Franca Katolika Ligo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Armita procesio de la Katolika Ligo en Parizo 1590, Muzeo Carnavalet.

La Katolika Ligo de Francio, foje referita de nuntempaj katolikoj kiel la Sankta Ligo estis grava ludanto en la francaj religiaj militoj. Ĝi estis formita de la Duko Henriko de Gizo en 1576. En tempo kie religia fundamentismo estis nekutima, la ligo estis ekstremisma grupo kon la celo ekstermi francajn protestantojn, ankaŭ konataj kiel kalvinistoj aŭ hugenotoj, dum la Reformacio. Siksto la 5-a, la jezuitoj kaj Filipo la 2-a estis ĉiuj subtenantoj de tiu Katolika partio.

Ĉar Protestantismo balais partojn de Eŭropo, gvidantoj de katolikaj nacioj, aparte de Filipo la 2-a, kaj la papo, sentis sin minacitaj. En fortostreĉo rebati la kreskantan potencon de luteranoj, kalvinistoj, kaj membroj de la Reformita Eklezio de Francio, ili formis ligon por ĉesigi la disvastiĝon de tiuj protestantaj frakcioj. La fortostreĉo (centrita en Francio) estis gvidita de Henriko, la duko de Gizo kiu utiligis ĝin ne nur por ĝia fiksita celo kiel defendanton de Katolikismo, sed ankaŭ kiel politika ilo en provo preni la francan tronon.

La Katolika Ligo de Francio planis haltigi la hugenotojn kaj protekti la rajtojn de francaj katolikoj. La celo de la Katolika ligo estis instigita per religia retoriko kie ĉiuj religiaj vidpunktoj ekster la Romkatolika Eklezio aŭ katolika tradicio estis herezo, blasfemo, kaj neelteneblaj. Anoj de la Katolika Ligo vidis tie batalon kontraŭ Kalvinismo (la primara branĉo de Protestantismo en Francio) kiel formo de Sankta Milito. Kampanjo kontraŭ Kalvinismo kaj iliaj apologiistoj pravigis la klopodojn de Sankta Milito. Katolikaj pamfletistoj ankaŭ kulpigis ajnan naturkatastrofon kiu okazis en Francio en la tempo kiel la maniero de Dio puni Francion pro tolerado de la ekzisto de la kalvinistoj.