Frýdek-Místek
Frýdek-Místek | |||
germane Friede(c)k-Mistek, germane Friede(c)k-Freiberg (1939-1945), pole Frydek-Mistek | |||
urbo | |||
Místek, Placo de Svoboda, nordo
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Frýdek-Místek | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Moraviasilezia regiono | ||
Distrikto | Distrikto Frýdek-Místek | ||
Administra municipo | Frýdek-Místek | ||
Historiaj regionoj | Teŝina princlando, Ĉeĥa Silezio, Moravio | ||
Parto de | Teŝinio parte | ||
Montaro | Subbeskida montetaro | ||
Parto(j) | 7
| ||
Historiaj urboj | Frýdek, Místek | ||
Rivero | Ostravice | ||
Situo | Frýdek-Místek | ||
- alteco | 291 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 41′ 17″ N 18° 21′ 13″ O / 49.68806 °N, 18.35361 °O (mapo) | ||
Areo | 51,61 km² (5 161 ha) | ||
Loĝantaro | 53 938 (2024) | ||
Denseco | 1 045,11 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 13-a jarcento | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 738 01 | ||
NUTS 3 | CZ080 | ||
NUTS 4 | CZ0802 | ||
NUTS 5 | CZ0802 598003 | ||
Katastraj teritorioj | 7 | ||
Urbaj partoj | 0 | ||
Lokaj partoj | 7 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
| |||
Vikimedia Komunejo: Frýdek-Místek | |||
Retpaĝo: www.frydek-mistek.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio | |||
Frýdek-Místek (germane Friedeck-Mistek, ankaŭ Friedek-Mistek) estas urbo en Ĉeĥio kun 53 938 loĝantoj (2024), situanta 20 km sude de la urbo Ostrava. Duurbo ĝi estas ekde la 1-a de januaro 1943.
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Janovice, Sedliště, Hukvaldy, Nošovice, Nižní Lhoty, Staré Město, Staříč, Raškovice, Žabeň, Sviadnov, Řepiště, Baška, Bruzovice, Dobrá, Fryčovice, Paskov kaj Palkovice.
La rivero Ostravice (germane Ostrawitza), kiu kreis la historian limon inter Moravio kaj Silezio, samtempe dividis ambaŭ urbojn situantaj en komerca vojo de la urbo Olomouc ĝis Teŝino kaj la pola urbo Krakovo. Moravia Místek estis fondita de episkopo Bruno el Olomouc plej malfrue en la jaro 1267 kaj ĝi estis neniam fortikigita. Silezia Frýdek (Friedeck) sur la dekstra bordo apartenis al princlando el Teŝino. Ĝi estis fondita de Kazimír la 1-a, la princo el Teŝino, en la 1-a duono de la 14-a jarcento kiel barita urbo kun ovala bazplano kaj urbaj rajtoj. La urbo havis du portalojn kaj sep stratetojn, el kiuj kelkaj konserviĝis ĝis hodiaŭ. Sur monteto super la urbo estis en la sama tempo konstruita burgo por ŝirmado de těšína limregiono en la moravia-silezia limo.
Iom post iom en ambaŭ urboj evoluis metioj. En la jaro 1832 estis en Frýdek fondita la unua teksfabriko kaj en la jaro 1833 metalfandejo de Karolo.
La placon en Frýdek ĉirkaŭas unu kaj duetaĝaj domoj. Sed ĉiuj domoj estis fine de 19-a aŭ komence de la 20-a jarcentoj alikonstruitaj kaj ili akiris historiigajn fasadojn. En kastelo en Frýdek, kiu estis origine gotika burgo el la 2-a kvarono de la 14-a jarcento kaj kelkfoje ĝi estis alikonstruita, estas hodiaŭ loko de Silezia Muzeo.
Historiaj antaŭurboj de Místek kaj pli nova parto de centro cedis en la 60-aj kaj la 70-aj jaroj de la 20-a jarcento al konstruado de landvojoj kaj panelaj loĝdomaroj.
En Frýdek-Místek vivis ankaŭ du judaj komunumoj. La unua preĝejo estadis en antaŭurbo de Místek, sinagogo estis konstruita en la jaro 1865 en Frýdek; en la jaro 1939 ĝi estis detruita de nazioj. Juda tombejo el la jaro 1822 kun portalo en secesa stilo estas en sudorienta parto de Frýdek. En Frýdek estas ankaŭ Muzeo de Beskydy.
En la urbo ĉiujare okazas internacia festivalo de infanaj folkloraj ensembloj kaj vico da pluaj aranĝoj.
Historio de la estiĝo de duurbo
[redakti | redakti fonton]La plej malnovaj skribaj fontoj dokumentas ekzistadon de la municipoj en Subbeskidio jam ĉirkaŭ duono de la 13-a jarcento. La vilaĝo markita kiel Friedeberg, pli poste Místek, aperas en la jaro 1267 en testamento de olomouca episkopo Bruno el Schauenburg. Frýdek kaj Místek estis memstaraj urboj dum la tutaj jarcentoj. Pro decido de naziaj oficoj el la jaro 1942 estis ambaŭ urboj al la 1-a de januaro 1943 kunigitaj en unu: Frýdek, nur la 1-an de januaro 1955 ĝi nomiĝas Frýdek-Místek. Interese estas, ke tiu ĉi parolturno aperis jam ekde fino de la 19-a jarcento kiel nomo de trajnstacio en Frýdek.
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 13 617 |
1880 | 14 989 |
1890 | 17 413 |
1900 | 20 902 |
1910 | 22 914 |
1921 | 22 473 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 26 379 |
1950 | 22 073 |
1961 | 27 775 |
1970 | 39 100 |
1980 | 59 430 |
1991 | 63 808 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 61 400 |
2014 | 57 135 |
2016 | 56 879 |
2017 | 56 719 |
2018 | 56 334 |
2019 | 55 931 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 55 557 |
2021 | 53 698 |
2022 | 53 899 |
2023 | 54 188 |
2024 | 53 938 |
Membrigo de urbo
[redakti | redakti fonton]Frýdek-Místek nuntempe dividiĝas en 7 katastrajn teritoriojn kaj 7 partojn. Katastro Skalice estas rilate al la resto de la teritorio eksklavo.
- k. t. Frýdek – parto Frýdek
- k. t. Chlebovice – parto Chlebovice
- k. t. Lískovec u Frýdku-Místku – parto Lískovec
- k. t. Lysůvky – partoj Lysůvky kaj Zelinkovice
- k. t. Místek – parto Místek
- k. t. Panské Nové Dvory – parto Frýdek
- k. t. Skalice u Frýdku-Místku – parto Skalice
Rilataj artikoloj
[redakti | redakti fonton]Pluaj fotoj
[redakti | redakti fonton]-
Suma vido al la urbo de sudokcidento
-
Preĝejo de sankta Joŝto
-
Preĝejo de sankta Johano Baptisto
-
Baziliko de Vizito de Virgulino Maria en Frýdek
-
Sinagogo en Frýdek kaj juda lernejo komence de la 20-a jarcento
-
Kastelo Frýdek vintre
-
Placo en Frýdek kun statuo de sankta Floriano
-
Eksa presejo de Richtr, hodiaŭ hotelo Richtr
-
Juda tombejo en Frýdek
|
|
|