François Christophe Kellermann
François Christophe Kellermann | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
François-Christophe Kellermann | |||||
Naskiĝo | 28-an de majo 1735 en Strasburgo | ||||
Morto | 23-an de septembro 1820 (85-jaraĝa) en Parizo | ||||
Tombo | Valmy, 30 Grave of Kellermann (en) , 30 48° 51′ 35″ Nordo 2° 23′ 41″ Oriento / 48.859628 °N, 2.394711 °O (mapo) Grave of Kellermann (en) vd | ||||
Lingvoj | franca vd | ||||
Ŝtataneco | Francio vd | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Marie-Anne Barbé vd | ||||
Infanoj | François Étienne de Kellermann (en) , Marguerite-Cécile Kellermann (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto militisto vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
François Christophe KELLERMANN, plennome François Étienne Christophe Kellermann (naskiĝis la 28-an de majo 1735 en Strasburgo, mortis la 23-an de septembro 1820 en Parizo) estis franca militisto kaj politikisto.
Veninte de la nobelaro, li komencis sian armean karieron en 1750 kaj atingis la rangon de maréchal de camp (brigada generalo) en 1788. Tamen, li aliĝis al la ideoj de la Revolucio kaj estris la armeon de Mozelo dum la batalo de Valmy (la 20-an de septembro 1792). En 1793, li de malmulte evitis la Teroron, kaj tiam estis armee marĝenigita. Sub la Imperio, li estis levita al la digno de Marŝalo de la Imperio kaj eniris la Senaton. En 1808, la imperiestro Napoleono donis al li la titolon de Duko de Valmy memore al lia venko. Li poste aliĝis al Ludoviko la 18-a kiu igis lin Grandkruco de la Ordeno de Sankta Ludoviko, Guberniestro de Strasburgo kaj Pajro de Francio.
Entute li komandis la francan armeon en kvardek tri bataloj.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]
|