Fostoponto (Roma)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
La Fostoponto (la plej malsupra) sur maketo de la centro de Romo.
Desegna rekonstruo de la Fostoponto laŭ Luigi Canina.

La Fostoponto (latine Pons Sublicius) estas ponto trans Tibero, la plej antikva el la Romaj pontoj pri kiuj ni havas informon, konstruita ankoraŭ en la reĝa epoko. Nun restas nenia postesigno de tiu ponto.

La tradicio atribuas ĝian estigon al la 4ª reĝo, Anko Marcio, ĉ. 625 a.K. La ponto estis farita tute el ligno; latine sublica estas paliso, pintigita trabo, tial Pons Sublicius estas tio, kion NPIV nomas «fostoponto: Ponto, kies planko baziĝas sur fostoj».

Plurfoje detruita (lastafoje en la jaro 69ª p.K.) la ponto estis rapide rekonstruata, ĉiam en sia ligna formo. Ĝia definitiva malapero okazis iam en la postklasika epoko.

La preciza situo de la ponto ne estas konata. Ĝi situis pli malsupre ol la (masonita) Ponto Emilia (latine Pons Æmilius), kun kiu oni ĝin iam konfuzis.

En la jaro 1918ª oni konstruis novan ponton (neniom lignan) iom pli malsupre laŭ la fluo de Tibero sub la italigita nomo Ponte Sublicio.