Franĉipana kremo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
kruda plenigaĵo de franĝipana kremo

Franĝipana kremo (france crème frangipane) estas norma kremo en farado de dolĉaj bakaĵoj. Ĝi uzatas kiel plenigaĵo en bakaĵoj surbaze de migdaloj.

Preparante, oni faras bakaĵan kremon (vanilan kremon). Aldone makronoj estas erigitaj kaj miksitaj kun malvarma butero. Tiun paston oni miksas kun la malvarmigita kremo.[1]

Variaĵo konsistas el kremo el faruno, sukero kaj ovoj, miksita kun la migdalaĵo marcipano. Plejparte temas pri kuirita kremo, sed ankaŭ ekzistas receptoj en kiu la kruda pasto jam kiel plenigaĵo ĉirkaŭvolviĝas per bakaĵa pasto kaj la tuto kune bakiĝas en forno.[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Herings Lexikon der Küche (germane: leksikono Hering de kuirarto), eldonejo Fachbuchverlag Pfannenberg, Haan-Gruiten, p. 587/608, 20-a eldono 1990, ISBN 3-8057-0322-8
  2. Brockhaus Kochkunst (germane: enciklopedio Brockhaus pri kuirarto), p. 178, 2008, eldonejo Brockhaus, ISBN 978-3-7653-3281-4.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Krom la kremo, ankaŭ la flora arbo plumerio kromnomatas laŭ la historia itala nobela gento Frangipani. Vidu: