Framasonismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Framasono)
Framasonismo
Freemasonry
emblemo
socia grupofratrio
Komenco 1717 vd
vdr

Framasonismo estas tutmonda organizaĵo, kiu klopodas plibonigi la mondon kaj siajn anojn per toleremo. Ĝi estas malnova organizaĵo, kiu uzas inicajn ritojn plejparte ellaboritajn inter la 17-a kaj la 19-a jarcentoj, laŭdire el ritoj de mezepokaj gildoj masonistaj.

La vorto venas el la franca franc-maçon kaj la angla freemason, kiuj signifas "libera masonisto".

Kelkaj framasonaj simboloj kaj juveloj de oficistoj laŭ angla rito.

Framasonoj kunvenas en framasonaj loĝioj. Ili celas kunhelpon inter siaj membroj kaj ĝenerale plibonigon de moraleco, frateco kaj justeco en la socio. Plejparto de framasonoj agnoskas ekzistadon de unusola dio"Granda Arkitekto de la Universo", kreinto de la mondo, tamen ne ĉiuj Loĝiaroj postulas tian agnoskon de siaj membroj, precipe en Eŭropaj "sendogmaj" Loĝiaroj. Framasonoj kutime ne apogas specifajn religiojn, kvankam kelkaj ritoj ricevis tipan kristanan influon (interalie Sveda Rito kaj Ĝustigita Skota Rito).

Framasona kofro de János Spissich

Historio de Framasonismo[redakti | redakti fonton]

Oni disputas pri la origino de Framasonismo. Plejparte oni kredas ke ĝi devenas de mezepokaj asocioj de masonistoj, ĉefe en Anglio kaj Skotio. Ĉirkaŭ la 16-a jarcento okazas la transiro de la metia celo de la framasonaro en socialajn interesojn, precipe filantropiajn kaj homaranajn. Kelkaj pensas ke tio okazis pro la influo de arkitektoj kaj skulptistoj, kiuj eniris la societon. Ekde tiam ne ĉiu framasonisto estas efektive masonisto. Okazis ankaŭ, ke la religia idearo fariĝis laŭ la raciaj rezultoj de la filozofio, sen la kredo je revelacioj, mirakloj kaj supernaturaj efikoj de la religiaj ritoj. Cetere, framasonaro elstarigas la individuan liberecon je konscienco. La kunordigo de loĝioj, ekde la 18-a jarcento, donis al framasonaro novajn ŝancojn. En 1717, en Anglio, estis fondita la Granda Loĝio de Londono fare de 4 loĝioj, iniciate de la anglikana kleriko James Anderson kaj de la rifuĝinta hugenoto Jean-Théophile Desaguliers. Ses jaroj poste estis aperigata la regularo Book of Constitutions ("libro de konstitucioj") en 1723. Tiu dokumento estas kutime citita per vortoj Konstitucio de Anderson. Same en aliaj landoj estis kreitaj Loĝiaroj nomataj Grandaj Loĝioj aŭ foje ankaŭ Grandaj Orientoj. Pro apartaj ritoj, en la sama lando aperis pliaj naciskalaj Loĝiaroj.

Ritoj kaj gradoj[redakti | redakti fonton]

Ritoj[redakti | redakti fonton]

Ekzistas tre multaj kaj diversaj framasonaj ritoj, kiuj konsistas el aro da simbolaj agadoj kaj paroloj. La plejparto disvolviĝis inter la 17-a kaj la 19-a jarcentoj, sed kelkaj ankaŭ naskiĝis dum la 20-a.

Framasonaj Ritoj
Rito Kreita en Gradoj Uzita ĉefe en Gravaj dokumentoj Notoj Bildo
Malnova kaj Akceptita Skota Rito[1] (MAS Rito)
  • 1801, Usono (4-a ĝis 33-a altgradoj)
  • ĉ. 1804, Francio (3 unuaj gradoj)
33 Ameriko,

Eŭropo

Grandaj Konstitucioj de Berlino (1786)

Grandaj Konstitucioj de Laŭzano[2] (1875)

Guide des maçons écossais (ĉ. 1806-1811)[3][4]

Sukcedis la Perfektigan Riton. Ĝi estas la plej fama altgrada rito en la mondo.

La tri unuaj gradoj de la Rito estas praktitaj ĉefe en Eŭropo.

Antaŭtuko de Majstro kun tipa ruĝa koloro (uzita ĉefe en Eŭropo).
Rito de Unuiĝo aŭ Rito de "Emulation"

(Angla Rito)

1813-1816, Anglio 3 Unuinĝinta Reĝlando, Eŭropo,

Komunumo de Nacioj

Nomita "Emulation" laŭ la nomo de angla loĝio (1823). Ĝi konsistas el la kunfandiĝo de la Rito de Modernuloj kun la Rito de Malnovuloj.
Antaŭtuko de Submajstro.
Jorka Rito:
  • "Bluaj Loĝioj"
  • Framasonismo de Reĝa Arko
  • Kripta Framasonismo
  • Templanoj
18-a k 19-a jarcentoj, Usono 3

4

3

3

Usono Ahiman Rezon[5] (1751) Sukcedis la Riton de Malnovuloj. Nomita laŭ la angla urbo Jorko, pro legendoj pri la antikveco de framasonismo en tiu urbo.
Moderna antaŭtuko de Majstro de "Blua" Loĝio.
Franca Rito aŭ Moderna Rito 1783-1786, Francio 7 Francio, Eŭropo,

Sud-Ameriko

Régulateur du maçon (1801) Ekzistas pluraj variaĵoj, el la angla Rito de Modernuloj.
Malnova antaŭtuko de Majstro kun tradicia blua borderaĵeto. 19-a jarcento.
Sveda Rito 1759, Svedio 12 Skandinavio, Islando,

Germanio, Finnlando

Sukcedis la riton "Strikta Observado".
Ĝustigita Skota Rito[6] 1778, Germanio 6±2 Eŭropo Sukcedis la ritojn "Strikta Observado" kaj "Elektitaj Kohenoj".
Antaŭtuko de Majstro.
"Egiptaj" Ritoj:
  • Primitiva Rito
  • Primitiva Rita de "Veroamantoj"[7]
  • Rito de Micraim[8]
  • Rito de Memfiso
  • Malnova kaj Primitiva Rito de Memfis-Micraim
  • 1721, Francio
  • 1779, Francio
  • ĉ. 1788, Italio
  • ĉ. 1815, Francio
  • 1881 (modernigita en 1960)
ĝis 99 Eŭropo Nur la Malnova kaj Primitiva Rito de Memfis-Micraim plu estas praktikita.
Kolbendo de la 95-a grado de la Rito de Memfis-Micraim kun tipa viola koloro.
Standarda Rito de Skotlando 17-a jarcento, Skotlando 3 Skotlando Ekzistas pluraj variaĵoj.
Operacia (aŭ Metia) Rito de Salomono[9] 1972-1978, Francio 9 Francio
Rito de "Lauderdale" aŭ Darma Rito[10] 1815-1816, Britio 3

(+30 altaj gradoj de la MAS Rito)

Britio,

Kumunumo de Nacioj, Islando

Ĝi konsistas el Angla Rito kun elementoj de MAS Rito kaj teozofiaj aldonoj. Uzita nur en la Internacia Gea Framasona Ordeno "Le Droit Humain". Lauderdale estas la stratnomo, kie troviĝis la sidejo de la Brita Federacio de tiu Ordeno.
Rito de Malnovuloj antaŭ 1751, Anglio (eble ankaŭ Irlando, sed tio ĉi estis debatita) 3 Eluziĝis Ahiman Rezon[5] (1751)

Three distinct Knocks[11] (1760)

Ĝi kunfandiĝis en nuntempaj Jorka Rito kaj MAS Rito.
Adopta Rito[12] 1761-1774, Francio 5 Francio

(1 loĝio)

Specifa rito por inoj, kiu uzas apartajn legendojn de la Malnova Testamento. Nur 1 loĝio revivigs ĝin en Francio.
Perfektiga Rito aŭ Ordeno de la Reĝa Sekreto[13] 1762, Francio ĝis 25 Verŝajne

eluziĝis

Praformo de la MAS Rito.
Strikta Observado 1751, Germanio 7 Verŝajne eluziĝis
Rito de la Framasonaj Kavaliroj, Elektitaj Kohenoj de la Universo (aŭ Elektitaj Kohenoj) 1767, Francio 11 Francio,

Belgio

Tre malofta revivigita rito.

Gradoj[redakti | redakti fonton]

Framasonismo konsistas el almenaŭ 3 bazaj t.n. "metiaj" gradoj (Metilernanto, Submajstro kaj Majstro), kiuj rilatas al la konstruado de la templo de Salomono (escepte de la Adopta Rito, kiu uzas aliajn legendojn). Por Majstroj, altgradaj aŭ flankogradaj sistemoj kompletigas la inican progreson kun diversaj legendoj, plejofte el la Malnova Testamentotemplanaj/kavaliraj moralaĵoj.

Simboloj[redakti | redakti fonton]

Iloj kaj Geometrio[redakti | redakti fonton]

Marianne, alegorio de Francio, kun framasonaj simboloj sur balteo.

Ĉar la 3 unuaj gradoj emfazas pri la konstruado de la Templo de Salomono, multaj simboloj estas iloj aŭ rilatas al geometrio:

Angla framasono kun insignoj. 19-a jarcento.

Naturaj simboloj[redakti | redakti fonton]

Insignoj[redakti | redakti fonton]

  • antaŭtuko kun diversaj simboloj laŭ la gradoj
  • blankaj gantoj
  • foje ĉapeto aŭ vertoĉapo depende de la rito kaj de la grado

Organizaĵoj kaj Loĝiaroj[redakti | redakti fonton]

Landaj organizaĵoj kaj Loĝiaroj[redakti | redakti fonton]

Esperantistaj organizaĵoj[redakti | redakti fonton]

Framasonismo kaj inoj[redakti | redakti fonton]

Plejparto de framasonoj estas nur viroj, ĉar ekde la komenco de organizita framasonismo ĝenerale inoj ne estas permesitaj aliĝi. En t. n. "regulaj" framasonaj loĝioj, la regularo plu malpermesas inici inojn. Tamen ekzistas en pluraj landoj, ĉefe en Eŭropo, Loĝiaroj kie inoj estas incitaj (en geaj aŭ inaj loĝioj) samkondiĉe kiel viroj. La plej ampleksaj estas la Internacia Gea Framasona Ordeno[14] kaj la Granda Ina Loĝio de Francio[15]. Ankaŭ framasonaj flankogrupoj bonvenigas inojn, kiel la Ordeno de la Orienta Stelo[16].

Elisabeth Aldworth kun framasonaj insignoj. Ilustraĵo de 1811.

Elisabeth Aldworth[redakti | redakti fonton]

Honorinda Elisabeth Aldworth (1693/1695-1773/1775) naskiĝis Elisabeth Saint Leger. Ŝi estis konita siatempe kiel "Sinjorino Framasono", pro tio ke ŝi estis la unua inicita ino. ŜI verŝajne estis inicita inter 1710 kaj 1718 en Graflando Cork, Irlando[17].

Inaj kaj geaj flankogrupoj[redakti | redakti fonton]

Tiaj grupoj ekzistas ĉefe en Usono, en kelkaj angloparolantaj landoj aŭ Brazilo. Interalie ekzistas:

  • Ordeno de la Orienta Stelo: gea ordeno por Majstroj kaj parencaj inoj, kreita en 1850[18]
  • Ordeno de Amaranto: gea ordeno por Majstroj kaj parencaj inoj[19]
  • Blanka Sanktejo de Jerusalemo: gea ordeno por Majstroj kaj parencaj inoj[20]
  • Filinoj de Ijob: por junaj inoj inter 10 kaj 20[21]
  • Internacia Ordeno de la Ĉielarko por Knabinoj: por junaj inoj inter 11 kaj 20[22]

Flankaj grupoj ankaŭ ekzistis en Eŭropo:

  • Ordeno de Mopsoj: malaperinta gea ordeno el Prusio.
  • Adoptaj Loĝioj: flankogrupo por inoj el Francio. La plej malnova Adopta Rito datiĝas de 1761 kaj Adoptaj Loĝioj estis agnoskitaj de Granda Oriento de francio en 1774. Post longa administrado fare de viraj Loĝiaroj, Adoptaj Loĝioj starigis sendependan Grandan Inan Loĝion de Francio en 1945, kaj ekde tiu tempo praktikadas samajn ritojn kiel nurviraj Loĝiaroj[23]. Depost 1945, nur unu loĝio revivigis la Adoptan Riton.

La Organizaĵo de Trianguloj Inc. (angle: Organization of Triangles Inc.) estas framasona junulara asocio por junaj virinoj en aĝo de inter 10 kaj 21 jaroj. La Organizaĵo de Trianguloj Inc. estis fondita en la jaro 1925 de Rose E. Scherer en la ŝtato Novjorkio.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Inaj kaj geaj Loĝiaroj[redakti | redakti fonton]

Kontraŭuloj de framasonismo[redakti | redakti fonton]

Kiel malnova kaj kaŝema organizaĵo, framasonismo havas multajn malamantojn. Kelkaj malamas framasonismon ĉar framasonoj uzas sekretajn ritojn. Multokaze dum historio framasonoj kondamniĝis. Framasonoj estas ofte riĉaj kaj influaj. Ilia toleremo kaj interhelpo igis ilin konvenaj por burĝaj liberaluloj batalantaj aristokrataron kaj oficialan religion. Pro malhelaj antaŭjuĝoj kaj politikaj kontraŭemoj, en la Francio de la jaroj 1930-aj, la faŝismemaj dekstruloj multe parolis pri "la juda-framasona komploto". Kelkaj diras, ke framasonismo estas religio. Plue, aliaj kondamnas framasonojn pro tio, ke tiuj permesas multajn religiajn vidpunktojn, kaj ke framasonismo do minacas ilian religion. Kelkaj masonaj tendencoj estas diismaj, aliaj, ĉefe en Francio estas ateaj kaj kontraŭpastrecaj, tial la katolika Eklezio ekskomunikis ilin.

Tamen, framasonismo nek estas religio, nek instruas pri religio rekte. Tradiciaj framasonistoj ne permesas ateistojn aliĝi, sed honoras neniun specifan dion. La ritoj estas sekretaj, sed estas uzitaj por alegorio, salutado, identigado de aliaj framasonoj, kaj tiel plu.

Framasonismo kaj Katolika Eklezio[redakti | redakti fonton]

Estas sennombraj la kritikaj alprenoj de pozicio de la katolika hierarkio rilate framasonismon. El ties dokumentoj oni deduktas ke la malaprobaj kaj kondamnaj kialoj ne insistas propre en la rigida sekreteco – praktikata en la framasonaj superaj gradoj – kaj aliaj eksteraj sintenoj: prefere ili kuŝas en la racionalisma naturalismo (kiu kuntrenas la neeblecon de la supernatura revelacio), relativismo religia (laŭ kiu ĉiuj religioj estas samvaloraj – ne nur antaŭ la ŝtata leĝo: kio estas demokratia postulo -, sed precipe en ilia efektiva historia fundamento, relativismo filozofia (laŭ kiu ĉiuj priveraj asertoj samveras), absolutismo en la publika instruado kiu celas elimini la katolikajn lernejojn, la reduktemon de religia sento al fenomeno tute individua celanta forigi publikajn spacojn al religio kaj disvaniganta laikismon ktp.

Jen konciza listo de precipaj dokumentoj de la katolika hierarkio en kiuj oni admonas katolikojn ke ili ne aliĝu al framasonistaj asocioj. Rilate tion oni sciu ke, ekskomuniko aŭ malaprobo kaj malrajtiĝo partopreni en la ekleziaj oficoj aŭ sakramentoj, koncernas nur katolikon: eĉ la minaco celas konsciigi la katolikon pri la risko senscie agadi kontraŭ sian kredon.

Precipaj dokumentoj:

1738, la papa buleo In eminenti apostulatus [1]

1751, la papa buleo Providas de Benedikto la 14-a [2]

1884, publikigo de la encikliko Humanum Genus de papo Leono la 13-a [3]

1917, Benedikto la 15-a entenigis en la Codex Juris Canonici (kanona kodo) la leĝerojn n. 684 kaj n. 2335.

1983, en la nova etoso de la dua Vatikana Koncilio, Johano Paŭlo la 2-a promulgis la novan kodon de kanona juro, en kiu ne aperas la vorto framasonismo kaj en kiu en la n. 1374 estas markite: “Kiu allasas sian nomon al asocio komplotanta kontraŭ la eklezio estu punata per justa puno; kiu poste tian asocion antaŭenpuŝas aŭ mastras estu punata per interdiktito”.

Sekva deklaro de la Kongregacio por la Doktrino de la Kredo klarigante la sencon de la nova koda leĝero asertis, post aprobo de la papo mem, ke nenio ŝanĝiĝis.

La Germana Episkopara Konferenco, ŝarĝita de la apostola sidejo, post multegaj kolokvoj (ekde 1974 ĝis 1980) kun kvalifikitaj elstaruloj de la Grandaj Loĝioj Uniĝintaj de Germanio (regula framasonismo, do), publikigis dokumenton en kiu estas konfirmita la absoluta neakordigebleco inter kredkonfeso kaj aparteno al framasonismaj asocioj.

Ne malĉeestas katolikaj intelektuloj kiuj reliefigas ankaŭ la konstantajn similecojn aŭ principojn de framasonismo koincidantajn kun la kristana doktrino, kiel universalismo, egaleco inter la homoj, la homaj rajtoj, kaj ankaŭ atento – eble pli influa en la pasinta framasonismo – al la ununureco kaj suvereneco de Dio. Oni rimarkigas ankaŭ, ke hodiaŭ framasonismo, eble adaptiĝante al moderna opiniplureco inter la novaj adeptoj, preferas sin prezenti kiel “obediencoj” kiuj respektas la individuajn religiajn preferojn, kvankam en obeo al la tradiciaj principoj.

Fine, ŝatanto de statistikoj povus rimarkigi ke la kondamnoj entutas 586. [4] Arkivigite je 2018-03-13 per la retarkivo Wayback Machine [5] [6]

Decida kaj plej influa por tiuj kondamnoj, eble, estis (ĉu ankoraŭ estas?) la sinteno kaj deklaroj de la framasonaro de Italio, aparte dum la afero Risorgimento (Releviĝo) kaj la Roma problemo. Por kompreni la tiaman etoson sufiĉu jena citaĵo en La Lunga Lotta de Valerio Pierantozzi [7] Arkivigite je 2012-03-06 per la retarkivo Wayback Machine:

"Kion pri la Katolika Eklezio? «Estaĵo kapabla estigi nur ulojn senutilajn, se ne malutilajn». Kion pri la Papeca Institucio? «Nigra pesto [...] sacerdoteca hidro, Konstanta danĝero por Italio kaj la civilizo». Kion pri la klerikaro? «Amaso da hipokrituloj recitantaj preĝojn, eldirantaj blasfemojn [...], malamikaro ruza kaj kruela [...], fia koruptoperistaro, malŝatinda kaj kovarda rasaĉo. Kiam ĝi ĉesu per sia fetoro haladzigi Italion?». Tiel oni legis, ne en folio neoficiala, sed en la prestiĝa Rivista della Massoneria Italiana".

Listo de framasonoj[redakti | redakti fonton]

Famaj framasonoj[redakti | redakti fonton]

Esperantistaj framasonoj[redakti | redakti fonton]

Ĉu Vi Sciis Tion pri la Framasonismo?, 1937.

Zamenhof ne estis framasono, laŭ la asertoj de framasonoj. Tamen framasonoj foje rigardas lin kiel "framasono sen antaŭtuko", ĉar li montris la bazajn valorojn de la framasona etiko.[mankas fonto](Bonvolu krei Kategorio:Artikoloj kun senfontaj asertoj ekde aŭgusto 2023!)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Yves-Max Viton, Le Rite Écossais Ancien et Accepté, PUF, kolekto « Que sais-je? »,‎
  2. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-09-20. Alirita 2016-06-11.
  3. http://www.editionsdelahutte.com/RESSOURCES/PREFACE-5829.pdf
  4. http://reunir.free.fr/fm/rituels/guide.htm
  5. 5,0 5,1 http://www.freemasons-freemasonry.com/Ahiman_Rezon.html
  6. Roger Dachez kaj Jean-Marc Pétillot, Le Rite Écossais Rectifié, PUF, kolekto « Que sais-je ? »,‎
  7. El la franca vorto "Philalèthes", kreita el la grekaj phila "ami" kaj alethia "vero".
  8. El Genezo 10:6 https://www.steloj.de/esperanto/biblio/libro_gen.html
  9. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-04-26. Alirita 2016-06-11.
  10. "Origine et caractéristiques du rite Anglais de la fédération française du Droit Humain" en Cahiers de la Commission de l'Histoire, n-ro 4, februaro 2001.
  11. https://books.google.fr/books/about/The_Three_Distinct_Knocks.html?id=6y9cAAAAQAAJ&redir_esc=y
  12. http://imaq.fr/bcm2012-cr/textes/d3-moreillon.pdf
  13. https://pierremollier.files.wordpress.com/2014/08/pm-15-patente-morin-leg.pdf
  14. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-06-11. Alirita 2016-06-11.
  15. http://www.glff.org/
  16. http://easternstar.org/
  17. Conder, Edward. "The Hon. Miss St. Leger and Freemasonry". The Grand Lodge of British Columbia and Yukon. Uzita kun persmeso de Ars Quatuor Coronatorum: the Transactions of Quatuor Coronati Lodge No. 2076, UGLE, vol. viii (1895), pp. 16–23.
  18. http://www.easternstar.org/
  19. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-06-25. Alirita 2016-06-12.
  20. http://www.supremeshrine.org/
  21. http://www.jobsdaughtersinternational.org/
  22. https://www.gorainbow.org/index.php
  23. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-05-04. Alirita 2016-06-12.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Zamenhof kaj framasonismo / Jaroslav Karhan kun resume en itala lingvo, en: Aktoj de la unua simpozio pri homaranismo en KCE. La Chaux-de-Fonds - S. 185 - 191: bibliogr. S. 191
  • Esperanto kaj framasonismo / Zsuzsanna Agnes Berényi en: Memorlibro. Budapest 1998 - S. 370 - 376 ĉe Austra Nacia Biblioteko: 1,658.803-B.Esp- 
  • Ĉu Vi Sciis Tion pri la Framasonismo?/ W. Randag. Trad.: Ostulo. - Duka Urbo : Zuid-Nederlandsche Drukkerij, 1937 . - 41 S. Austra Nacia Biblioteko:ZESP 701471-B
  • Domenico V. Ripa Montesano, Vademecum di Loggia, Edizione Gran Loggia Phoenix – Roma Italia 2009 ISBN 978-88-905059-0-4Monato, internacia magazino sendependa, numero 1996/03, paĝo 26: Pri framasonoj senmistere verkita de Zofia Bane Paolo M. Siano, Un manuale per conoscsere la Massoneria, Casa Editrice Mariana, 2012.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĝeneralaj retejoj[redakti | redakti fonton]

Fakaj retejoj[redakti | redakti fonton]