Frédéric Chopin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Frédéric Chopin
1835
1835
Persona informo
Naskonomo Fryderyk Franciszek Chopin
Naskiĝo 22-a de februaro 1810
en Żelazowa Wola, Pollando
Morto 17-a de oktobro 1849
en Parizo, Francio
Mortokialo tuberkulozo
Tombo Tombo de Frederiko Ŝopen
Lingvoj francapola
Loĝloko VarsovioVienoParizoŻelazowa Wola • Szafarnia, Masovian Voivodeship • Poturzyn • Duszniki-ZdrójBerlinoDresdenoKaliszVroclavoToruńGdańskPoznanoKrakovoLondonoManĉestroGlasgovoEdinburgo • Valldemossa Charterhouse • Valldemossa • Nohant-Vic
Ŝtataneco FrancioRusia ImperioDuklando VarsovioKongresa PollandoDua Respubliko de FrancioPollando
Alma mater Muzika Universitato Frederiko ŜopenoUniversitato de Varsovio
Subskribo Frédéric Chopin
Memorigilo Frédéric Chopin
Familio
Patro Nicolas Chopin
Patrino Justyna Krzyzanowska
Frat(in)oj Ludwika Jędrzejewicz Chopin • Emilia Chopin • Izabela Barcińska
Edz(in)o
Amkunulo Maria WodzińskaGeorge Sand
Okupo
Okupo komponistopianisto • muzikinstruisto • virtuozomuzikisto
Verkoj Studaĵoj (Chopin)
Polonaise in A-flat major "Heroic", Op. 53
Nokturnoj (Chopin)
Baladoj (Chopin)
vdr

Fryderyk Franciszek CHOPIN (france Frédéric-François Chopin, esperantigite: Ŝopeno; naskiĝis la 1-an de marto [1] 1810, mortis la 17-an de oktobro 1849) estis pola komponisto kaj pianisto.

La familia nomo estas franca kaj la origina franca prononco estas «ŝoPE» (kun la fina E nazaligita). Tamen en Pollando la nomo estas elparolata «ŜOpen», ĉar strikta franca elparolo malebligus deklinacii la nomon laŭ la reguloj de la pola lingvo. En Pollando oni foje literumas la nomon «Szopen», sed multe pli ofte skribas «Chopin». Kelkfoje la formon «Szopen» skribis la komponisto mem.[2] La Nova Plena Ilustrita Vortaro esperantigis la nomon Ŝopeno.

Vivo

Infantempo

Żelazowa Wola, la domo de Chopin
Monumento de Fryderyk Chopin en Żelazowa Wola (projektita de J. Gosławski)

Lia patro, Nicolas Chopin (17711844) estis francdevena, venigita al Pollando de Marainville en Loreno. Laŭ kelkaj indikoj polaj historiistoj opinias, ke li eskapis el Francio pro la partoprenado en la fuŝa afero de la kolĉeno de la reĝino. Junaĝe li venis al Pollando dum la regado de Stanislao Aŭgusto Poniatowski. Li batalis por la sendependeco de la nova patrujo en la Insurekcio de Kościuszko. Ĝis la morto li nomiĝis polo poligante sian nomon al Mikołaj Choppen, aŭ Szopen. Li ne kontaktis plu kun sia familio en Francio. Li estis malpopulara pro sia malamo al la persono de Napoléon Bonaparte. Kune kun sia edzino, polino Justyna Tekla Krzyżanowska, siajn gefilojn li edukis kiel polojn. Unue li estis prizorganto de infanoj en la domo de familio Łączyńscy, loĝante en Żelazowa Wola, kie naskiĝis Fryderyk. Nicolas Chopin transloĝiĝis al Varsovio, kie li instruis en Liceo de Varsovio la francan lingvon kaj francan kulturon.

La patrino de Fryderyk Chopin, Justyna Tekla Krzyżanowska, devenis de malriĉiĝinta nobla familio el Kujavio. Ŝi fasciniĝis pri muziko, precipe popola, kaj ludis la fortepianon. Krom Fryderyk ŝi naskis tri pliajn infanojn – la filinojn Ludwika Jędrzejewiczowa, Izabela Barcińska kaj Emilia.

Laŭ legendo Fryderyk Chopin naskiĝis, dum Nicolas Chopin ludis je violono. Povas esti, ke nur post kelkaj semajnoj oni anoncis pri la naskiĝo al la pastro kaj oni baptigis la infanon. Laŭ dokumento trovita en 1892 en paroĥejo de Brochów, Fryderyk Franciszek Chopin naskiĝis la 22-an de februaro. Laŭ postaj informoj de Fryderyk kaj lia patrino Justyna la tago de naskiĝo estis la 1-a de marto. La nomo devenas de sankta Frederiko, kies memorigo estas la 1-an de marto. La dua nomo Franciszek estis la nomo de lia franca avo. Józef Sikorski, la muzikisto kaj amiko de Chopin, memorigas en sia «Wspomnienie Szopena» (Memoro pri Chopin) ke Frideriko ploris multe infantempe, kiam lia patrino ludis je fortepiano. Alia anekdoto priparolas, ke kutime Chopin ludis kiel infano la aŭditajn melodiojn. Ĝuste tial gepatroj dungis la instruiston Wojciech Żywny, ĉeĥon. Post mallonga tempo tamen Fryderyk superregis la kapablojn de la instruisto. Li tre amikiĝis kun li kaj post multaj jaroj li dediĉis al li faman Polonezon A bemolan maĵoran (Polonezo As-dur «Heroa»). Sekvanta instruisto de Chopin estis Wilhelm Wacław Würfel, ankaŭ devenanta de Ĉeĥio.

Edukado kaj unuaj sukcesoj

La Miodowa strato en Varsovio – pentro de Canaletto

En la jaro 1817 en la aĝo de sep jaroj Chopin komencis komponi pli serioze. De tiu tempo devenas la nenumeritaj du polonezoj g-minora kaj B-maĵora dediĉitaj al Wiktoria Skarbek. La unua koncerto okazis en 1818 en la palaco de Radziwiłł. Revuoj kiel Kurier Warszawski priskribis lin kiel «mały Chopinek» (malgranda Ŝopeneto), «mirakla infano» kaj la «dua Mozart». La 20-an de septembro 1818 Varsovion vizitis carino Maria Fjodorovna. Chopin oferis al ŝi siajn polajn dancojn. A. Wójcicki memoras, ke juna Chopin ludis multe ĉe princo Konstantin Pavloviĉ, la guberniestro de Varsovio. Dum la milita marŝo malgranda Chopin rigardis alten, ke la guberniestro demandis: «Kial vi rigardas alten, eta? Ĉu vi legas notojn en plafono?». Chopin ricevis de carino la medalon kaj de guberniestro Konstantin la brilantan ringon. Poste, en Parizo oni proponis lin fariĝi la ĉefa imperia komponisto. Chopin vendis la medalon kaj ringon, forĵetante la proponon.

Dum la jaroj 18231826 Chopin edukiĝis en la Liceo de Varsovio, kie laboris lia patro. En tiu tempo li vizitis grandan parton de Pollando. La feriojn li pasigis en la kortegoj de princo Antoni Radziwiłł en Szafarnia (prokcime de Golub-Dobrzyń). Li vizitis ankaŭ tre distajn terenojn de Pollando. De Szafarnia Chopin skribadis la famegajn en Pollando leterojn, kiuj estis parodioj de la fama gazeto Kurier Warszawski (Kuriero Varsovia). Kurier Szafarski (Kurier de Szafarnia) informis la gepatrojn pri la ludoj en Szafarnia. Maurycy Karasowski, la infana amiko de Chopin, memoris, ke Fryderyk helpis foje al la guvernisto de Szafarnia trankviligi la bruantajn infanojn. Chopin improvizis rakonton ludante je fortepiano. Kiam li komencis ludi sian lulkanton, la infanoj dormis. Chopin montris la dormantojn al la patrino kaj siaj fratinoj kaj ĝoje frapis al la fortepiano teruran akordon. Kune kun sia fratino, Emilia, li kreis la ludojn, poemojn kaj komediojn. Eĉ poste en Parizo Honoré de Balzac skribis, ke Chopin havas la teruran kapablon imiti ĉiujn, kiujn li volas.

Biografiistoj (Jeżewska, Iwaszkiewicz, Willemetz) agnoskas, ke Chopin estis universala genio, ĉar li havis ankaŭ grandan literaturan talenton, kiun li malkaŝis en siaj leteroj, kaj ankaŭ la talentojn pentrartan kaj aktoran.

En la jaroj 1826–1829 Chopin studis en la varsovia Ĉefa Lernejo de Muziko, kiu estis parto de la Konservatorio, kunigita kun Universitato de Varsovio. La profesoro Józef Elsner permesis, ke Chopin ne lernu plu la ludon je instrumento. Chopin studis nur la harmonion kaj kontrapunkton. Dum tiu periodo Chopin komponis Sonaton c-minoran op. 4, Variaciojn B-maĵorajn sur «Là ci darem la mano» de Don Giovanni de Wolfgang Amadeus Mozart, Trion g-minoran kaj unuajn mazurkojn (op. 6 kaj 7). En la raporto post la tria jaro de studado Elsner skribis: Trijara Szopen Fryderyk- speciala kapablo, muzika genio.

En 1826 Chopin vojaĝis al Berlino. En 1826 li estis ankaŭ en Bad Reinerz (hodiaŭ Duszniki-Zdrój en Pollando).

La jaroj 1829–1831 estas por Chopin la periodo de la unua amo, al la kantistino Konstancja Gładkowska, kaj la unuaj grandaj sukcesoj en muziko. Tiam li komponis siajn grandajn koncertojn por fortepiano kaj orkestro: f-minora op. 21 kaj e-minora op.11.

Novembra ribelo

En julio de 1829, tuj post la fino de siaj studoj, Chopin vojaĝis kun amikoj al Vieno. Danke al Würfel, Chopin konatiĝis kun muzikistoj de tiu urbo. Dufoje li koncertis en Kärntnerthortheater. Liaj variacioj kaj Rondo à la Krakowiak fariĝis granda sukceso. La kritikistoj agnoskis la komponaĵojn kiel tre novigantajn. Tial en aprilo 1830 tiuj komponaĵoj estis eldonitaj, unue eksterlande. La patro kaj la amikoj persvadis Chopin, ke li vojaĝu tra Eŭropo.

La 5-an de novembro 1830 Chopin forlasis Pollandon veturante al Berlino kaj Dresdeno. Dum la vojaĝo al Parizo Chopin skribis la taglibron nomatan «Dziennik stuttgarcki» (La Stutgarta taglibro). En la taglibro li esprimis tristegon pro ĵus komencita Novembra ribelo. Chopin volis reveni al Pollando, sed Tytus Wojciechowski ne permesis al li. Jen Chopin komponis Etudon Revolucian op. 10, n. 12 pri la novembra ribelo.


La matura periodo

Portreto de Chopin fare de Franz Xaver Winterhalter

Fine li venis al Parizo. Tuj li donis la unuan el siaj 19 koncertoj en Parizo, kie li vivis dum 18 jaroj. Tiam li prezentis la koncerton e-minoran kaj variaciojn. La publiko estis ege mirigita. La kritikisto François Fétis proklamis ke Chopin revivigis la fortepianan muzikon. La sekvantan tagon eldonistoj sendis al Chopin proponojn aĉeti liajn komponaĵojn.

Chopin komencis koncerti en salonoj amikiĝante kun Franz Liszt, Vincenzo Bellini kaj Hector Berlioz. Oni invitis lin kutime eĉ al Versajlo. Rapide li transloĝiĝis al Chaussee d'Antin, en riĉa arondismento de Parizo. Amikoj nomis tiun lokon la Olimpo, ĉar ĝi estas sur tre alta etaĝo kaj oni povis aŭskulti de tie la «dian muzikon». Pro financaj problemoj Chopin instruis ludi fortepianon. Li instruis interalie al la princino de Noailles, princino Chimay kaj de Beauvau, baronino Rothschild, grafino Peruzzi kaj Delfina Potocka. Tre gravaj talentoj estis Karolina Hartmann, Karol Filtsch kaj Adolf Gutmann. Chopin estis konata pro sia nervozeco kaj postulemeco.

En 1835 li finis koncerti en salonoj komencante helpi al elmigrintaj Poloj fuĝintaj post la falo de la novembra ribelo. Li konis bone Adam Mickiewicz, Julian Ursyn Niemcewicz kaj Cyprian Kamil Norwid. Mickiewicz persvadis lin ke li verku operon. Poste Norwid skribos la faman Fortepianon de Ŝopen' pri la lastaj tagoj de la komponisto kaj la januara ribelo; tiam Rusoj elĵetos el la palaco de Potoccy la varsovian fortepianon de Fryderyk por venĝi.

Chopin estis amiko de generalo Józef Bem, al kiu li donis multe da mono por fondi la Polan Asocion Politeknikan. Chopin-on vizitis cetere Jan Matuszyński, amiko el infantempo, kiu mortis pro tuberkulozo. Tuberkulozo estis malsano, kiun Chopin havis ankoraŭ infantempe, kaj pro kiu li perdis la fratinon Emilia.

La Polonezo de Ŝopeno ĉe la balo de princo Adam Jerzy Czartoryski en Hotelo Lambert – pentraĵo de Teofil Kwiatkowski


En 1836 Chopin ekkonis Maria Wodzińska, kun kiu li volis edzigi. Ŝi havis talentojn muzikan kaj pentrartan. Kiam la familio sciiĝis, ke Chopin malsanas je tuberkulozo, la kontakto estas rompata. Chopin dediĉis al Maria sian Valson A-bemolan maĵoran kaj kantojn.

Deprimita Chopin ekkonis en 1837 la verkistinon George Sand. Post unu el la koncertoj de Chopin en Parizo ŝi parolis al li, ke ĉiuj ŝiaj romanoj ne indas eĉ por unu frazo de lia muziko. Kvankam Chopin unue dubis pri ŝia virineco (ŝi portis pantalonojn kaj fumis), li kredeble enamigis en ŝi. La naŭ jarojn, dum kiam ili konis unu la alian, Sand nomis tamen la kolostra tempo de celibato. En letero al la patrino Justyna Tekla Chopin, Sand nomiĝis la dua patrino.

Fuĝante de la malamo de antaŭa amanto, Sand vojaĝis kun Chopin al Majorko. La malbona vetero kaj milito en Hispanio malbonigis la vojaĝon. Sand kunprenis cetere siajn malsanajn infanojn. Nervozigita Chopin komponis tie siajn Preludojn. Iam dum promeno de Chopin komenciĝis tempesto. Chopin provis kuri al la domo, tamen li komencis tusi kaj unue li eltusis sangon. Pri tiu ago li komponis la Preludon D-bemolan maĵoran (des-dur simila al pola vorto «deszcz» – pluvo). Nur tiun komponaĵon malaprobis Sand, kiu tiam ne povis helpi lin.

Tuj ili revenis al Francio. Oni venigis tiam la korpon de sinmortigita Adolf Nourrit, kantisto. En Marsejlo Chopin ludis ĉe lia funebro – je preĝeja orgeno. Malgraŭ la malbona kvalito de la orgeno Chopin mirigis la publikon per kanto de Franz Schubert.

En 1839 Chopin loĝis ĉe Sand en Nohant, elsputante grandajn kvantojn de sango. Sand skribis tiam la romanon, pro kiu oni ŝin malamis: La romanon «Lucrézia Floriani», en kiu viro, simila al Chopin havanta grandan talenton, mortas pro tuberkulozo. Franz Liszt priskribis la romanon kiel perfidaĵon kaj rompis la kontakton kun George Sand. Chopin venis al Parizo kaj ne reagis, tamen kun Sand ne amikiĝis plu. Sed li helpis al la filino de Sand, Solange, edziĝi kun skulptisto Auguste Clésinger. Sand malamis Chopin, kiu estas ĉiam pli malsana.

La lasta periodo

1849
La tombo de Chopin en Parizo, monumento farita de Auguste Clesinger
La koro de Chopin en Varsovio

Chopin lastfoje koncertas en Parizo. Oni nomas lin la Arielo de fortepiano. Post la eksplodo de revolucio en Parizo en 1848, Chopin iris al Britio kaj Skotio kun Jane Stirling, nomata la vidvino post Chopin. Tie li pli malsanis koncertante ĉe la aristokratuloj, eĉ antaŭ reĝino Viktoria. Li donis la lastan koncerton al polaj elmigrintoj en Londono.

Ĉiam pli malsana Chopin komponis la lastajn mazurkojn, kiujn oni eldonos nur en la 20-a jarcento. Vizitis lin Adolf Gutmann kaj amika pentristo Eugene Delacroix, princino Marcelina Czartoryska, Józef Cichowski, amiko Wojciech Grzymała. Vizitis lin Hector Berlioz kaj poste Cyprian Kamil Norwid. Tiuj «tagoj antaŭlastaj» fariĝis legendo en la pola kulturo.

Fryderyk Chopin mortis en la dua horo nokte, la 17-an de oktobro 1849. Pastro Aleksander Jełowicki skribis, ke Chopin antaŭ la morto elparolis la nomojn de Jesuo, Mario kaj Jozefo kaj aldonis: Mi estas ĉe la fonto de feliĉo (pole: «Jestem już u źródła szczęścia»). La entombiga meso estis en la preĝejo de sankta Magdalena (Église de la Madeleine), dum kiu, laŭ deziro de Chopin, estis prezentita la Requiem de Mozart. Chopin estis entombigita en la tombejo Père Lachaise en Parizo. Jane Stirling fondis tie tradician ĉiujaran pilgrimon, kiun la franca muzikologo Édouard Ganche revivigis en 1911 kadre de la Société Chopin. Konforme al la lasta volo, la fratino Ludwika prenis la koron de Chopin kaj venigis ĝin al la preĝejo de la Sankta Kruco (Kościół świętego Krzyża) en Varsovio.

(aŭdio)
Funebra marŝo (informo)
Funebra marŝo, Sonato b minora


La verko kaj stilo

Chopin estas hodiaŭe taksata kiel la plej eminenta pola komponisto. Li tamen ne komprenis sian popularecon eĉ kiam la revuoj skribis, ke li estos al Pollando kiel Mozart al Germanio. Laŭ li la plej grandaj komponistoj estis Mozart kaj Johann Sebastian Bach. La originaleco de Chopin faras grandan problemon por prezenti liajn komponaĵojn. La baladoj F-maĵora kaj g-minora estas komponitaj sur poemoj de Adam Mickiewicz – «Świtezianka» kaj «Jezioro Świteź», la polaj popolaj legendoj. Plejparto de komponaĵoj de Chopin estas inspiritaj per la pola popola muziko kaj eĉ universalaj aĵoj kiel etudoj kaj preludoj ampleksas la elementojn de la pola specifiko. Li mem kreis la plej artan formon de la polonezo, mazurko, kujawiak, krakowiak, oberek – polaj dancoj. Pro ili li kreis la nekonatan en romantisma epoko melodikon. Plej nekomprenebla al nuntempuloj de Chopin kaj malfacila al nuntempa prezenta arto estas la tempo rubato, per kiu li priskribis ĉiujn mazurkojn. La komponaĵoj estis tiel problemaj al prezentado, ke nur Harry Neuhaus en la 20-a jarcento proponis la unuan ideon kompreni Chopin-on.

Ignacy Jan Paderewski parolis dum la centa datreveno de la naskiĝo de Chopin – «Oni malpermesis al ni Słowacki, Krasiński kaj Mickiewicz. Oni ne forprenis de ni Chopin-on. Tamen ĝuste en Chopin ekzistas ĉio, kion oni al ni malpermesis: koloraj kontuŝoj, zonoj per oro fanditaj, krakovaj rogatywki, la tinto de nobelaj sabroj, la brilo de popolaj falĉiloj, la ĝemo de la vundita mamo, la ribelo de la katenita spirito, la krucoj de mortintejo, la preĝejoj ĉe la vilaĝaj vojoj, la preĝoj de zorgigitaj koroj, la sufero de la mallibereco, domaĝa sento pri la libereco, sakro kontraŭ tiranoj kaj la ĝoja kanto de venko(…)». George Sand skribis tamen, ke Chopin estas nenio krom polo.

La monumento de Fryderyk Chopin en Łazienki, Varsovio

Chopin estas ankaŭ opiniata kiel la kreinto de la romantika etudo. Liaj nokturnoj, preludoj kaj eĉ mazurkoj inspiris tiel gravajn komponistojn kiel Claude Debussy, Edvard Grieg, Arnold Schönberg, Karol Szymanowski kaj aliaj.

Ekde 1927 oni organizas ĉiun kvinan jaron la Internacian Pianan Konkurson Fryderyk Chopin en Varsovio – la plej malnova en la mondo monografia konkurso muzika. La kreinto de konkurso estis Jerzy Żurawlew. La konkurso propagis la plej grandajn pianistojn en la 20-a jarcento kaj fariĝis unu el plej arte altaj muzikaj kunigoj en la mondo. Gravajn festivalojn de muziko de Chopin oni organizas ankaŭ en Varsovio, Valldemossa, Ĝenevo, Duszniki-Zdrój, Parizo kaj Gento.

Vidu ankaŭ

Literaturo

Eksteraj ligiloj

greke http://www.classicalarchives.com/chopin.html greke http://www.chopin.pl greke http://archive.is/20121205191348/www.angelfire.com/tn3/papazacharias/chopin.html greke http://www.classicalm.com/en/composer/9/Chopin-Frederik greke http://www.gutenberg.net/etext/4386

Partituroj

Referencoj

  1. Eble erara bapta registrado, 22-an de februaro
  2. Reta Lingva Konsultejo de Pola Scienca Eldonejo [1]
    Fama poemo de Cyprian Kamil Norwid, skribita 1865-1866, portas la titolon Fortepian Szopena (La fortepiano de Szopen)


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por leginda artikolo.