Frades de la Sierra
| Frades de la Sierra | |||
|---|---|---|---|
|
| |||
| municipo en Hispanio | |||
| Administrado | |||
| Poŝtkodo | 37457 | ||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 167 (2024) [+] | ||
| Loĝdenso | 6 loĝ./km² | ||
| Geografio | |||
| Geografia situo | 40° 40′ N, 5° 47′ U (mapo)40.658888888889-5.7775Koordinatoj: 40° 40′ N, 5° 47′ U (mapo) [+] | ||
| Alto | 950 m [+] | ||
| Areo | 28,3 km² (2 830 ha) [+] | ||
| Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
| Alia projekto | |||
Frades de la Sierra estas municipo de la provinco Salamanko, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Jurisdikcia partio de Béjar.
Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Frades de la Sierra kaj Navarredonda de Salvatierra, okupas totalan areon de 28,3o km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2017, ĝi havas 200 loĝantojn. Ĝi perdis 700 loĝantojn laŭlonge de la 20-a jarcento.
Inter ĝiaj allogaĵoj estas la domo kie naskiĝis la poeto José María Gabriel y Galán, vizitinda (videbla en la foto).
La municipo formas parton de la vojo de la Iberia Ŝinko en la zono kun devena nomigo Guijuelo. Estas 3 buĉejoj kun vendejoj, fellaborejo, kelkaj restoracioj kaj muzeo de muelejo. En la municipa teritorio estas parto de la ventogeneratora parko Las Dueñas, kun 31,46 MW instalitaj.





