François Boucher

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paŝtela portreto de Boucher, fare de Gustav Lundberg.

François BOUCHER [buŝe] (naskiĝis la 29-an de septembro 1703 en Parizo - mortis la 30-an de majo 1770 en Parizo) estis franca pentristo de la 18-a jarcento. Li estas tipa reprezentanto de la rokoko-movado. Post trejnadperiodo ĉe François Lemoyne, li gajnis la premion de Romo en 1720, kaj restadis en Italio el 1727 ĝis 1731.

Post sia reveno al Francio, li fariĝis tre sukcesa kaj obtenis la favoron de Madamo de Pompadour, la ĉefa amantino de Ludoviko la 15-a. Boucher estis oficiale akceptita kiel membro en la Reĝan Akademion pri Pentrado kaj Skulptarto en 1734. Li sekvis Carle Vanloo kiel "Unua Pentristo" de la reĝo ĝis 1765.

Boucher precipe pentris kamparajn aŭ mitojn pejzaĝojn, ĉiuj demonstrante gracian virtuozecon. Liaj plej malfruaj verkoj estas klare voluptemaj, kaj bildigas kvazaŭ idilian mondon. Lia stilo restis elstara kaj laŭmoda ĝis la alveno de novklasikismo.