Fosfato

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Fosfato estas nomo de kemia kombinaĵo farata el fosfata acido (H3PO4). Unu grupon de fosfatoj formas tiuj saloj, kiuj entenas fosfatjonon (PO43-), hidrogen-fosfat-jonon (HPO4-2) aŭ dihidrogen-fosfat-jonon (H2PO4-) kaj pozitivan jonon, ekz. natriojonon aŭ kalciojonon. Alian grupon formas tiuj esteroj, en kiuj la hidrogenatomojn de la fosforacido antataŭigas organikaj grupoj kiel etil- (C2H5) aŭ fenilgrupoj (C6H5).

Ekzemplo de fosfatoj kaj ene de ili inter la ortofosfatoj estas mineralo Apatito. Ŝablono:Ĝermo-kemio