Foveo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La fovea centralis, ĝenerale konata kiel foveo (la termino fovea devenas el la latina, signife "truo"), estas parto de la okulo, situanta centre de la regiono nome macula de la retino (aŭ macula lutea el latina termino macula, "makulo" + lutea, "flava", kaj nomiĝas flava makulo). - [1] - [2] La foveo estas responsa por akra centra vidado (nome ankaŭ fovea vido), kio necesas ĉe homoj por legado, rigardi televidon aŭ filmojn, ŝoforado, kaj ĉiu ajn agado, kie vidaj detaloj estas ege gravaj. La lumsensiloj de la foveo estas esence konusetoj. La foveo estas ĉirkaŭataj de la zono parafovea kaj de la ekstera regiono perifovea:[2], kie troviĝas esence bastonetoj.

Notoj

  1. - "Webvision: Simple Anatomy of the Retina" (difinoj de retina anatomio), - University of Utah, Webvision: The Organization of the Retina and Visual System, - Septembro 2005, Webvision.med.utah.edu webpage: - Med-UtahEdu-retina. - (angle)
  2. 2,0 2,1 - "Relation Between Superficial Capillaries and Foveal Structures in the Human Retina" - (nomenklature de foveaj terminoj), Masayuki Iwasaki and Hajime Inomara, - Investigative Ophthalmology & Visual Science (journal), - volume 27, pages 1698-1705, 1986, IOVS.org, webpage: - IOVS-fovea-capillaries. - (angle)