Franca Komunista Partio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Franca komunisma partio
Parti communiste français
(partio)
Emblemo de Franca komunisma partio
Lando Flago-de-Francio.svg Francio
Nacia sekretario Pierre Laurent
Estro
Prezidentoj de parlamenta frakcio Éliane Assassi (senato)
André Chassaigne (nacia asembleo)
Gabriele Zimmer (PEM, Eŭropa parlamento)
Fondiĝo 1905 (SFIO)
1920 (SFIC)
1921 (PC)
1943 (PCF)
Fondintoj Ludovic-Oscar Frossard
Fernand Loriot
Boris Souvarine
Ĉefa sidejo 2, place du Colonel-Fabien,
75019 Parizo
Francio
Koloro(j) Ruĝa, flava
Ideologio Komunismo, socialismo, kontraŭliberalismo
Pozicio Maldekstro
Deputitoj

7/577

Senatanoj

18/348

Eŭropaj parlamentanoj

1/74

Membroj 138000 (2012)
Eŭropa partio Partio de la Eŭropa maldekstro
Internacia alianco Internacia konferenco de komunismaj kaj laborismaj partioj (en)
Ĵurnalo L'Humanité
Junulara organizaĵo Movo junaj komunistoj de Francio (fr)
Studenta organizaĵo Unio de la komunismaj studentoj (fr)
Retejo http://www.pcf.fr
v  d  r
Information icon.svg

Franca Komunista Partio (france Parti Communiste Français aŭ PCF) estas Franca komunisma partio. Ĉefa organizo en la Maldekstra fronto, ĝi depostulas en 2012 138000 membroj, kaj inter ili almenaŭ 70000 pagis tiujare iliajn kotizojn[1].

La oficiala gazeto estis dumlonge la taggazeto L'Humanité (La homaro), kiu nun estas sendependa, eĉ se ili restas ege proksimaj. Aliaj revuoj tamen ankoraŭ estas oficiale ligitaj al la partio, kiel La Revue du Projet (La revuo de la projekto), Progressistes (Progresemaj) aŭ Économie et politique (Ekonomio kaj politiko). Ekzistas ankaŭ esploraj centroj ligitaj al la partio (kiel "Espaces Marx", "Spacoj Marx" kaj la "Fondation Gabriel-Péri", "Fondaĵo Gabriel-Péri") kiu publikigas La Pensée (La penso), Les Cahiers d'histoire (La kajeroj de historio) aŭ Transform! (angle Transformu!).

La partio estas fondita en decembro 1920 en la kongreso de Tours de la Franca Sekcio de la Laborista Internacio (SFIO, Section française de l'internationale ouvrière). Tiu kongreso decidis ĉu la SFIO eniru en la Trian internacion, fondita en 1919 de Lenino, aŭ ne. Plimulto voĉdonis jese kaj kreis la Francan Sekcion de la Komunista Internacio (SFIC, Section française de l'internationale communiste), kiu frue alinomiĝis, en 1921, kaj adoptis la nunan nomon. Malplimulto voĉdonis nee kaj restis inter alie kun Léon Blum en la SFIO, kiu en 1969 fariĝis la Socialista Partio, kiu nun regas la landon.

Plej grava Franca partio post la Dua mondmilito, la tiama Stalinisma partio estis ankaŭ la plej forta reprezentanto de maldekstro. Poste, iom post iom, la graveco de la partio malpligrandiĝis, ĝis kiam, en la elektoj de 1978 kaj 1981 (la elekto de la socialista François Mitterrand kiel prezidento) ĝia maldekstra rivalo, la Socialista Partio, superpaŝis ĝin. En la lastaj jaroj, ĝi partoprenas diversajn aliancojn, kiel la Maldekstra fronto kun aliaj kontraŭliberalaj partioj kiel la Partio de Maldekstro de Jean-Luc Mélenchon, kiu kandidatiĝis en la prezidenta baloto de 2012 nome de la fronto, kaj ricevis 11,10% el la voĉoj.

Ĝia nuna estro estas Pierre Laurent, ankaŭ prezidento de la Partio de la Eŭropa maldekstro ekde 2010 (ambaŭ).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. france "Les primaires à gauche au banc d'essai", 17/06/2011 (legita la 25/02/2016).