François Drudin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
François Drudin
Persona informo
Naskiĝo 15-an de novembro 1866 (1866-11-15)
en Riom
Morto 3-an de oktobro 1926 (1926-10-03) (59-jaraĝa)
en Liono
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

François DRUDIN [drüden] (naskiĝis la 15-an de novembro 1866 en Riom apud Clermont-Ferrand; mortis la 3-an de oktobro 1926 en Liono) estis franca esperantisto kaj borsa kunagento. Dum preskaŭ 25 jaroj li batalis por Esperanto, propagandis precipe per tre multaj paroladoj en la Liona regiono. Li estis prezidanto de la "Amicale Esperantiste" de 1909 ĝis la morto, kaj de la Federacio Esperantista Rodana, kiun li fondis en 1908.