Fox Mulder
Fox William Mulder (n. 13-an de oktobro 1961) estas fikcia agento de FBI en televida serio Aktoj X (1993–2002). Rolas lin David Duchovny.
La aparta agento Mulder kredas en NIFO kaj registara konspiro pro celo sekretigi la ekzistadon de ekstertera civilizo. Kun sia kunlaborantino, aparta agentino Dana Scully, li solvas prokrastitajn kazojn de FBI, konataj kiel X-Files. Por Mulder la solvo de tiuj ĉi misteraj kaj misteroplenaj kazoj estas ĉefa plenigo de lia vivo.
Lia je kvar jaroj malpli aĝa fratino Samantha estis forportita de eksterteranoj aŭ almenaŭ Mulder kredas en tio.
Interesaĵoj
- Telefona numero (poŝtelefono) de Mulder estas (202) 555-9355.
- Kaŝvorto al lia komputilo estas „TRUSTNO1“ (= trust no one „kredu al neniu“).
- Li mezuras 183 cm kaj pezas 77 kg. Li havas verdajn okulojn kaj brunajn harojn. Sanggrupo 0 negativa.