François Joseph Lefebvre

El Vikipedio, la libera enciklopedio
François Joseph Lefebvre
Persona informo
François-Joseph Lefebvre
Naskiĝo 25-an de oktobro 1755 (1755-10-25)
en Rouffach
Morto 14-an de septembro 1820 (1820-09-14) (64-jaraĝa)
en Parizo
Tombo Tombejo Père-Lachaise vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Familio
Edz(in)o Cathérine Hübscher vd
Profesio
Okupo politikistomilitisto vd
Aktiva dum 1773– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

François Joseph LEFEBVRE [fʁɑ̃swa ʒɔzɛf ləfɛvʁ] (naskiĝis la  25-an de oktobro 1755(nun 1755-10-25) en Rouffach (Alzaco), mortis la 14-an de septembro 1820 en Parizo) estis franca generalo, Marŝalo de la Imperio.

Lia kariero komenciĝis iom antaŭ la Franca Revolucio dum kiu li batalis en la Armeo de Rejno kaj poste en tiu de Sambre-et-Meuse, kio havigis al li promocion al divizia generalo. Nomumita Marŝalo de la Imperio en 1804, li estis unu el la du honoraj marŝaloj - kun Kellermann - kiujn la imperiestro metis en armeajn postenojn, kaj la sola kiu komandis armean korpuson sur la batalkampoj de la Imperio. Li ankaŭ estas la unua el la marŝaloj de Napoleono kiu akiris dukan titolon pro milita venko, tiun de duko de Dancigo. Farita pajro de Francio fare de la reĝo dum la Unua Resurtronigo, li aliĝis al Napoleono dum la Cent-Tagoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]