, 1841)
Cacatua pastinator
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
subspecioj
  • Cacatua pastinator butleri
  • Cacatua pastinator pastinator
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Fosanta korelo (Cacatua pastinator) aŭ ankaŭ Fosanta kakatuo, Okcidenta korelo kaj Okcidenta kakatuo estas mezgranda kakatuo endemia de Sudokcidenta Aŭstralio.

Taksonomio

[redakti | redakti fonton]

Cacatuidae estas unu el tri familioj de la granda kaj diversa birda ordo Psittaciformes, kiu konsistas el 370 specioj.[1] Kakatuoj estas distingeblaj el aliaj papagoj pri kvin morfologiaj trajtoj – kresto, manko de "verda" teksturo en la plumaro, flava denaska lanugo, kaj galveziko, kaj pontaj temporalaj fosaĵoj.[2]

La Fosanta korelo (konata ankaŭ kiel Okcidenta longbeka korelo) Cacatua pastinator konsistas el du geografie izolaj subspecioj, nome korelo de Butler (Cacatua pastinator butleri) kaj korelo de Muir (Cacatua pastinator pastinator)[3]

Unu el ĉi tiuj du izolaj populacioj troviĝas en la norda tritikzono de Sudokcidenta Aŭstralio, dum la alia, konsistanta el pli grandaj birdoj, troviĝas en la fora sudokcidento de Okcidenta Aŭstralio. La norda Cacatua pastinator butleri konsistas ĝenerale el pli malgrandaj birdoj ol la suda Cacatua pastinator pastinator, kio indikas, ke la du populacioj eble iam estis kline konektitaj.[4]

La ŝtata servo Australian Faunal Directory, citanta klasigon de Johann Georg Wagler de genro Licmetis, agnoskas tiun specion ene de subgenra aranĝo kiel Cacatua (Licmetis) pastinator kiel determinata en revizio publikigita en 1987.[5] Oni agnoskis du subspeciojn, nome la nomiga Cacatua (Licmetis) pastinator pastinator kaj Cacatua (Licmetis) pastinator derbyi Mathews, 1916. Tion publikigis Gregory Mathews por priskribi specimenon kiu estis akirita en la norda tritikprodukta regiono de Okcidenta Aŭstralio, agnoskita de la kolektisto J. T. Tunney, kiu estis poste notita kiel "Derby" kaj supozita de Mathews kiel referenco al Derby, Okcidenta Aŭstralio. La subspecia nomo, spite la ŝajnan mislokon, estos agnoskita de Richard Schodde en la Zoological Catalogue of Australia, 1997.[6][7]

Lokoj nomoj en la Noongar-lingvo estas manatj kaj manyte kaj manatj estas uzata por referenci la Okcidentaŭstralian Policon, kiel asocio kun specio de "bruema kaj pridemandema" naturo.[8]

Cacatua pastinator pastinator en Perto, Okcidenta Aŭstralio.

Cacatua pastinator estas blanka kakatuo kun la supra flugilo tute blanka kaj la suba surfaco de la flugilo palflava. Ĝi havas rektan blankan kreston, blugrizan okulhaŭtaĵon, karmezinan rozkoloran koloron inter la okuloj kaj beko, malgrandan rozkoloran makulon sur la gorĝo, kaj longan pintan bekon.[9] Cacatua pastinator ne havas seksan dimorfismon kaj la seksojn malfacilas distingi.[10] Determini la sekson de Cacatua pastinator ne povas esti determinita surbaze de okulkoloro aŭ plumaro; observadoj de paroj montras, ke la maskloj estas pli grandaj ol la inoj kaj havas pli profundan alarmvokon.[11] Cacatua pastinator estas mezgranda fortika kakatuo kun larĝaj rondaj flugiloj, mallonga vosto, kaj kresto, kiu estas kutime plata.[3] Plenkreskuloj de Muir-korelo (Cacatua pastinator pastinator) varias en longo de 43–48 centimetroj kaj pezas 560–815 gramojn. La norda subspecio, Butler-korelo (Cacatua pastinator butleri), estas pli malgranda birdo kun plenkreskuloj 40–48 centimetrojn longaj kaj pezantaj ĝis 700 gramojn.[10] La beko estas iom grizblanka, la kruroj estas malhelgrizaj kaj la supra mandiblo havas longan pinton.[12] La malsupraj partoj ofte estas makulhavaj aŭ malpuraj pro manĝado surgrunde kaj fosado.[3]

Distribuado kaj habitato

[redakti | redakti fonton]

La du apartaj populacioj priskribitaj kiel subspecioj troviĝas en sudokcidenta Okcidenta Aŭstralio. La populacio trovebla en la norda tritikzono de sudokcidenta Aŭstralio konsistas el 5000–10000 birdoj, dum la populacio en la fora sudokcidento de Okcidenta Aŭstralio konsistas el proksimume 1000 birdoj.[13] La du izolitaj populacioj konsistas el po unu el la identigitaj subspecioj. La korelo de Butler (Cacatua pastinator butleri) troviĝas en la norda kaj centra tritikzono de Okcidenta Aŭstralio, dum la korelo de Muir (Cacatua pastinator pastinator) troviĝas en la plej sudokcidenta areo de Okcidenta Aŭstralio.[14]

Historiaj registroj indikas, ke la specio estis ofta dum la koloniigo de Okcidenta Aŭstralio, kaj daŭre estis vidata en grandaj aroj dum la deknaŭa jarcento. La manko de registroj fare de la frua kolektanto John Gilbert sugestas, ke ĉi tiu korelo estis abunda kaj ĉiea.[8]

Cacatua pastinator estas ikoneca specio de birdo en Okcidenta Aŭstralio. Ili ofte estas okulfrapaj en grandaj aroj de ĝis 700 birdoj dum somero, kiuj moviĝas ĉirkaŭ la areoj pasigante tagojn aŭ semajnojn en iu ajn loko, manĝante kaj kondutante brue.[13][11] La aroj de nematuraj birdoj kaj reproduktaj paroj kaj la furaĝado okazis ĝis 10 km for de iliaj nestarboj.[13] La reproduktaj paroj tendencas esti stabilaj, sed modera indico de divorco de ĉirkaŭ 15% estis observita.[11]

Grupoj de koreloj ofte estas tre bruaj kaj aŭdeblaj de konsiderinda distanco. La krio de la korelo estas ŝanceliĝanta falseto kun klare strangaj aŭ fantomaj tonaj kvalitoj. Ili ankaŭ havas diversajn kriegojn kaj tremojn de pepantaj konversaciaj tonoj.[4]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. White, N.E., Phillips, M.J., Gilbert, M.T.P., Alfaro-Nunez, A., Willerslev, E., Mawson, P.R., Spencer, P.B.S, Bunce, M. (2011). The evolutionary history of cockatoos (Aves: Psittaciformes: Cacatuidae). Molecular Phylogenetics and Evolution 59:615-622.
  2. Adams, M., Baverstock, P.R., Saunders, D.A., Schodde, R., Smith, G.T. (1984). Biochemical Systematics of the Australian Cockatoos (Psittaciformes: Cacatuniae). Australian Journal of Zoology 32:363-377.
  3. 3,0 3,1 3,2 Chapman, T., Cale, B. (2008). Muir’s Corella (Cacatua pastinator pastinator) Recovery Plan. Department of Environment and Conservation, Western Australia.
  4. 4,0 4,1 Ford, J. (1985). Species limits and phylogenetic relationships in Corellas of the Cacatua pastinator complex. Emu 85: 163-180.
  5. Ford, J. 1987. New subspecies of Grey Shrike-thrush and Long-billed Corella from Western Australia. Western Australian Naturalist 16: 172-176
  6. Schodde, R. en Schodde, R. & Mason, I.J. 1997. Aves (Columbidae to Coraciidae). En, Houston, W.W.K. & Wells, A. (eld). Zoological Catalogue of Australia. Melbourne : CSIRO Publishing, Australia Vol. 37.2 xiii 440 pp. [93]
  7. Subgenus Cacatua (Licmetis) Wagler, 1832. Australian Faunal Directory. Alirita 3a de Novembro 2018 .
  8. 8,0 8,1 (2008) “Historical perspectives of the ecology of some conspicuous vertebrate species in south-west Western Australia”, Conservation Science W. Aust. 6 (3), p. 19–22. 
  9. Morcombe, M. (2003). Field Guide to Australian Birds, Revised Edition. Steve Parish Publishing, Australia.
  10. 10,0 10,1 Jupp, T. (2000). The status of cockatoos in south-west Western Australia and conservation efforts by Perth Zoo. International Zoo Yearbook 37:80-86.
  11. 11,0 11,1 11,2 Smith, G.T. (1991). "Breeding Ecology of the Western Long-Billed Corella Cacatua pastinator pastinator." Wildli. Res. 18:91-110.
  12. Johnstone, R.J., Storr, G.M. (1998). Handbook of Western Australian Birds. Volume 1. Non-Passerines (Emu to Dollarbird). Western Australia Museum, Perth.
  13. 13,0 13,1 13,2 Smith, G.T., Moore, L.A. (1992). Patterns of Movement in the Western Long-billed Corella Cacatua pastinator in the South-west of Western Australia.
  14. Department of Environment and Conservation. (2008). Muir’s Corella: conserving a threatened species. Department of Environment and Conservation, Western Australia.

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]


Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]