Françoise Barré-Sinoussi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Françoise Barré-Sinoussi

Françoise Barré-Sinoussi (* 30-a de julio 1947 en Parizo) estas franca virusologiistino. Kun Luc Montagnier ŝi malkovris la aidoso-viruson HIV en 1983. En 2008 ŝi ricevis la Nobel-premion.

Biografio

Françoise Barré-Sinoussi doktoriĝis 1974 en Parizo. Ĉe Institut Pasteur ŝi komencis esplori retrovirusojn. Ŝia laborgrupo kun Luc Montagnier sukcesis en 1983 identigi la viruson de aidoso hodiaŭ konata kiel HIV, kiun ili komence nomis „limfadenotropa viruso“ aŭ „limfadenopati-asociita viruso“ (LAV)[1].

La samtempa publikigo pri tiu viruso fare de la konkurenca usona grupo Robert Charles Gallo rezultigis longdaŭran juran kverelon pri la prioritato de la malkovro. Barré-Sinoussi de 1996 estras la laborgrupon pri retrovirusoj ĉe Pasteur-instituto kaj multe engaĝiĝis en la batalo kontraŭ aidoso.

Premioj kaj honorigoj

Fontoj

  1. F. Barre-Sinoussi, J.C. Chermann, F. Rey, M.T. Nugeyre, S. Chamaret, J. Gruest, C. Dauguet, C. Axler-Blin, F. Vezinet-Brun, C. Rouzioŭ, W. Rozenbaum, und L. Montagnier : Isolation of a T-lymphotropic retrovirus from a patient at risk for acquired immune deficiency syndrome (AIDS) . Science, Vol. 220, Nr. 4599, 20. Mai 1983, S. 868–871.
  2. Komuniko de la Nobel-komitato (angle)

Eksteraj ligiloj