François Mauriac

El Vikipedio, la libera enciklopedio
François Mauriac

François Charles MAURIAC (naskiĝis la 11-an de oktobro, 1885, mortis la 1-an de septembro, 1970) estis franca verkisto. La nobel-premiito estas konsiderata unu el la plej famaj katolikaj verkistoj de la 20-a jarcento.

François Mauriac naskiĝis en Bordozo. Li spertis katolikan edukadon, studis literaturon en sia hejmurbo kaj transloĝiĝis al Parizo en la jaro 1906.

En 1909 li publikigis sian unuan poemaron: Les mains jointes. Lia unua romano L'enfant chargé de chaînes aperis en 1913. La Unua mondmilito interrompis lian verkistan karieron. Post la milito, en 1922, li publikigis la romanon Le baiser au lépreux, kiu gajnis grandan atenton.

En la jaro 1933 li elektiĝis membro de la Académie française. Dum la Dua mondmilito li daŭrigis la verkadon, sian verkon Le Cahier noir li publikigis uzante la pseŭdonimon Forez. Li tre sukcese laboris kiel ĵurnalisto, ekz. por la gazeto Le Figaro.

En 1952 François Mauriac gajnis la Premion Nobel de Literaturo. Li mortis en Parizo. Li apartenis al la movado Renouveau catholique.

Listo de verkoj

  • Les mains jointes (poemoj, 1909)
  • L'enfant chargé de chaînes (romano, 1913)
  • Le baiser au lépreux (romano, 1922)
  • Le désert de l'amour (romano, 1925)
  • Thérèse Desqueyroux (romano, 1927)
  • Les anges noirs (romano, 1935)
  • Asmodée (teatraĵo, 1938)
  • La Pharisienne (romano, 1941)
  • L'agneau (romano, 1954)
  • Mémoires intérieurs (memoroj, 1958)
  • De Gaulle (biografio, 1964)
  • Nouveaux mémoires intérieurs (memoroj, 1965)
  • Un adolescent d'autrefois (romano, 1969)

En Esperanto aperis

  • Tereza Desqueyroux / Trad. G. Labasthe. Paris, 1998

Eksteraj ligiloj

greke http://www.biblioweb.org/-MAURIAC-Francois-.html greke http://nobelprize.org/literature/laureates/1952/index.html greke http://www.academie-francaise.fr/immortels/base/academiciens/fiche.asp?param=562 greke http://www.prix-litteraires.net/detail_prix_litteraire.php?prix_num=471