Dictionnaire Pratique d'Esperanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
DICTIONNAIRE PRATIQUE D'ESPERANTO
français-esperanto
esperanto-français
DICTIONNAIRE PRATIQUE D'ESPERANTO français-esperanto esperanto-français
Aŭtoro Edmond Dazun
Eldonjaro 1959
Urbo Parizo
Eldoninto SAT-Amikaro
Paĝoj 517
Information icon.svg
vdr
DICTIONNAIRE PRATIQUE
Français-Espéranto
Espéranto-Français
DICTIONNAIRE PRATIQUE Français-Espéranto Espéranto-Français
Aŭtoro André Andrieu
Eldonjaro 2014
Urbo Parizo
Eldoninto SAT-Amikaro
Paĝoj 525
ISBN 978-2-9525753-6-2
Information icon.svg
vdr

DICTIONNAIRE PRATIQUE D'ESPERANTO français-esperanto, esperanto-français (Praktika vortaro franca-Esperanto kaj Esperanto-franca) estas mezgranda vortaro publikigita de SAT-Amikaro, la franca branĉo de Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT). Ĝis nun aperis jenaj eldonoj:

  • 1-a eld. 1959: Paris: SAT-Amikaro, 1959, XII, [2] 517 p. en la poŝformato 16x10 cm, ĉ. 13.000 kapvortoj
  • 2-a eld. 1974: same, senŝanĝa ofseta represo


DICTIONNAIRE PRATIQUE D'ESPERANTO
DICTIONNAIRE PRATIQUE Français-Espéranto, Espéranto-Français

La 1-a kaj 2-a eldonoj[redakti | redakti fonton]

Laŭ la enkonduko de la "Praktika Vortaro" ĝin iniciis Edmond Dazun en 1953, kiu kunordigis la laborojn ĝis la apero de la 1-a eldono en 1959. Félicien Baronnet redaktis la parton francan-Esperanto, Roland Levreaud la parton Esperanto-francan. Ĉi-lasta enhavas ĉiujn radikojn de la Plena Vortaro (PV, 2-a eld. de 1934, postaj eldonoj nur senŝanĝaj represoj) kaj ties Suplemento de Waringhien de 1953. Nove kompare kun PV estis, ke estis enigitaj propraj nomoj en Esperanta traduko, pri kiu precipe zorgis Raymond Laval. Ili baziĝas sur la Esperanto-japana vortaro de Okamoto Joŝicugu de 1935 kaj sistemaj listoj de personaj kaj geografiaj nomoj, publikigitaj dum kelkaj jaroj en la bulteno de SAT-Amikaro.

Lucien Bannier, Pierre Lévy kaj André Caubel konsilis kaj reviziis la "Praktikan Vortaron", Caubel krome kunordigis la korektadon.

Laŭ ĝia epiteto "praktika", la vortaro celas precipe lernantojn kaj komencantojn. Grandparte la parto Esperanto-franca estas nura vortlisto laŭ la tipo "akiri, acquérir", "aklami, acclamer" ktp.

Post forvendado de la unua eldono, aperis en 1974 dua neŝanĝita eldono. Ankaŭ ĝi kontentigis la bazajn bezonojn de precipe lernantoj je praktika, facile portebla poŝ-vortaro. La represo tamen registris nek vortojn el la "Grand Dictionnaire" (Granda Vortaro Esperanto-Franca) de Waringhien de 1957, nek el tiu de André Albault kaj Roger Léger (franca-Esperanto 1961), nek el Plena Ilustrita Vortaro (PIV) de 1970. Ĝi tial jam ne plu spegulis la aktualan lingvo-uzon. Du jarojn post la represo de la "praktika", SAT-Amikaro ankaŭ represis la "grandan" de Waringhien, ĉi-lastan tamen kun suplemento. SAT-Amikaro tiel ekhavis duŝtupan vortaran programon.

La 3-a eldono[redakti | redakti fonton]

La 3-an eldonon de 2000 redaktis André Andrieu, iama kunlaborinto de Edmond Dazun pri la botanika terminaro "Sin nutri en la naturo" de 1995. Andrieu pliampleksigis kaj aktualigis la jam ne plu modernan vortaron. Ĝi ricevis formaton similan kiel tiu de la "Grand Dictionnaire". Recenzo "Modela vortaro" de Jean Doublet aperis en La Gazeto 97 p. 27.

Antaŭparolo de la eldono 2014[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 Ĉi eldono estas ĝisdatigo de la eldono de la jaro 2000. Dum tiu dekkvino da jaroj multaj novaj konceptoj aperis, kaj la lingvoj akompanis ilin. Tiuokaze mi tute reviziis la verkon, kaj mi trovis tre maloftajn erarojn, sed relative grandan nombron da tradukoj plibonigindaj, danke al la sperto, kiun mi akiris dum la ĵusaj dek kvin jaroj, diligente praktikante esperanton. (...) 
— Andreo Andrio, Dictionnaire Pratique d'Esperanto

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]