Frédéric Mistral
Frédéric Mistral | |||||
---|---|---|---|---|---|
Nobel-premiito ![]() | |||||
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Frédéric Mistral | |||||
Naskiĝo | 8-an de septembro 1830 en Maillane, Bouches-du-Rhône, ![]() | ||||
Morto | 25-an de marto 1914 (83-jara) en Maillane, Bouches-du-Rhône, ![]() | ||||
Lingvoj | provenca • franca • okcitana [#] | ||||
Ŝtataneco | Francio [#] | ||||
Alma mater | Universitato Aikso-Marsejlo • universitato Paul Cézanne Aix-Marseille III [#] | ||||
Subskribo ![]() | |||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Marie Mistral [#] | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto • lingvisto • poeto • vortaristo [#] | ||||
Laborkampo | Occitan culture [#] | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Mirejo ❦ Lou Tresor dóu Felibrige [#] | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
[#] | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Frédéric MISTRAL (naskiĝis la 8-an de septembro 1830 apud Marsejlo en sudorienta Francio, mortis la 25-an de marto 1914) estis unu el la plej famaj okcitanlingvaj aŭtoroj kaj okcitana leksikografo en Provenco. Li verkis en la provenca dialekto de la okcitana lingvo.
Kune kun aliaj aŭtoroj li en la jaro 1854 fondis la tutlandan òc movadon Felibritge, kiu ankoraŭ viglas. Li provis unuigi la lingvon per tutlanda vortarego, "Lou Tresor dou Felibrige" kaj francema ortografio, kiu restas ĝis hodiaŭ la plej kompleta vortaro de la okcitana lingvo Ĝi estas dulingva okcitana-franca vortaro
En 1904 li ricevis la Nobel-Premion pri literaturo kune kun José Echegaray.
Post taskigo de la etnografo d-ro Marinhan por konstrui muzeon kiu povus konservi provencajn tradiciojn Mistral povis, danke al la mono, kiu alportis al li la Nobel-premion pri literaturo, aĉeti palacon kiu gastigas la Muzeon Arlaten en Arles (kiu malfermiĝis en 1899).
Mistral kaj literumo[redakti | redakti fonton]
Kontraŭe al la klasika okcitana literumo, kiu uzintus la formon Mirèlha, Mistral uzis, sub la influo de sia onklino Jozefo Romanilha, literumon proksiman al la francaj kutimoj, ankaŭ nomatan Mistral-ortografio, kiu uzas ekzemple Mirèio.
Verkaro[redakti | redakti fonton]
Lia ĉefverko estas Mirejo (okcitane: Mirèlha, en mistraleca literumo "Mirèio"), al kiu li verkadis dum 8 jaroj. Mirejo rakontas pri la amo de juna viro, Vincent, kaj juna virino Mirejo. Ĉi tiu rakonto kompareblas al tiu de Romeo kaj Julieto.
- 1854 Lei Meissons
- 1859 Mirèlha (Mirejo en Esperanto)
- 1867 Calendau
- 1867 Copa Santa <Coupo Santo>
- 1876 Leis Isclas d'Aur <Lis Isclo d'Or>
- 1879-1886 Lo Tresaur dau Felibritge <Lou Tresor dóu Felibrige>, vortaro okcitana-franca
- 1884 Nerta <Nerto>
- 1890 Reĝino Joana <La Rèino Jano>
- 1899 La Poemo de la Rozo <Lou Pouèmo dóu Rose>
- 1906 Memòrias e racòntes <Memòri e Raconte>
- 1910 Traduko de la Genèsi
- 1912 Leis Olivadas <Lis Óulivado>
Verkoj en Esperanto[redakti | redakti fonton]
- Mirejo (tradukis: Paul Champion kaj Eugène Noël ), Parizo, Presa Esperantista Societo , 1909. 72 p.
- La poemo de Rodano[1] el la provenca (okcitana) originalo esperantigis Rajmundo Laval, Timbaut, SAT-broŝurservo, Cercle Esperantiste de l'Agenais, 1988,134 p.
- Duran-Dal (poemo) el la provenca (okcitana) tradukis R. Laval. En: Nova Esperanta Krestomatio, 1991, 492 p.
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
(en) Biografio de la laŭreatoj de la Nobel-premio pri literaturo
(en) Frederic Mistral, Nobelpremiintoj
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ (eo) La poemo de Rodano / Frederi Mistral ; el la provenca originalo esperantigis R. Laval, Bitoteko
|