Françoise Noireau

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Françoise Noireau
Persona informo
Lingvoj francaEsperanto
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Françoise NOIREAU (Fransoazo Oazo) (1963, Parizo - ) estas franca esperantistino, psikopedagogo kaj violonisto de dancmuzikoj de popolaj tradicioj (etnomuziko, folkloro). Ŝi loĝas nun en centra Bretonujo. Sed ŝi naskiĝis kaj studis en Parizo, esperantigis siajn edzon kaj tri gefilojn en la sudaj Alpoj, en Briancono (Briançon, plej alta urbo en Eŭropo) kaj gastigis multajn geesperantistojn. Esperanto estas ŝia kutima lingvo kaj jam venas la tria esperantista generacio tra la bebo de Letisja, kies denaska lingvo estas Esperanto, antaŭ ol venis la franca, tra la lernejo. Ankaŭ li estas denaskulo.

Ŝi regule volontulis en tre multaj kampoj jam de 40 jaroj. Ŝi partoprenas en tre diversaj agadoj en Esperantujo, regule instruante Esperanton jam de 1991, ankaŭ en kelkaj landoj, ludante violonon,[1] prelegante, ekzemple pri siaj vojaĝoj kaj restadoj ekzemple en Rusio, pri la Lingvoj-Festivalo, kiun ŝi organizis en 2020, pri aŭtismo, ktp.[2] Ŝi estas emerita speciala instruistino por gelernantoj kun kondutaj problemoj, kaj emerita psiĥoterapiistino por infanoj. Ŝi mem ricevis diagnozon de aŭtismo antaŭ unu jaro kaj tio donis al ŝi tute aliajn komprenon kaj sperton pri la afero.

Ŝi estas dumviva membro de UEA de 1995 kaj relanĉis Espermenso-n, la asocion de MENSA-membroj en UEA en 2020.

De 2021, ŝi instruas Esperanton perrete, kadre de la universitato Espoir (UEC) en Kongolando.

Notoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

[1]