Fota plato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Fota plato (aŭ Plako) estas substrato de fotografio, konsistiganta el plato da vitro kaj tavolo da fotografia emulsio de arĝenta halogenido (ĉefe arĝenta bromido kaj arĝenta jodido) en gelateno.

Fotografio farita el negativo sur vitra plato : portreto de la komponisto Paul Lacombe (18371927)

Historio[redakti | redakti fonton]

En la komenca tempo de la fotarto, la fota plato estis " malseka " : la fotisto devis taŭge ŝirmi la fotografian emulsion sur la vitro ĉe la momento de uzo.

En 1855 apris la " sekaj platoj ", komence kun kolodio, inventitaj de Désiré van Monckhoven. En la 1870-aj jaroj Richard Leach Maddox kreis sekajn platojn tiel nomataj " kun gelatino-arĝenta bromido ".

La fratoj Lumière inventis kaj surmerkatigi en la 1870-aj jaroj sekan platon nomita L'Étiquette bleue,[1] kies ekspontempo estas 1/60 de sekundo.

La fotaj platoj estis iom post io anstataŭigita de la filmo inventita de la usonano John Carbutt kaj surmerkatigita de George Eastman. Tamen en diversaj sciencaj kampoj, la plato restis uzita pro propraj ecoj.

Sciencaj uzoj[redakti | redakti fonton]

Astronomio[redakti | redakti fonton]

La fotaj platoj estis uzitaj prefere ol filmoj pro iliaj rigideco kaj ĉar ili malpli deformiĝas aŭ ŝanĝas de grando dum la procezoj de rivelado kaj fiksado ; aŭ pro fizikaj kondiĉoj.

Multenombraj kosmaj objektoj estis malkovrita per fotaj platoj. La asteroido 323 Brucia estis la unua asteroido malkovria per astrofotografio en 1891 ; la unua natura satelito tiel malkovrita estas Febo en 1899. Plutono estis malkovrita sur fotaj platoj uzante lumpulsan komparilon, kaj ties luno Karono estis malkovrita en 1978 far de James W. Christy, kiu zorge ekzamenis tuberan bildon de Plutono sur fota plato.

La fotaj platoj estis daŭre uzitaj en astrofotografio, spektrografio, astrometrio ĝis la apero de la ŝargkuplitaj aparatoj.

Fiziko[redakti | redakti fonton]

Interago de Gama-radiado.

En partikla fiziko, la fotaj platoj estis la unuaj detektiloj de radiaktiveco, ĉar la joniga radiado povas lasi tie malhelajn spurojn, kiel hazarde rimarkis Henri Becquerel en 1896, kun saloj de uranio, malkaŝante la ekziston de la radiaktiveco, ĝis tiam nekonata. Sammaniere, en la 1910-aj jaroj, Victor Franz Hess malkovris la kosmajn radiadojn, sendinte fotajn platojn en grandan alton per balono.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. La seria produkto de la Étiquette bleue ; el la paĝaro de "Autochrome Lumière" (france)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]