Franca lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Franca lingvo
Français
Regionoj, kie la franca estas:  la ĉefa lingvo  oficiala lingvo  fremda lingvo  malplimulta lingvo
Regionoj, kie la franca estas:
  •  la ĉefa lingvo
  •  oficiala lingvo
  •  fremda lingvo
  •  malplimulta lingvo
Parolata en Francio kaj ĉ. 50 aliaj landoj
Parolantoj 75 917 870
Denaskaj parolantoj ĉ. 110–128 milionoj
Fremdlingvo / dua lingvo por ĉ. 265–500 milionoj
Skribo latina alfabeto
Logobildo de Franclingvio
Lingvistika klasifiko

Hindeŭropa lingvaro
Italika lingvaro
Latinida lingvaro
Okcidenta latinida lingvaro
Franc-latinida lingvaro
Franca lingvo
Oficiala statuso
Oficiala lingvo en 29 landoj kaj multaj internaciaj organizoj
Reguligita de Franca Akademio, Office québécois de la langue française
Lingva statuso sekura
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1 fr
  ISO 639-2
    Bibliografia fre
    Terminologia fra
  ISO 639-3 fra
  SIL FRA
  Glottolog stan1290
Angla nomo French
Vikipedio
v  d  r
Information icon.svg

La franca lingvo (france: langue française, français /fʁɑ̃sɛ/) estas latinida lingvo parolata de 274 milionoj[1] (ĉ. duono kiel dua lingvo), precipe en Francio, Kanado, Alĝerio, Haitio, Belgio, Svislando, multaj landoj de Nord- kaj Okcident-Afriko kaj ankaŭ en Usono. Ĝi estas unu el la oficialaj lingvoj de UN, de Eŭropa Unio kaj unu el la ĉefaj internaciaj lingvoj en Afriko. Ĝi estas ankaŭ la oficiala lingvo de Universala Poŝta Unio[2], kreita en 1874.

La franca lingvo estas romanida lingvo precipe elvenante el la vulgara latino parolata en Gaŭlio. Oni konsideras ke la malnovfranca lingvo ekzistis de la 842 ĝis ĉ. 1400 (la kodo de tiu lingvo laŭ ISO 639 estas fro). De ĉ. 1400 ĝis 1600, la lingvo estas nomata meza franca (ISO 639: frm).

Franclingvio[redakti | redakti fonton]

Franclingvio estas la nomo de la aro da landoj kaj regionoj de la mondo, kie la franca lingvo estas parolata (oficiale, denaske, aŭ kiel dua lingvo). Laŭ Internacia Organizaĵo de la Franclingvio (IOF), almenaŭ ĉi tiuj landoj havis pli ol 4 milionojn da franclingvanoj en 2014[3]:

Parolantaro Lando IOF‑ano
62 968 000 Flago-de-Francio.svg Francio Jes
33 222 000 Flago-de-Kongo-Kinŝasa.svg Demokratia Respubliko Kongo Jes
11 943 000 Flago-de-Germanio.svg Germanio Ne
11 200 000 Flago-de-Alĝerio.svg Alĝerio Ne
10 657 000 Flago-de-Maroko.svg Maroko Jes
10 520 000 Flag of the United Kingdom (3-5).svg Britio Ne
10 470 000 Flago-de-Kanado.svg Kanado Jes
9 394 000 Flago-de-Italio.svg Italio Ne
9 334 000 Flago-de-Kameruno.svg Kameruno Jes
8 088 000 Flago de Belgio malpli alta.svg Belgio Jes
7 218 000 Flago-de-Ebur-Bordo.svg Ebura Bordo Jes
6 090 000 Flago-de-Tunizio.svg Tunizio Jes
5 402 000 Flago-de-Svisio.svg  Svislando Jes
5 022 000 Flago-de-Hispanio.svg Hispanio Ne
4 847 000 Flago-de-Madagaskaro.svg Madagaskaro Jes
4 454 000 Flago-de-Haitio.svg Haitio Jes
4 277 000 Flago-de-Senegalo.svg Senegalo Jes
Minoritataj regionaj kaj parencaj lingvoj en Francio.

Parencaj lingvoj kaj dialektoj[redakti | redakti fonton]

Ĉar la franca estas disigita tra la mondo, ĝi efektive dialektiĝis en kelkaj regionoj, ekzemple en Afriko, en Usono (la Akadi-franca lingvo) kaj en Kebekio. Aliaj lingvoj parencaj al la franca estas i.a. la Pikarda, Aostvala (Valdôtain), la Valona kaj la Arpitana lingvoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

- 100.
La franca devenas plejparte el la vulgara latino parolata en Gaŭlio (la antikva Francio) en la 1-a jarcento a.K., influata de la gaŭla, kelta lingvo kun parencaj trajtoj kun la latina, post la venko de Cezaro. La vulgara latino ne estis la klasika latino de Cezaro kaj Cicerono, sed la latino efektive parolata de la popolanoj de la Imperio, la latino de la Vulgato. Eĉ en la tagoj de la Imperio, la vulgara latino enhavis latinidajn ecojn. Laŭ klasika vidpunkto, la franca rekte fontus el la latina, tamen ŝajnas ke la franca parte fontas el la gaŭla.
500. 
Dum 500–1000, post la disfalo de Romio, la latino de Francio, pliparte izolita de la latino de Hispanio kaj Italio, fariĝis iom post iom nova lingvo: la pra-franca.
1000. 
En 1066, franclingvanoj atakis kaj regis Brition, profunde influonte la disvolviĝon de la angla, kiu eĉ hodiaŭ enhavas multe da francaj vortoj. Eĉ en la tiama Italio, la franca estis la komuna lingvo inter komercistoj. Ĉirkaŭ 1100 skribiĝis la Kanto de Roland. La nuntempa lingvo estas sufiĉe malproksima de la tiama kiun oni nomas Malnova franca lingvo kun ISO 639-kodo fro.
1500. 
Dum 1200–1900, la nacia registaro en Parizo disvastigis sian dialekton tra la tuta lando: la francilia franca fariĝas la oficiala lingvo en Francio en 1539, depost kiam la franca lingvo estis uzata en la tribunaloj (dum en plimulto el la eŭropaj landoj uzatis latinon ĝis foje la 19-a jarcento).
Jarcentoj 18-a ĝis 19-a.
La franca estis la internacia lingvo de kulturo kaj diplomatio en Okcidento. En nobelaj rondoj de meza kaj orienta Eŭropo tio iĝis ĝis, ke oni ofte parolis france sine de la familio, infanojn oni provizis per franclingva vartistino, kaj foje nobelaj rusoj scipovis pli bone la francan ol sian propran lingvon. En 1870 iu aŭdis la Germanimperian Vilhelmo la 1-a, kiu ĵus estis venkinta Francion kaj fondinta la unuiĝintan germanan imperion familiare interbabili kun sia ĉefministro Bismarck france. Pro tio, Marie Curie, ekzemple, plenaĝiĝis en Pollando sed, kiel plenaĝulo kaj sciencisto, loĝis kaj laboris en Francio. Tio ankoraŭ okazas eĉ hodiaŭ, sed estas pli ofte per la angla.

Nekompleta listo de verkistoj alilandedevenaj, kiuj verkis en la franca lingvo: José-Maria de Heredia, Samuel Beckett, Emile Cioran, Eugène Ionesco, Julien Green, ktp

Jarcentoj 19-a kaj 20-a. 
La franca estis disvastigita tra la mondo per la franca imperio, precipe al Afriko, Vjetnamo kaj Polinezio. Sed la imperio disfalis post 1945, kaj kun tio la potenco de la franca kiel monda lingvo. La imperio de Britio ankaŭ disfalis post la milito, sed la angla estis subtenita de la leviĝo de Usono kiel monda potenco. Aliflanke, la kultura ligilo de Francio kun la nacioj de sia pasinta imperio estas ĝenerale pli forta ol la sama pri Britio.

Prononco[redakti | redakti fonton]

Konsonantoj[redakti | redakti fonton]

  Bilabiala Labiodenta Labial-palatala Labial-velara Alveola Postalveola Palatale Velara Uvula
Plozivo p  b       t  d     k  g
Nazalo m       n   ɲ ¹ ŋ ²
Frikativo   f  v     s  z ʃ  ʒ     ʁ ³
Alproksimiĝo     ɥ 4 w 4 l   j 4  

¹ Ĉe la nuna elparolo, la fonemo /ɲ/ proksimiĝadas al [nj].
² La fonemo /ŋ/ ekestis antaŭ relative mallonga tempo, per la pruntado de angladevenaj vortoj. Ĝi fojfoje estas elparolata /ɲ/.
³ Laŭ la parolanto, [ʁ] povas esti anstataŭigata per [ʀ] aŭ [r]. Tiaj sonoj estas alofonoj.
4 /ɥ/, /w/ kaj /j/ verdire ne estas konsontantoj; ili estas alproksimiĝoj (ankaŭ duonkonsonantoj aŭ duonvokaloj).

Vokaloj[redakti | redakti fonton]

Franclingvaj vokaloj

La franca lingvo enhavas tri aŭ kvar nazajn vokalojn, laŭdialekte.

  Antaŭa Centra Malantaŭa
Malvasta i    y   u
Mezmalvasta e    ø   o
    ə ¹  
Mezvasta ɛ ɛ:²  ɛ̃    œ  œ̃ ¹   ɔ  ɔ̃
Vasta a   ɑ ³  ɑ̃

¹ Ĉe la nuna elparolo de iuj regionaj variaĵoj de la franca, /ə/ emas proksimiĝi al /ø/, kaj /œ̃/ emas proksimiĝi al /ɛ̃/.

² La distingo inter /ɛ/ kaj /ɛ:/, kiel en la vortoj mettre (meti) kaj maître (estro) malaperadas en Francio, sed plu ekzistas en Kanado. En Francio, la distingo koncernas la daŭron, sed en Kanado estas eta malsamo de eco.

³ En iuj regionoj de Francio, /ɑ/ malaperis kaj estas anstataŭigata per /a/.

Sonkunligo[redakti | redakti fonton]

Grava regulo por prononci la francan estas sonkunligado de vortoj. Evoluinte, la franca konservis etimologiecan ortografion, tial vortoj ofte finiĝas per neelparolita konsonanto. Tamen pro sonkunliga regularo, tiuj konsantoj estas kelkfoje devige aŭ konsilinde elparolitaj laŭ malnova prononcmaniero kiam la sekvanta vorto komenciĝas per vokalsono. Vortoj kiuj finiĝas naza vokalsono foje perdas nazeco (bon (bona): [bɔ̃] fariĝas [bɔn]).

Kunligo estas notitaj per ‿ en internacia fonetika alfabeto (IPA).

Devigaj kunligoj[redakti | redakti fonton]

Inter artikolo, difinilo, poseda pronomo kaj la sekvanta a- aŭ o-vorto:

  • les enfants [lɜz‿ɑ̃fɑ̃] (la infanoj)
  • mon amie [mɔ̃n‿ami] (mia amikino), mes amis [mɜz‿ami] (miaj amikoj)
  • cet arbre [sɛt‿aʁbʁ] (tiu arbo)

Inter subjekta aŭ komplementa pronomo kaj verbo, aŭ inter du pronomoj:

  • vous êtes [vuz‿ɛt] (vi estas)
  • allons-y [alɔ̯z‿i] (ni iru tien)
  • ont-ils [ɔ̃t‿il] (ili havas)

En kelkaj kunmetaĵoj:

  • pot-au-feu [pot‿ o fø] (bolita bovaĵo)
  • États-Unis [etaz‿yni] (Usono)
  • petit à petit [pətit‿a pəti] (iom post iom)

Konsinlindaj kunligoj[redakti | redakti fonton]

Inter la formoj de verbo être (esti) kaj la sekvanta a-vorto: vous êtes idiots [vuz‿ɛtz‿idjo] (vi estas stultaj)

Inter la formoj de verboj avoir (havi) kaj être (esti) kaj participo: elle est allée [ɛl ɛt‿alé] (ŝi iris)

Inter rolvorteto (prepozicio) kaj ties komplemento: dans un champ [dɑ̃z‿œ̃/ɛ̃ ʃɑ̃] (sur kampo)

Inter adverbo kaj la sekvanta vorto, kiun ĝi modifas: très heureux [tʁɛz‿œʁœ] (tre feliĉa)

Inter verbo kaj ties komplemento: je crois en toi [jə kʁwaz‿ɑ̃ twa] (mi fidas vin)

Inter o-vorto je multenombro kaj la sekvanta a-vorto: des arbres immenses [dɛz‿aʁbʁəz‿imɑ̃s] (grandegaj arboj)

Malpermesitaj kunligoj[redakti | redakti fonton]

Post et (kaj)

Antaŭ vorto, kiu komenciĝas per aspiracia h: des haricots [dɛ aʁiko] (fazeoloj)

Gramatiko[redakti | redakti fonton]

Substantivoj, adjektivoj kaj pronomoj[redakti | redakti fonton]

La franca lingvo havas du genrojn kaj du nombrojn, sed ne plu havas kazojn, escepte de pronomoj.

Verbo[redakti | redakti fonton]

En la franca lingvo estas konjugacioj. La verboj varias laŭ la gramatika persono, la modalo kaj la tempo. Estas tri grupoj de verboj (kaj du helpverboj).

Ekzemple : verboj konjugaciataj en la indikativo de la prezenco.

parler (paroli), unua grupo
Persono Verbo Tradukaĵo
je parle mi parolas
tu parles vi parolas
il, elle, on parle li, ŝi, oni (ĝi) parolas
nous parlons ni parolas
vous parlez vi parolas
ils, elles parlent ili parolas
finir (fini), dua grupo
Persono Verbo Tradukaĵo
je finis mi finas
tu finis vi finas
il, elle, on finit li, ŝi, oni (ĝi) finas
nous finissons ni finas
vous finissez vi finas
ils, elles finissent ili finas
prendre (preni), tria grupo
Persono Verbo Tradukaĵo
je prends mi prenas
tu prends vi prenas
il, elle, on prend li, ŝi, oni (ĝi) prenas
nous prenons ni prenas
vous prenez vi prenas
ils, elles prennent ili prenas
être (esti), helpverbo
Persono Verbo Tradukaĵo
je suis mi estas
tu es vi estas
il, elle, on est li, ŝi, oni (ĝi) estas
nous sommes ni estas
vous êtes vi estas
ils, elles sont ili estas

Francdevenaj Esperantaj vortoj[redakti | redakti fonton]

Multaj Esperantaj vortoj venas el la franca lingvo, kaj multege da esperantaj neologismoj simple estas francaj vortoj kun normigita Esperanto-prononco kaj aldonita -o-finaĵo, ekzemple: absorbi, adopti, brodi, diri, dormi, fini, honori, lavi, profiti, agresi, akomodi, asimili, ataki, deziri, doni, esperi, froti, grati, izoli, krii, lui, metodo, piki, proklami, rafini, regali, revi, debuti, disputi, refuti, repudii, aplaŭdi, brili, cedi, cirkuli, defendi, degeli, disocii, ekspedi, fenestro, improvizi, inventi, inspekti, instrui, kelkaj, kelkfoje, komerci, kongreso, kondamni, komenci, konsterni, liveri, manĝi, marĉandi, naŭzi, neĝo, neglekti, parolo, percepti, pesi, pluvi, protekti, respondi, rigardi, rikolti, traduki, vendi.

Tamen, multaj en tiuj vortoj ankaŭ ekzistas en aliaj latinidaj lingvoj.

Langrompilo[redakti | redakti fonton]

Fama franca langrompilo estas la frazo Les chaussettes de l’archiduchesse sont-elles sèches, archi-sèches ?. [lɜ ʃo'sɜt də l‿aʀʃidy'ʃɜs sõt‿ɜl sɜʃ aʀʃi'sɜʃ]

Specimeno: Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj[redakti | redakti fonton]

Artikolo 1a

Tous les êtres humains naissent libres et égaux en dignité et en droits. Ils sont doués de raison et de conscience et doivent agir les uns envers les autres dans un esprit de fraternité.

Artikolo 2a
  1. Chacun peut se prévaloir de tous les droits et de toutes les libertés proclamés dans la présente Déclaration, sans distinction aucune, notamment de race, de couleur, de sexe, de langue, de religion, d'opinion politique ou de toute autre opinion, d'origine nationale ou sociale, de fortune, de naissance ou de toute autre situation.
  2. De plus, il ne sera fait aucune distinction fondée sur le statut politique, juridique ou international du pays ou du territoire dont une personne est ressortissante, que ce pays ou territoire soit indépendant, sous tutelle, non autonome ou soumis à une limitation quelconque de souveraineté.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Monato, internacia magazino sendependa, numero 1993/10, paĝo 23: La franca verkita de Bradley Kendal.