Franca Flandrio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Franca Flandrujo)
Franca Flandrio
Plena origina nomo:
Flandre française resp.
Frans-Vlaanderen
 
8431790 Nord 
Natura regiono de Francio
Geografio
Teritorio de franca Flandrio.
Teritorio de franca Flandrio.
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
Provinco de reĝlando Francio
Estiĝo:
Traktato de Verdun
Antaŭaj ŝtatoj:
nenio
Postsekvaj ŝtatoj:
Nord Nord
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj Rilatoj
vdr

Franca Flandrio estas la parto de la malnova graflando Flandrio, kiu nun estas parto de Francio, kaj kiu tradicie konsistas el norda duono de departemento Nord ; necesas aldoni ankaŭ kvar komunumojn de Pas-de-Calais (vidi geografia etendiĝo sube).

Tradicie franca Flandrio konsistas el du apartaj partoj: mara Flandrio norde (pli-malpli la nuna arondismento Dunkerque), historie flandralingva, kaj romanika Flandrio sude, kiu estis la parto de la malnova graflando Flandrio kie oni ĉiam parolis romanike poste pikarde aŭ france. Romanika Flandrio estas la plej loĝata parto de franca Flandrio, kun ties plej granda urbo Lille, kromnomata «ĉefurbo de Flandrio». La aliaj ĉefaj urboj de Flandrio estas Roubaix (flandre Robaais, origina, pli malnova nomo Roodebeke), Tourcoing (Toerkonje) kaj Douai (Dowaai). Dunkerque (Duinkerke) estas la ĉefa urbo de mara Flandrio.

Ekde sia estiĝo en la 17-a jarcento, franca Flandrio fariĝis unu el la plej riĉaj kaj plej dense loĝataj provincoj de Francio, kiu ludis plej gravan rolon en la industria revolucio en Francio.

Teritorio kaj estiĝo de franca Flandrio[redakti | redakti fonton]

Teritorio[redakti | redakti fonton]

Franca Flandrio tradicie konsistas el la norda duono de departemento Nord, tio estas el arondismentoj de Dunkerque kaj de Lille (kromnomata « ĉefurbo de Flandrio »), kaj el parto de arondismento Douai, urbo kie sidis la parlamento de franca Flandrio sub la Malnova Reĝimo. La suda parto de Douai-lando kaj de rivero "Scarpe" estas la naturaj limoj sude de graflando Flandrio, kaj do de nuna franca Flandrio, eĉ se multaj loĝantoj de urboj kiaj Saint-Amand-les-Eaux nun preferas esti en franca Henegovio.

Estiĝo kaj evoluo[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Franca Flandrio en ties geografia kunteksto

Historio[redakti | redakti fonton]

Mapo de la malnovaj provincoj de Francio en 1789.
Ŝildo de la belga kaj franca Flandrioj, ankaŭ kutime uzata kiel ŝildo de departemento Nord kaj regiono Nord-Pas-de-Calais, kaj oficiale de la franca ĝendarmaro kiel emblemo de regiono Nord-Pas-de-Calais.
Romanika Flandrio (kaj Tournai-lando), Westhoek kaj flandra Artezo.

Ĝi estis parto de graflando Flandrio kaj, oficiale, de reĝlando Okcidentfranka imperio poste de reĝlando Francio de 843 (Traktato de Verdun) ĝis 1529 (Traktato de Cambrai). Ĝi fariĝis burgonja (Dua kapetida dinastio de Burgonjo) poste habsburga sine, sed tre teorie, de reĝlando Francio,de kiu ĝis estas vasalo antaŭ ol fariĝi simpla hispana posedaĵo post 1529 en la Sankta Romia Imperio.

Post la franca revolucio de 1789, en 1790 okaze de la landa divido en departementojn, la provinco Flandrio estis kunigita al la franca Henegovio kaj al Cambrésis por konsistigi la departementon Nord.

Flandria kulturo en Francio[redakti | redakti fonton]

La flandra lingvo en Francio. Maldekstre, la situacio en 1874; dekstre, tiu de 1972.
  •  franca
  •  dulingva, kun francalingva plimulto
  •  dulingva, kun flandralingva plimulto
  •  nederlanda (okcidentflandra lingvo)
  • Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

    Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]