Fran Kolar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

KOLAR, Fran (karesnome: Krom). Kroato. Unu el la pioniroj de Esperanto en Kroatio. Naskiĝis la 7-an de marto 1877 en Đurđevac. Finis juran fakultaton en Zagrebo en la jaro 1906. En 1906 li venis al Bjelovar kiel konsilanto de la Financa Direktoraro. Konatiĝis kun Esperanto en Zagrebo en la jaro 1905 kaj pliperfektiĝis en Bjelovar en 1906. Samjare komencis en Bjelovar viglan propagandon kaj baldaŭ fondis tre aktivan Esperanto-societon. El tiu tempo datiĝas lia traduko de la fama verko de August Šenoa "La trezoro de l' oraĵisto" (Zagrebo, 1911), la unua romano el la kroata literaturo tradukita Esperanten. Verkis artikolojn por loka gazetaro, ĉefe por bjelovara gazeto "Nezavisnost", kie li gvidis konstantan Esperanto-rubrikon. Post la unua mondmilito, en 1919, li estis translokigita kiel inspektoro de Financministerio al Beograd kaj loĝiĝis en Zemun (nuntempe Serbio). De post 1923 li private praktikis kiel financa advokato. Li estis unu el la plej regulaj membroj de Esperanto-klubo en Zemun kaj poste ĝia vicprezidanto. Forpasis en Zemun la 12-an de aŭgusto 1927. Pri li ekzistas longa artikolo de Branko Rajšić en "Konkordo" (n-ro 7-8, julio-aŭgusto 1927), kie interalie estas skribite: "La 12-an de aŭgusto estos per nigraj literoj enpresita en la kroniklibron de la zemunaj esperantistoj. Tiun tagon vespere je la 7-a horo, forlasis nin por ĉiam nia malnova, ĉiam aktiva samideano Fran Kolar. Longa kaj peza malsano antaŭiris la tragedian finon... Lia lasta partopreno en nia rondo estis en januaro ĉe la jara ĉefkunveno, kiam pro foresto de la prezidanto, li kiel vicprezidanto, ĝin gvidis. Multaj, kiuj lin de longe ne vidis, estis malagrable surprizitaj pro lia malbonaspekto, la enradikiĝo de la kruela malsano lasis jam videblajn postsignojn. Sed li streĉis, kiom eble, siajn fortojn, por almenaŭ transdoni la gvidadon de la grupo al la nove elektota estraro. En la novan estraron venis junaj homoj, freŝa forto. Kolar estis kontenta, lie stis agrable ekscitita kaj reveninte hejmen li rakontis la bonŝancan elekton kaj tiel rakontante, subite li svenis. Tio estis la unua atako. Post tio li ne plu plene resaniĝis. Forlasinte por kelkaj tagoj la liton, li baldaŭ devis ree enlitiĝi. Lastatempe li kuŝis senkonscie kelkajn tagojn, oni transportis lin al sanatorio en Beograd, sed jam delonge estis perdita ĉiu espero. Unu momenton antaŭ la morto, li estis transportita en la malsanulejon de Zemun. Ni ofte interesiĝis pri li ĉe lia hejmo, sed ni ne plu povis kapti konvenan tempon por ankoraŭ unufoje viziti lin. Ĉar li estis aŭ sen konscio, aŭ oni devis atenti, ĉar li estis malforta por elteni iun ajn eksciton. Li mem ankoraŭ ĉiam esperis la resaniĝon, eble ankaŭ en la lastaj semajnoj kiam li eĉ paroli ne plu povis. La 12-an de aŭgusto, je la 7-a kaj duono vespere, post la tritaga agonio, la nobla animo forlasis lian elturmentitan korpon. Mi vizitis lin la lastan fojon en la monato majo. Tiam li sentis sin iom pli bone kaj ni babilis pri ĉio. Li forte esperis baldaŭan resaniĝon, donis al mi kelkajn konsilojn pri la propagando de Esperanto, faris kun mi planojn pri la estonteco de nia klubo, kaj ofte esprimis bedaŭron ke ni ne povis akcepti la ĉijaran kongreson. Kompatinda Kolar, li ne sciis, ke ĝuste lia senesperiga stato estis la ĉefa kaŭzo por malakcepti la kongresan aranĝon... Post si lasas Kolar edzinon kaj solfilinon. Kvankam la esperantistoj plej multe nun libertempas, la ĉi tie troviĝantaj samideanoj, kun partopreno de s-ro Jefremoviĉ el Belgrad, tutnombre partoprenis la funebran ceremonion, elportinte lin sur siaj ŝultroj al la lasta ripozejo. La funebran veturilon ornamis, inter aliaj, bela naturflora girlando kun la surskribo troviĝanta sur la verda rubando: Al fervora batalanto por Esperanto - Svome istomisljeniku zemunski esperantisti. La lastan saluton al la malnov pioniro, transdonis nia plej juna membro studento Despiĉ finante sian parolon per la vortoj: "Trankvilon al via korpo! Pacon al via animo! Gloron al via memoro!". La societo en Bjelovar, kiun li fondis, estis la unua grava societo post Unuiĝo de Kroataj Esperantistoj (Zagreb, 1908), kaj ĝi travivis plurajn jardekojn, malaperinte nur en 1990-aj jaroj.