Framasonismo en Kubo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Granda Nacia Framasona Templo. Havano, Kubo.

Framasonismo en Kubo aperis fine de la 18-a jarcento kaj baldaŭ disvastiĝis tra la lando. Kompreneble tion influis eksterlandaj fontoj, ĉefe el Usono. Ekzemple la unua loĝio El Templo de las Virtudes Teologales estis fondita en Kubo en 1804 fare de la Granda Loĝio de Pensilvanio.[1]

Historio[redakti | redakti fonton]

Fondiĝo kaj evoluo[redakti | redakti fonton]

En 1830 la hispana reĝo malpermesis framasonajn aktivadojn en la tuta imperio, tamen la grandaj loĝioj de Virĝinio kaj Luisiano fondis tiutempe en la insulo plurajn organizaĵojn. En 1855 Andrés Cassard, naskiĝinta en Santiago de Kubo, fondis en Novjorko loĝion Fraternidad #387 kaj iĝis ĝia unua majstro. Tiu loĝio ĝis nun funkcias kaj uzas la hispanan lingvon. Du jarojn poste li fondis la Grandan Loĝion de Colón en sia naskurbo. En 1862 li establis Gran Oriente de Cuba y las Antillas, en kiu anis la ĉefaj gvidantoj de la Dekjara milito[1].

La 5-an de januaro 1868 en Trinidado estis fondita framasona loĝio Luz del Sur (Lumo de la Sudo). Ĝia nomo aludis al la situo de la urbo kaj humanisma lumo kiu radios de tiu ĉi loko al la tuta lando. La 30-an de julio 1919 okazis la unua kunveno en novkonstruita templo en la strato Lino Pérez #33[2].

Post la Kastrisma revolucio[redakti | redakti fonton]

La historio de la kuba frataro draste ŝanĝiĝis post la venko de la revolucio en 1959, kiam oni oficiale dissolvis la organizaĵon kiel ne plu bezonatan. En 1962 la registaro fermis la templon kaj arestis grandajn majstrojn. Sed poste la komunisma reĝimo ŝanĝis sian pozicion kaj nun sufiĉe tolereme rilatas al la framasona aktivado[1].

En 316 loĝioj anas 30 mil kubanoj, kio kompareblas kun la ciferoj de 1958. Ili plu disponas 220 templojn, kvankam la registaro konfiskis 5 aŭ 6 el ili kaj kaptis 8 el 11 etaĝojn de la ĉefa templo en Havano. Triono de la membroj loĝas en Havano kaj multaj el ili apartenas al la Kuba Komunisma Partio. La registaro postulas ke oni eksigu la elmigrintojn kaj detale raportu pri sia agado[1].

La Granda Nacia Framasona Templo de Kubo[redakti | redakti fonton]

La Granda Nacia Framasona Templo de Kubo aperis en Havano surloke de malnova domo, aĉetita de la loĝio en 1908. Evidente la frataron altiris ĉefe ĝia adreso: Avenida Carlos III, 508, do en la koro de la urbo. Tamen reala konstruado komenciĝis nur la 25-an de marto 1951, kiam la granda majstro Dr. Carlos M. Piñero y del Cueto kaj arkitekto Emilio Vasconcelos Frayde solene metis la unuan ŝtonon en la fundamenton de la templo. La konstruaĵo havas 11 etaĝojn, el kiuj 5 (3-5, 10, 11) okupis la framasona unio, muzeo de la frataro kaj granda biblioteko. En tri aliaj etaĝoj (8-10) troviĝis la Nacia Framasona Universitato de José Martí (ankaŭ framasono), kiu estis inter la unuaj kaj plej prestiĝaj privataj altlernejoj de la lando. La unuan etaĝon okupas poŝtejo, aliajn dividas la Ministerio pri Edukado, Radio Havano Kubo kaj la telekomunikada entrepreno ETECSA[1].

La oficiala malfermo okazis la 27-an de februaro 1955, dum la 3-a Interamerika Konferenco de Simbola Framasonismo, ĉeeste de la reprezentantoj de ĉiuj grandaj loĝioj de Ameriko kaj multaj el Eŭropo kaj Azio[1].

Oni konsideras tiun ĉi konstruaĵon, en kies stilo unuiĝis eklektismo kaj modernismo, inter la plej interesaj arkitekturaj verkoj de la ĉefurbo. Rimarkindas horloĝo sur ĝia fasado, ankaŭ la zodiakaj signoj kaj turniĝanta terglobo sur la pinto[1].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 1,6 Stanislavo Belov (2019-02-03) Mia Havano: framasonoj kaj ĉinoj (esperante). Blogger. Arkivita el la originalo je 2019-02-06. Alirita 2019-02-03.
  2. Stanislavo Belov (2017-10-01) Morto en Trinidado (esperante). Blogger. Arkivita el la originalo je 2017-10-07. Alirita 2017-10-05.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]