Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo (25 °C kaj 100 kPa)
Fosfora pentafluorido aŭ PF5 estas neorganika kombinaĵo de fosforo kaj fluoro, senkolora, nebrulema, koroda, termo-stabila, fumiganta gaso kun malagrabla penetranta odoro, uzata kiel potenca, oksidiga kaj fluorigagento en kemiaj sintezoj. Fosfora pentafluorido estis malkovrita en jaro 1876 de la brita kemiisto Thomas Edward Thorpe (1845-1925), verkinto de ia Historio pri kemio (1910). [4]
Struktura simileco
SiF4
PF5
SF6
b.p. −86°C
b.p. −84,6°C
b.p. −50,8°C
Pro la simileco de molekulaj strukturoj, silicia tetrafluorido, fosfora pentafluorido kaj sulfura heksafluorido estas alte volatilaj substancoj.[5]
Metodo de Henri Moissan (1852-1907) kreita en 1886: Reakcio inter fosfora trifluorido kaj bromo formante la adukton fosfora trifluoro-dubromido. Poste, per malkomponado la antaŭa komponaĵo iĝas en fosfora pentafluorido kaj fosfora pentabromido: