François-Joseph Fétis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
François-Joseph Fétis
Persona informo
Naskiĝo 25-an de marto 1784 (1784-03-25)
en Mons
Morto 26-an de marto 1871 (1871-03-26) (87-jaraĝa)
en Bruselo
Tombo Brussels Cemetery
Lingvoj franca
Ŝtataneco Belgio
Alma mater Konservatorio de Parizo
Subskribo François-Joseph Fétis
Familio
Infanoj Édouard Fétis • Adolphe Louis Eugène Fétis
Okupo
Okupo komponistobibliotekisto • muzikologo • pedagogodirigento • muzikinstruisto • muzika teoriisto • muzikkritikisto • muzikhistoriisto • universitata instruisto • verkistoKortega kapelmajstro
Verkoj Biographie universelle des musiciens
Revue et gazette musicale de Paris
vdr

François-Joseph Fétis (25a de Marto 1784 – 26a de Marto 1871) estis Belga muzikologo, komponisto, instruisto kaj unu el la plej influaj muzikkritikistoj de la 19a jarcento. Lia enorma kompilaĵo de biografiaj informoj en la Biographie universelle des musiciens restas grava fonto de informo nuntempe.

Lia talento por kompono manifestiĝis je la frua aĝo de sep jaroj, kaj naŭjara li jam estis organisto ĉe Saint Waltrude, Mons. En 1800 li iris al Parizo kaj kompletigis siajn studojn ĉe la Konservatorio kun majstroj kiaj Boïeldieu, Jean-Baptiste Rey kaj Louis-Barthélémy Pradher.[1]

En 1821 li estis nomumita profesoro de la Pariza Konservatorio. En 1827 li fondis la gazeton Revue musicale, nome unua serioza gazeto en Francio dediĉita nur al muzikaj temoj. Fétis restis en la Francia ĉefurbo ĝis 1833, kiam je peto de la reĝo Leopoldo la 1-a, li iĝis direktoro de la Reĝa Konservatorio de Bruselo kaj la reĝa kapelmajstro.[2]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Chisholm, Hugh, ed. (1911). "Fétis, François Joseph". Encyclopædia Britannica. 10 (11a eld.). Cambridge University Press. pp. 294–295.
  2. Damscrhroder, David (1990). Music Theory from Zarlino to Schenker. Stuyvesant, NY: Pendragon Press. p. 85. ISBN 0-918728-99-1.