Franca Akademio
La Franca Akademio (france Académie française) estas la plej supera lingva instanco en Francio. Ĝi estis fondita en 1635 dum la reĝado de Ludoviko la 13-a de Kardinalo de Richelieu kaj estas unu el la plej malnovaj institucioj de Francio. Ĝi konsistas el 40 membroj elektitaj de siaj samuloj.
Taskoj
La Franca Akademio havas du taskojn : priatenti la francan lingvon, kaj mecenati.
Priatenti la francan lingvon
Tiun taskon ĝi ricevis ekde sia fondiĝo en siaj statutoj. Por ĝin plenumi la Akademio laboradis por fiksi la lingvon por igi ĝin komuna posedaĵo de ĉiuj francoj kaj de ĉiuj francparolantoj.
Nun ĝi agadas por konservi ĝiajn ecojn kaj postsekvi ĝiajn necesajn evoluojn. Ĝi difinas la "bonan uzon". Ĝi tion plenumas verkadante la Dictionnaire de l'Académie française (Vortaro de la Franca Akademio) kiu fiksas la uzon de la lingvo, sed ankaŭ per siaj rekomendoj kaj partopreno en diversaj terminologiaj komisionoj.
Mecenato
La dua tasko ne de komence antaŭvidita ekebliĝis dank'al ricevitaj donacoj kaj heredaĵoj. La Akademio ĉiujare disdonas ĉirkaŭ sesdek literaturajn premiojn.
Aparte menciinda estas la Grand prix de la Francophonie (Granda premio de la francparolantaro) donita ĉiujare ekde 1986, kio atestas la konstantan interesiĝon de la Akademio por la disvastiĝo de la franca lingvo en la mondo.
Nunaj membroj
Eksteraj ligiloj
- Oficiala interretejo de la Franca Akademio france
- Franca lingvo
- Vortaro de la Franca Akademio
- Les Immortels (la senmortuloj)
- Listo de la membroj france
- "The French Academy.", Le Bars, Jean. (1907). The Catholic Encyclopedia, Volume I. New York: Robert Appleton Company
- Historio de la Vortaro de la Franca Akademio
- Frankreichs Sprachritter (La lingvoleĝistoj de Francio) germane
Vidu ankaŭ
Notoj kaj referencoj
Notoj
- ↑ Seĝo vaka de la morto de François Jacob la 21-an de aprilo 2013
Referencoj
- ↑ Hélène Carrère d'Encausse estis elektita dumviva sekretariino de la Akademio la 21-an de oktobro 1999.