François Hollande
François Hollande | |||||
---|---|---|---|---|---|
François Hollande, la 17-an de oktobro 2012.
| |||||
Persona informo | |||||
François Hollande | |||||
Naskonomo | François Gérard Georges Nicolas Hollande | ||||
Naskiĝo | la 12-an de aŭgusto 1954 en Rueno, Seine-Inférieure, Francio | ||||
Religio | katolikismo • agnostikismo vd | ||||
Lingvoj | franca vd | ||||
Loĝloko | Palaco Elizeo vd | ||||
Ŝtataneco | Francio vd | ||||
Alma mater | Université Panthéon-Assas HEC Paris IEP de Paris ENA | ||||
Partio | Socialisma partio | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Patro | Georges Hollande vd | ||||
Patrino | Nicole Tribert vd | ||||
Gefratoj | Philippe Hollande vd | ||||
Edz(in)o | Ségolène Royal (1978–2007) Valérie Trierweiler (2007–2014) | ||||
Amkunulo | Ségolène Royal • Valérie Trierweiler • Julie Gayet vd | ||||
Infanoj | Julien Hollande • Flora Hollande • Thomas Hollande • Clémence Hollande vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | ŝtatreprezentanto • magistrato • advokato • oficisto • politikisto vd | ||||
Laborkampo | politiko vd | ||||
Aktiva en | Strasburgo • Bruselo • Palaco Elizeo • Parizo vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
24-a prezidanto de la Franca Respubliko | |||||
Dum | 15-a de majo 2012 – | ||||
Antaŭulo | Nicolas Sarkozy | ||||
Prezidanto de la departementa Konsilio de Corrèze | |||||
Dum | 20-a de marto 2008 – 11-a de majo 2012 | ||||
Antaŭulo | Jean-Pierre Dupont | ||||
Sekvanto | Gérard Bonnet | ||||
Urbestro de Tulle | |||||
Dum | 19-a de marto 2001 – 17-a de marto 2008 | ||||
Sekvanto | Bernard Combes | ||||
Ĉefseketrario de la Socialisma Partio | |||||
Dum | 27-a de novembro 1997 – 26-a de novembro 2008 | ||||
Sekvanto | Martine Aubry | ||||
Deputito de la 1-a deputita distrikto de Corrèze | |||||
Dum | 12-a de junio 1997 – 14-a de majo 2012 | ||||
Sekvanto | Sophie Dessus | ||||
Deputito de la 1-a deputita distrikto de Corrèze | |||||
Dum | 23-a de junio 1988 – 1-a de aprilo 1993 | ||||
Sekvanto | Raymond-Max Aubert | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
François Gérard Georges Nicolas Hollande, esperante Francisko Holando (naskiĝis la 12-an de aŭgusto 1954 en Rueno, Seine-Maritime), estas franca politikisto, elektita kiel Prezidanto de la Franca Respubliko en 2012. De 1997 al 2008, li estis unua sekretario de la Socialista Partio. Li estas ankaŭ deputito de la franca departemento de Corrèze kaj urbestro de Tulle.
Li estas diplomita de "École des Hautes Études Commerciales" (HEC Paris),[1] "Institut d'Études Politiques de Paris" (Sciences-Po) kaj "École nationale d'administration" (ENA), kaj lia antaŭa profesio estis revizoro ĉe Revizora Kortumo ("Cour des Comptes").
En 2004, li alprenis la pozicion de 'jes' en la franca referendumo pri la Eŭropa Konstitucio, tiel opoziciante al la numero du de la partio, Laurent Fabius. Hollande organizis internan voĉdonon pri la pozicio de la partio la 1-an de decembro, en kiu reprezentantoj voĉdonis je 59% por 'jes', tamen la konstitucio estis fine malaprobita de la franca popolo en majo 2005.
Lia kunulino Ségolène Royal estis la antaŭa kandidato al la prezidanta baloto. Ili kune havas kvar gefilojn - Thomas (1984), Clémence (1985), Julien (1987) kaj Flora (1992). En junio 2007, unu monaton post la Prezidanta baloto de 2007 en Francio, la paro anoncis ke ili disiĝas.[2]
Nelonge post la sciigo de lia disiĝo disde Ségolène Royal, la franca retejo lepolitique.com publikigis detalojn pri la rilato inter Hollande kaj la franca ĵurnalistino Valérie Trierweiler. Multaj konsideris tion kiel trarompon de la strikta sinteno al la privata vivo de francaj politikistoj. En novembro 2007, Valérie Trierweiler malkaŝe diskutis pri sia rilato kun Hollande en intervjuo aperinta en la semajna magazino Télé 7 Jours.
Prezidanto de la respubliko
Li estis elektita de la Socialista Partio kiel kandidato por Prezidanta baloto de 2012 en Francio kaj estis elektita kiel Prezidanto la 6-an de majo 2012 kun plimulto de 51,68% da voĉdonoj kontraŭ 48,32% da voĉdonoj por Nicolas Sarkozy.
Politika kariero
Parlamentaj mandatoj
Eŭropa parlamento
Membro de Eŭropa Parlamento: 1999-2002 (Rezigno, reelektita membro de la Nacia Asembleo de Francio en 2002).
Nacia Asembleo de Francio
Membro de la Nacia Asembleo de Francio por Corrèze: 1988-1993 / 1997-1999 (Fariĝis membro de Eŭropa Parlamento 1999) / Kaj ekde 2002. Elektita en 1988, reelektita en 1997, 2002, 2007.
Regiona Konsilio
Vic-prezidanto de la Regiona Konsilio de Limousin: 1998-2001 (Rezigno).
Regiona konsiliano de Limousin: 1998-2001 (Rezigno).
Departementa Konsilio
Prezidanto de la Departementa Konsilio de Corrèze: Ekde 2008.
Departementa konsiliano de Corrèze: Ekde 2008.
Urbestraro
Urbestro de Tulle: 2001-2008 (Rezigno).
Deputito-urbestro de Tulle: 1989-1995.
Urbestrarano de Tulle: 1989-2008 (Rezigno). Reelektita en 1995, 2001.
Urbestrarano de Ussel, Corrèze: 1983-1989.
Politikaj funkcioj
Unua sekretario de la Socialisma Partio: 1997-2008. Reelektita en 2000, 2003, 2005.
Referencoj
Eksteraj ligiloj
- france Blogo de François Hollande
- france Oficiala paĝo de François Hollande en la Franca Nacia Asembleo
- france Paĝo de François Hollande kiel deputito
- france Le Politique
|
|
- Vivantaj homoj
- Viroj
- Naskiĝintoj en 1954
- Naskiĝintoj la 12-an de aŭgusto
- Francaj politikistoj
- Prezidantoj de Francio
- Nuntempaj ŝtatestroj
- Grandaj krucoj de la Honora Legio
- Grandaj krucoj de la franca nacia Ordeno de Merito
- François Hollande
- Naskiĝintoj en Rueno
- Ĉefsekretarioj de la franca socialista partio
- Eksaj deputitoj de Corrèze
- Membroj de la Eŭropa Parlamento elektitaj en Francio 1999-2004
- Eksaj departementaj konsilianoj de Corrèze
- Eksaj prezidantoj de la Departementa Konsilio de Corrèze
- Eksaj urbestroj de Corrèze
- Urbestroj de Tulle
- Juĝistoj de la franca Revizora Kortumo
- Kunuloj de ministro de la kvina Franca Respubliko
- Lernintoj de IEP (Parizo)
- Lernintoj de HEC (Parizo)
- Lernintoj de ENA (Francio)
- Deputitoj de la 9-a parlamenta periodo de la kvina Franca Respubliko
- Deputitoj de la 11-a parlamenta periodo de la kvina Franca Respubliko
- Deputitoj de la 12-a parlamenta periodo de la kvina Franca Respubliko
- Deputitoj de la 13-a parlamenta periodo de la kvina Franca Respubliko
- Junaj ĉefoj de la Franca-Usona Fonduso