François Huber

El Vikipedio, la libera enciklopedio
François Huber
Persona informo
Naskiĝo 2-an de julio 1750 (1750-07-02)
en Ĝenevo
Morto 22-an de decembro 1831 (1831-12-22) (81-jaraĝa)
en Laŭzano
Lingvoj franca
Loĝloko Pregny-ChambésyLaŭzanoĜenevo • Petit-Saconnex
Ŝtataneco Respubliko de ĜenevoSvislando
Memorigilo François Huber
Familio
Patro Jean Huber
Frat(in)o Jean-Daniel Huber
Edz(in)o Marie-Aimée Lullin
Infano Pierre Huber
Parencoj Jean Huber Saladin
Okupo
Okupo entomologo • abelisto • natursciencisto
vdr

François HUBER (naskiĝinta la 2-an de julio 1750 en Ĝenevo, mortinta la 21-an de decembro 1831 en Lozano; kromnomate Abela Hubero) estis svisa naturscienculo. Patro lia estis la pentristo Jean Huber.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Frue blinduliĝinte li dediĉis sin al la vivkondiĉoj de la abeloj kaj dungis la serviston François Burnens kaj ties filon kaj poste la edzinon kaj la propran filon kiel observistojn. Ili aŭskultu la abelojn en abelujoj konstruitaj el vitro.

El la harmoniantaj rezultoj de la observintoj Huber tiris siajn konkludojn, kiujn li publikigis en la verko »Nouvelles observations sur les abeilles« (1792). Kun Jean Senebier li ankaŭ laboris pri la ĝermo de la semoj kaj skribis »Mémoire sur l'influence de l'air et des diverses substances gazeuses dans la germination de différentes plantes« (Ĝenevo 1801).

Lia filo Jean Pierre Huber kontinuigis la bestet-observadojn laŭ la ekzemplo de la patro, i.a. de burdoj, de segilmuŝoj, de skaraboj, kaj ĉefe de formikoj al kiuj li dediĉis verkon jenan: »Recherches sur les mœurs des fourmis indigènes« (Parizo 1810).

Fonto[redakti | redakti fonton]

Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 9. Leipzig 1907, p. 588 (tie ĉi interrete)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]