Franca Konfederacio de Kristanaj Laboristoj (CFTC)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

La Franca Konfederacio de Kristanaj Laboristoj (france "Confédération française des travailleurs chrétiens" aŭ CFTC) estas franca laborista sindikato , kiu referencas okaze de sia fondiĝo en 1919 al la katolika sociala doktrino. De 1947, ĝi inspiriĝas de la kristana sociala moralo.

Ĝi estis agnoskita kiel « reprezenta » per interministeria dekreto de 1966, same kiel la CFDT, la CFE-CGC, la CGT kaj la CGT-FO.

Historio[redakti | redakti fonton]

La kristana sindikatismo naskiĝis sub formo de « Asocio de junaj laboristoj », fondita de Maurice Maignen en 1855, kiu fariĝis en 1865 la « Rondo de junaj laboristoj », pli konata per la nomo "Cercle Montparnasse", situanta en 126, boulevard du Montparnasse[1]. En 1871, post la dramo de la Pariza Komunumo, la grafo Albert de Mun apogis sin sur tiu rondo por krei nacian asocion, la Asocio de katolikaj laboristaj rondoj, ankaŭ nomitaj « cercles ouvriers » (esperantlingve : "laboristaj rondoj"), kiu enhavis 375 rondojn en Francio en 1878.

La 1-an de majo 2008, CFTC arigis preskaŭ 6 000 personojn okaze de ĝia unuiga parado en Parizo pri la aĉetpovo..

CFTC eldonas magazinon : La Vie à défendre. Ĝi lanĉis, la 20-an de januaro 2011, la unuan interretan sindikatan televidon[2].

Valoroj kaj identeco[redakti | redakti fonton]

CFTC favoras traktadon, diskuadon ĝis mediacio antaŭ iu ajn postula agado. Por tiu organizaĵo, striko estas nur la plej lasta solvo kiam ĉiuj aliaj rimedoj ne sukcesis.

CFTC estas sendependa de iu ajn partio aŭ organizaĵo.

Organizado[redakti | redakti fonton]

CFTC dividiĝas en 27 regionaj unuiĝoj kaj 106 departementaj unuiĝoj.
Ĝi enhavas 857 sindikatojn arigitajn en 14 profesiaj federacioj (komerco-servoj-vendistoj, privata instruado, metalurgio, teritoriaj kolektivumoj, transportoj, telekomunikado, bankoj…).
Ĝi asertas havi 140 000 aliĝintojn[3], kaj do estas la sepa franca federacio de sindikatoj:

Ordo Sindikato Membroj proklamitaj Jaro de la nombrado Fonto
1 Confédération Générale du Travail 649 899 2016 [2]
2 Confédération Française Démocratique du Travail 623 802 2017 [3]
3 Force Ouvrière 500 000 2011 [4]
4 Union Nationale des Syndicats Autonomes 200 000 2015 [5]
5 Confédération Française de l'Encadrement - Confédération Générale des Cadres 170 000 2016 [6]
6 Fédération Syndicale Unitaire 160 000 [7]
7 Confédération Française des Travailleurs Chrétiens 140 000 [8]
8 Union Syndicale Solidaires 110 000 2014 [9]

CFTC estas membro de la Internacia Sindikata Konfederacio (CSI). Antaŭe ĝi estis membro de la Monda Konfederacio pri Laboro (CMT).

Konfederaciaj kongresoj[redakti | redakti fonton]

  • 1887 : Kreo de la sindikato de komercaj kaj industriaj laboristoj
  • 1919 : Fondiĝo de CFTC
  • 1920 : 1-a kongreso de CFTC

...

  • 1999 : Kongreso de Dijon (47-a)
  • 2002 : Kongreso de Toulouse (48-a)
  • 2005 : Kongreso de Bordeaux (49-a)
  • 2008 : Kongreso de Strasbourg (50-a})
  • 2011 : Kongreso de Poitiers (51-a})

Prezidantoj[redakti | redakti fonton]

Ĉefsekretarioj[redakti | redakti fonton]

  • Gaston Tessier : 1919-1940 poste 1944-1948
  • Maurice Bouladoŭ : 1948-1953
  • Georges Levard : 1953-1961
  • Eugène Descamps : 1961-1964
  • Jacques Tessier : 1964-1970
  • Jean Bornard : 1970-1981
  • Guy Drilleaud : 1981-1990
  • Alain Deleu : 1990-1993
  • Jacques Voisin : 1993-2002
  • Jacky Dintinger : 2002-2008
  • Philippe Louis : 2008-2011
  • Pascale Coton : de novembro 2011

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Maurice Maignen et la contre-révolution, pensée et action d'un catholique social 1871-1890, Memuaro prezentita sub konduko de Michèle Cointet, UFR Arts et sciences humaines, Département d’Histoire Université de Tours 2004 [1]
  2. Interretejo de CFTC.tv
  3. hhttps://www.cftc.fr/adherer-2.

Ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]