Frakcia kristaligo (kemio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En kemio, frakcia kristaligo estas metodo rafini substancojn bazita sur diferencoj en solvebleco. Se kristaliĝas miksaĵo de du aŭ pli da substancoj en solvaĵo, ekzemple per malaltiĝo de la temperaturo de la solvaĵo, la precipitaĵo enhavos pli el la malpli solvebla substanco. La proporcio de komponantoj en la precipitaĵo dependos de iliaj solveblecaj produtoj.[1]

Ĉi tiu tekniko estas ofte uzata en kemia inĝenierarto por produkti tre purajn substancojn aŭ por apartigi vendindajn produktojn el rubaj solvaĵoj. Ekzemple, oni produktas salon (natrian kloridon) el marakvo kaj purigas ĝin per frakcia kristaligo.[2]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Frank Schwab kaj Edward Wichers (1940) "Preparation of benzoic acid of high purity", [1]
  2. Guy Wilkins, "Solar salt engineering". Arkivita el la originalo je 2016-02-05. Alirita 2015-11-30.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]