Fotoĵurnalismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Fotoĵurnalismofotoraportado estas esprimo en la fotografio, kiam raportisto verkas raportaĵon pri nekonata flanko de iu socia, politika, kultura kaj aliaj eventoj, akcidentoj, krimoj k.s. kaj ilustras tion per fotoj.

Historio

Fotoĵurnalismo estas parto de la gazetoj kaj magazinoj ekde komenco de la 20-a jarcento (Picture Post, Paris Match, Life, Sports Illustrated, The Daily Mirror (London), The Daily Graphic (New York)) kaj celas legantojn inter 30-aj kaj 50-aj aĝjaroj.

Grava fotoĵurnalisma agado estis la socidokumentada laboro de Farm Security Administration en Usono en 1935–1942 kaj ĝia fotografia sekcio, gvidata de Roy Stryker ((fotoj de Farm Security Administration)).

Oni fondis en 1947 la agentejon Magnum Photos, kies membroj ankaŭ hodiaŭ havas prestiĝon inter la fotoĵurnalistoj.

Etikaj problemoj

Ekde la komenco oni diskutas pri etika flanko de la fotoĵurnalismo, ĉar ĝi povas esti misgvida, montranta nur celite elektitajn momentojn el vivo, evento. Tiel okazis kelkfoje manipulado per fotoj, eluzo de la fotoj pro politika propagando.

Same okazas rompo de la privatsfera limo pro akiri pli da profito, per unuaj fotoj pri io malagrabla afero (paparaco).

Tekniko

Per evoluigo de transporteblaj, malgrandaj fotiloj (ekz. Leica) kaj pli bonkvalitaj filmoj, la fotoĵurnalismo disvastiĝis komence de la 20-a jarcento kaj precize raportis pri kruelaĵoj de la militoj, mortoj.

Hodiaŭ la ciferaca fotografio plue faciligas sendon de fotoj tuj al la redaktejo. La ciferecaj fotoj iĝis pli facile manipuleblaj kaj tiel perdas fideblecon.

Fotografistoj

vidu ankaŭ National Geographic