Fotolibro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Fotolibro estas libro, kiu ĉefe konsistas el fotoj. Ĝi povas esti grandkvante eldonita, kiel la fama fotolibro Italia mia de Gina Lollobrigida, eldonita en 1972, aŭ tre malgrandkvante ciferece presita kun fotoj kaj tekstoj, kiujn uzanto mem kreis ĉekomputile.

Ekzistas diversaj formatoj, kovriloj el ledo, lino, malmola aŭ mola kaj bindmanieroj fadena, gluita aŭ spirala.

Fabrikado de malgrandkvantaj eldonoj[redakti | redakti fonton]

Kliento[redakti | redakti fonton]

La fotoj devenas de cifereca fotilo aŭ estas skanitaj. Per programo, plejofte senpage elŝutebla de la ttt-ejo de la liveranto, la bildoj estas "gluataj" en virtualan libron kaj tekstoj aldonataj.

La programo preparas la menddatumojn kaj foje teknike kontrolas la uzatajn bildojn. La preparitaj menddonitaĵoj estas alŝutitaj per interreto al la servilo de la liveranto aŭ stokitaj sur kd kaj senditaj perpoŝte aŭ deponitaj ĉe fotisto.

Liveranto[redakti | redakti fonton]

La liveranto ricevas la menddonitaĵojn kaj produktas la personan fotolibron de la kliento. Tio estas farita per la plej modernaj ciferecaj presmaŝinoj. La kvalito estas ankoraŭ iom malpli alta ol tradicia foto, sed ĝi daŭre pliboniĝas. La rezulto estas tute komparebla kun altvaloraj bildlibroj aĉeteblaj en librovendejoj.

Post kelkaj tagoj la kliento ricevas perpoŝte la presitan kaj binditan fotolibron.

Uzo[redakti | redakti fonton]

Aldone al privata uzo (ekz. ferimemoraĵoj, anstataŭo de fotoalbumo) fotolibroj ebligas eldonon de libroj en malgrandega kvanto.