Fotoinhibicio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Fotoinhibicio estas la reduktado (inhibicio) de la planta kapablo pri fotosintezo, pro la forta lumigado super la lumsatiga punkto.

La kaŭzo de la fotoinhibicio estas la energia trosatigo de la pigmenta sistemo. La inhibicio trafas ĉefe la reakcian centron de la Fotosistemo II, kie la absorbita lumenergio pli forte transformiĝas al varmo, tiel malpliiĝas la fotoelektrona transporto.

Se la superflua energio de FS II ne povas estis fordonita, estiĝas pli reaga oksigeno, kiu damaĝas la sistemon. Tiu damaĝo estas ofte neeterna, sed la sistemo reripariĝas.

Fotoinhibicio plej ofte povas trafi la C3-plantojn de la sekaj kaj tropikaj, subtropikaj zonoj. La C4-plantoj havas pli altan lumsatigan punkton.