Fosgeno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Fosgeno
Phosgen.svg
Plata kemia strukturo de la Fosgeno
Phosgene-3D-vdW.png
Tridimensia kemia strukturo de la Fosgeno
Alternativa(j) nomo(j)
  • Klorido de kloroformo
  • Klorido de karbonilo
  • Dukloro-metanono
Kemia formulo
COCl2
CAS-numero-kodo 75-44-5
ChemSpider kodo 6131
PubChem-kodo 6371
Merck Index 15,7447
Fizikaj proprecoj
Aspekto senkolora toksa gaso kun sufokiga odoro
Molmaso 98,91 g·mol-1
Denseco 4,248g cm−3
Fandpunkto -118 °C
Bolpunkto 8,3 °C
Solvebleco Akvo:reakcias
Mortiga dozo (LD50) 2000 mg/kg (buŝe)[1]
Sekurecaj Indikoj
Riskoj R26 R34
Sekureco S9 S26 S36/37/39 S45
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS Damaĝo Piktogramo
04 – Produkto sub premo 05 – Koroda substanco
06 – Venena substanco
GHS Signalvorto Damaĝa
GHS Deklaroj pri damaĝoj H280, H314, H330
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P260, P264, P271, P280, P284, P301+330+331, P303+361+353, P304+340, P305+351+338, P310, P320, P321, P363, P403+233, P405, P410+403, P501
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

FosgenoCOCl2 estas kemia kombinaĵo de kloro kaj karbona unuoksido, senkolora toksa gaso kun sufokiga odoro kiu en etaj kvantoj similas al ĵus-tranĉita herbo. Okso-duklorido de karbonilo esta grava komerca produkto, ĉefe por la produktado de uretanoj kaj polikarbonataj plastaĵoj.

Ĝi estis uzita kiel kemia municio dum la 1-a Mondmilito, kaj estis respondeca pri 85 mil mortoj. Krom ĝia industria produktado, etaj kvantoj okazas dum degradiĝo kaj brulado de organoklorhavaj komponaĵoj. Fosgeno estas solvebla en nepolaraj organikaj solvantoj tiaj kiaj benzeno, tolueno, acetata acido kaj likvaj hidrokarbonidoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La historio pri la malkovro de fosgeno komencis preskaŭ tridek jaroj antaŭ la rimarkindaj dokumentoj prezentataj de John Davis ((1790–1868) al la Reĝa Societo de Londono en la 6-a de februaro 1812, kies varmoplena polemiko elfinis la tiaman demandon pri la naturo de la kemia elemento kloro, kiu dum multaj jaroj estis nomata oksomuriata acido de la tiamaj kemiistoj.[2]

Ĉar li ekspoziciis la miksaĵojn da karbona unuoksido kaj kloro ĉe sunlumo, li nomis ĝin fosgeno riference al la lum-uzo kiu promocias la reakcion [greke phos (lumo) kaj gene (naski)]. Ĝi iom post iom fariĝis grava en la kemia industrio en la daŭro de la 19-a jarcento, ĉefe por la fabrikado de tinkturoj.

Sintezoj[redakti | redakti fonton]

Sintezo 1[redakti | redakti fonton]

  • Industrie, fosgeno estas produktata pasante purigitan karbonan unuoksidon kaj kloron tra fluo da poroza aktiva karbono kiu servas kiel katalizilo.

karbona unuoksido+kloro oksoklorido de karbonilo

Reakcioj[redakti | redakti fonton]

Reakcio 1[redakti | redakti fonton]

Benzoata acido+oksoklorido de karbonilo klorido de benzoilo+klorida acido+karbona duoksido

Reakcio 2[redakti | redakti fonton]

  • Sintezo de halogenidoj ekde alkoholoj: Etanolo reakcias kun oksoklorido de karbonilo por doni kloridon de acetoilo kaj kloridan acidon.

etanolo+oksoklorido de karbonilo klorido de acetilo+klorida acido

Reakcio 3[redakti | redakti fonton]

  • Fosgeno reakcias kun primaraj aminoj por doni izocianatojn:

anilino+oksoklorido de karbonilo Izocianato de fenilo+2klorida acido

Reakcio 4[redakti | redakti fonton]

oksoklorido de karbonilo+4 amoniakoureo+2 klorido de amonio

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]