François d'Aguilon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Franciscus Aguilonius
(1567-1617)
Ilustraĵo de Rubens por la verko "Opticorum libri sex philosophis juxta ac mathematicis utiles", fare de François d'Aiguillon, eldonita en la jaro 1613.
Ilustraĵo de Rubens por la verko "Opticorum libri sex philosophis juxta ac mathematicis utiles", fare de François d'Aiguillon, eldonita en la jaro 1613.
Persona informo
Naskiĝo 4-a de januaro 1567
en Bruselo,  Belgio
Morto 20-a de marto 1617
en Tournai,  Belgio
Religio katolikismo vd
Lingvoj latina vd
Alma mater Universitato de Douai, Universitato de Parizo, Universitato de Salamanko, Universitato de Antverpeno
Profesio
Okupo matematikisto • katolika sacerdoto • arkitektofizikisto vd
Laborkampo arkitekturo vd
Aktiva en Antverpeno vd
Verkado
Verkoj Opticorum Libri Sex vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

François de Aguilon (1567-1617) estis belga sciencisto, kuracisto, arkitekto, matematikisto kaj fizikisto. Lia patro estis sekretario de la reĝo Filipo la 2-a kaj lia patrino, Anna Pels, apartenis al familio, kiu, en 1528, gastis Ignaco Lojola.

Opticorum libri sex, 1613

En 1613, li publikigis la unuan volumon de sia verko "Opticorum libri sex philosophis iuxtà ac mathematicis utiles", kies ilustraĵoj estis faritaj de Rubens kaj ĝi estis inspiraĵo por la verkoj de Gérard Desargues (1591-1661) kaj Christiaan Huygens (1596-1629). Li elmontradis sin granderudicia, tamen eble al li ne atingis la antaŭaj verkoj de Johano Keplero kaj tiu de Francisco Maŭroliko pri optiko, nek li mencias la verkon "Opticae libri quator" fare de la matematikisto Friedrich Risner (1533-1580).[1]

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li studis homsciencojn kaj unu jaron da filozofio en la kolegioj de Parizo kaj Douai antaŭ ol eniri en la Societo de Jesuo. Pli malfrue li kompletigis la kurson pri filozofio (1587-1589) kaj ekinstruis homsciencojn (1589-1592) en la Universitato de Douai.

Inter 1592-1596 li studis teologion en Salamanko, kaj poste li ekinstruis matematikon en Douai, tiam kiam li translokiĝis al Antverpeno, tie kie li fariĝis konfesisto, vicrektoro (1611), rektoro (1614-1616) kaj vicprovincialo (1615-1616). En 1617, en Antverpeno, dum militpaŭzo de la 12-jara milito inter Hispanio kaj Nederlando, li malfermis matematikan kurson, kies lernejo generis geometriistojn tiajn kiaj André Tacquet (1612-1660), Théodore Moret (1602-1667), Jean-Charles della Faille (1597-1652) kaj Balthasar la 1-a Moretus (1574-1641).

En Antverpeno, li same private instruis matematikon kaj moralon, kie disvastiĝis lia pacienco kaj zorgemo elmontrita al la malsanularo de la komunumo, ĉefe dum pestookazo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Selektita verkaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Diccionario histórico de la Compañía de Jesús: AA-Costa Rica, Charles E. O'Neill, Joaquín María Domínguez