François Lo Jacomo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
François Lo Jacomo
François Lo Jacomo (2019).jpg
Persona informo
Naskiĝo 26-an de novembro 1954 (1954-11-26) (64-jara)
Lingvoj Esperantofranca lingvo
Ŝtataneco Francio
Profesio
Profesio esperantistoesperantologo
v  d  r
Information icon.svg

François LO JACOMO (naskiĝis la 26-an de Novembro 1954 en Neuilly-sur-Seine, Francio) estas matematikisto, komputisto kaj lingvisto. Li esperantistiĝis en 1971, kaj rolis plurnivele en la movado. En 1989, li iĝis membro de la Akademio de Esperanto. Lia nuna mandato finiĝos je 2025.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Profesie, inter 1978 kaj 1986, li instruis matematikon en postabitura gimnazia klaso, en Arras. Poste li iĝis komputisto en privata firmao dum dudeko da jaroj, kaj refariĝis instruisto pri matematiko en 2013. De 1998, kiel estrarano de la franca matematika asocio Animath, li estas unu el la respondeculoj pri trejnado al Internacia Olimpiado pri Matematiko. Li konatiĝis kun kroata Esperantistino Saŝa Sirovec en 1978, kaj ili geedziĝis en 1991. Iliaj du gefiloj kapablas Esperanton, ĉar ekde 2004 ili partoprenis infan-kongresetojn. Tamen Esperanto neniam estis hejma lingvo. Ankaŭ lian nunan kunulinon, Nathalie Kesler (naskita en Koreujo kun korea nomo OH So Yun, mallonge Soj) li renkontis dank’ al Esperanto (en Greziljono en 2014). La gefiloj Anna Lo Jacomo (nask. 1993), finas en 2019 doktoriĝon pri inĝenierado, kaj Stéphane Lo Jacomo (nask. 1995) = Fytch, jam havas karieron kiel muzikisto.[1]

Esperanto[redakti | redakti fonton]

Li aŭdis pri Esperanto ĉar lia patro, kuracisto, estis delonga amiko de filo de la Esperantisto Jean Couteaux. En februaro 1971, li ricevis libron pri Esperanto verkita de Pierre Delaire. Ekde 1973, li regule partoprenis Universalajn Kongresojn, kunfondis Internacian Asocion de Esperantistaj Matematikistoj en 1974, kaj daŭre vizitadis Greziljonon.

Danke al Esperanto, lin allogis aliaj lingvoj: la ĉinan li eklernis en 1971. Impresis lin, en novembro 1974, la unua kurso pri lingvistiko de André Martinet. Li rapide decidis doktoriĝi ĉe li pri Esperanto: Libereco aŭ aŭtoritato en la evoluo de Esperanto (1981). Dum pluraj jaroj li estis sekretario de la lingvistika asocio SILF (Société Internationale de Linguistique Fonctionnelle) fondita de Martinet, partoprenis internaciajn kongresojn de lingvistoj en 1982 (Tokio) kaj 1987 (Orienta Berlino), eĉ iĝis unu el la du francaj delegitoj ĉe Internacia Konstanta Komitato de Lingvistoj. Tamen duan (ŝtatan) doktoriĝon ĉe Claude Hagège li neniam finis, kaj li neniam trovis postenon pri lingvistiko. En Greziljono, ekde 1972, li trapasis la tri unuajn ekzamenojn de Franca Esperanto-Instituto (FEI), kaj poste instruis dum pluraj jaroj en Ĉerizejo, sidejo de Espéranto France (tiam UFE). Li iĝis direktoro de la ekzamenoj de FEI. Li ludis gravan rolon en renovigo de tiuj ĉi ekzamenoj, kaj nun estas ekzamenanto de francaj, ILEI- kaj KER-ekzamenoj. En 2010, li fariĝis prezidanto (en 2019 estis vic-prezidanto) de la Kulturdomo de Esperanto, Kastelo Greziljono, kaj iomete reinstruis Esperanton post longa interrompo.

Ekde 1976, li rolis en TESPA (Teatro Esperanto de Parizo), kun ekzemple Georges Lagrange kaj Michel Audibert. Li estis prezidanto de Junulara Esperantista Franca Organizo (JEFO) (1978–1980), komitatano de UEA (1978–1986), aktivulo en UFE (varbkomisiono kaj rilatoj kun Unesko). En 1985, li partoprenis organizadon de tritaga simpozio ĉe Unesko pri Plurlingveco kaj komunikado, kaj István Szerdahelyi invitis lin reprezenti ILEI ĉe Unesko. Dekon da jaroj poste, li partoprenis defendadon de UEA kaj ILEI, kiam Unesko decidis forigi duonon el siaj partneraj asocioj. Li iĝis unu el la reprezentantoj de UEA ĉe Unesko, kaj kunorganizis tie konferencojn pri Esperanto en 2008 kaj 2017. Li prelegis en pluraj Esperantologiaj Konferencoj ekde la komenco. Li ankaŭ intervjuis famulojn (André Martinet, Umberto Eco, Claude Hagège) pri Esperanto.

Verkado[redakti | redakti fonton]

  • Matematiko Translimen, revuo de Internacia Asocio de Esperantistaj Matematikistoj, red. Lo Jacomo de la komenco (1976–1983).
  • Liberté ou autorité dans l’évolution de l’espéranto, Pisa (Edistudio), 1981. Japanlingva traduko aperis en 1992 ĉe Yoshiaki Mizuno.
  • Plurilinguisme et communication, (Red. Lo Jacomo), Paris (Selaf), 1986.
  • Dizdarević, Zlatko. Rakontoj pri Sarajeva Sieĝo. (Tr. Lo Jacomo el la franca tradukaĵo de Saŝa Sirovec), 1993.
  • Olympiades Internationales de Mathématiques 1988–1997, Marseille (Editions du Choix), 1998 (kunaŭtoro kun Jean-Pierre Boudine kaj Roger Cuculière).
  • Visualiser la quatrième dimension, Paris (Vuibert), 2002. Dua eldono aperis ok monatojn post la unua. Kelkajn jarojn poste, Etienne Ghys aperigis DVD-on pri la sama temo.
  • En la 1990-aj jaroj, redaktanto de la rubriko "Problèmes" en la revuo de franca asocio de matematik-instruistoj: Bulletin de l’APMEP aperinta en Parizo.
  • Tri intervjuoj: de André Martinet (intervjuo kune kun Detlev Blanke en 1987, aperis en 1991 en germana revuo Zeitschrift für Phonetik, Sprachwissenschaft und Kommunikationsforschung, n-ro 44, p. 675-687), Umberto Eco (intervjuo kune kun Istvan Ertl en 1993, aperis en 1996 kiel Esperanto-Dokumento de UEA), kaj Claude Hagège (intervjuo filmita de Axel Rousseau en 2004, aperis en 2006 kiel Esperanto-Dokumento de UEA, kaj plurajn jarojn poste kiel filmo sur kompakt-disko). Aperis pluraj nacilingvaj tradukoj de tiuj ĉi intervjuoj.
  • Et si toutes les droites étaient orientées?, en: La droite, HS n° 59, Bibliothèque Tangente. Paris (Editions Pole), 2017, p. 96 – 99. De dudeko da jaroj Lo Jacomo kunlaboras kun la franca matematika revuo Tangente, kaj verkis en ĝi plurajn kontribuojn.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Vidu ekz. http://en.everybodywiki.com/Fytch (cetere erara koncerne naskiĝdaton).