Fragmittegmento

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Tradicia domoj kun fragmitaj tegmentoj en Altefähr sur la insulo Rügen

Fagmitotegmento estas tegmento el la sekigitaj tigoj de fragmito. Tiuj unukotiledonaj plantoj kreskas ofte rande de ne tro profundaj lagoj [1].

Historio[redakti | redakti fonton]

Fragmito eble estis la unua materialo por kovri la domojn de la unua nenomadantaj homoj. Fragmito estis kaj estas troveblaj preskaŭ ĉie. La unuaj domoj kun fragmittegmentoj estis simplaj unutegmentaj domoj. En mezepoko la homoj kovris la enurbajn domojn ne per fragmito aŭ pajlo, sed pro incendodanĝero per nebrulebla materialo, ekzemple per ardezotegoloj. En la kamparo restis la kutimon kovri la tegmentojn per fragmito.

Disvastigo[redakti | redakti fonton]

artecaj firstoj en Devon, Anglujo

eta|renovigata fragmitotegmento En multaj landoj de Eŭropo, Azio kaj Afriko ekzistas fragmitkovritaj domoj. Tre famaj estas la fragmittegmentaj domoj de Frislando, ekzemple orientfrisa domo Gulfhaus kaj la nordfrisa Uthlandfriesisches Haus.

Konstruo[redakti | redakti fonton]

bazajh mezuroj de fragmittegmento

Fragmittegmento povas esti konstruata kiel malvarmtegemento aŭ kiel dum la antaŭaj epokoj kiel varmtegemento. La konstrumaterialo fragmito ĉiukaze bonege izolas la domon: pro la malalta voluma pezo de fragmito la materialo protektas la dominternon de la somera varmego kaj en vintro de la malvarmo..

Fragmittegementoj havu kliniĝon de pli ol 45°. La alta tegmentkliniĝo nesesas, por ke la akvogutoj povas gliti de tigo al tigo. Ĉe funkcianta fragmittegmento nur la plej supra tavolo fariĝas malseka. Domoj kun fragmittegmentoj havas grandan elstarantan tegmentan randon de minimume 50 cm. Ĉar ne ekzistas tegmenta defluilo, la akvo gutas en sufiĉe granda distanco de la muro kaj fluetas iom post iom en gravelofosaĝon. La kamenpinto devas stari minimume 0,8 m super la firsto, pro fajroprotekta kialo.

La firsto estas konstruita deversmaniere. En regionoj, kie kreskas eriko, tiu estas uzata. En Nederlando, Flandrujo kaj Francujo firstaj tegoloj estas uzataj. En Nordfrislando oni uzas turfon por konstrui la firston kaj en Skandinavio estas uzataj lignaj tabuloj.

Konstruado[redakti | redakti fonton]

tegmentisto prilaboras fragmiton

Fragmitotegmento povas esti konstruata kiel ŝraŭbata, tajlata kaj ligata tegmento. La fragmito estas liverata en faskoj disigata sur la lataro kaj tiel ŝovata, ke la fragmitfinoj formas unuecan, oblikvan surfacon. Radikfinoj de la fragmito montras teren. La unua tavolo , la t.n. tegmentfina tavolo, estas ligata al la tegmento. La metio de fragmitotegmentisto postulas multe da sperto kaj scipovo..[2]

Vivodaŭro[redakti | redakti fonton]

verda (maldekstre): forte kovrita de muskokovrata fragmito
malhelbruna (lukarno): malnova fragmito
helbruna: kombita fragmito
brunflava: renovigo per nova fragmito

Fragmitotegmento havas averaĝan vivodaŭron de 30 ĝis 50 jaroj. Ekzistas ankaŭ tegmentoj kiuj aĝas pli ol 100 jaroj. La vivodaŭro dependas de:

  • formo kaj konstrudetalo (ekzemple: inklino, nombro de lukarnoj inklino de la tigoj)
  • aerumado de la tegmento
  • konstrukto de la tegmento (aerumita aŭ ne aerumita)
  • kvalito de la fragmito (humideco dum la enkonstruo)
  • situo de la domo
  • prizorgado kaj riparado de la tegmento, regula kombado


brulanta fragmitotegmenta domo

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Brigitta Seidel: Unterm Reetdach. Husum, 2007, ISBN 978-3-89876-327-1.
  • Walter Schattke: Das Reetdach. Hinweise für richtige Bauausführung und zweckmäßige Behandlung der Weichbedachung. Verlag Schleswiger Druck- und Verlagshaus, 1981, ISBN 3-88242-060-X.
  • Walter Schattke: Das Reetdach. Natürliches Wohnen unter sanftem Dach - von der Urzeit bis heute. Verlag Christians, Hamburg 1996, ISBN 3-7672-1140-8.
  • Mila Schrader: Reet & Stroh als historisches Baumaterial. Edition Anderweit, 1998, ISBN 3-931824-09-8.
  • Bernd Grützmacher: Reet- und Strohdächer. Alte Techniken wiederbelebt. Verlag Callwey, München 1981, ISBN 3-7667-0554-7.
  • Rinus Spruit: Der Strom, der uns trägt. Eine Familiengeschichte. Aus dem Niederländischen von Mirjam Pressler. dtv, München 2011, ISBN 978-3-423-24864-8. (nl. Original: De rietdekker. Een familiegeschiedenis. Amsterdam 2009; Lebensgeschichte eines alten Reetdachdeckers aus der niederländischen Provinz Seeland)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. url=http://www.bfn.de/0602_2005.html#c6159%7Ctitel=Neue Dächer - Altes Handwerk|datum=2005|zugriff=2011-10-29|hrsg=Bundesamt für Naturschutz
  2. Pressemitteilung der Kultusministerkonferenz