Franca revolucio de 1789

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Historio de Francio
Libereco gvidanta la popolon, fare de Eugène Delacroix.

Antikva epoko

Mezepoko

Moderna epoko

19-a / 20-a jarcentoj

Vidu ankaŭ :

Kronologio de Francio

La Franca revolucio de 1789 estas periodo de politikaj kaj sociaj transformoj komencita de la alvoko al la "Ĝeneralaj Statoj" en 1789, kaj finita de la Puĉo de la 18-a de brumero (9-a kaj 10-a de novembro 1799) fare de Napoléon Bonaparte. Unuafoje en Eŭropo estis signife faligita monarkio kun ties feŭdaj privilegioj por la nobelaro kaj la katolika klerikaro. Aperis novaj regnoj (konstitucia monarkio kaj poste respubliko) kiuj proklamis principojn inspiritajn de Klerismo, t.e. egalecon de ĉiuj civitanoj rilate al la leĝaro, la fundamentajn liberojn, kaj la suverenecon de la popolo, kiu kapablas regi sin per siaj elektitaj reprezentantoj. Tio ŝanĝis ne nur la historion de Francio sed de tuta Eŭropo.

Tiujn ŝanĝojn akompanis perfortaj tumultoj, kiel ekzekutoj kaj repremoj dum la Teroro, kaj militoj implikantaj ĉiujn ceterajn grandajn regnojn en Eŭropo. Notindaj eventoj de tiu periodo estas la Napoleonaj Militoj, la restarigo de monarkio, kaj du pliaj revolucioj kiuj formis modernan Francion.

La universaleco de la ideoj de la franca revolucio estis preskaŭ tuj agnoskita de ĝiaj samtempuloj, oponantoj kaj subtenantoj. Ĝian influon draste plivastigis la militoj de la franca revolucio kaj de la 1-a franca imperio, kiuj trafis grandan parton de okcidenta Eŭropo, kun kreado de "frataj respublikoj" kaj la transformo de la landlimoj kaj Europaj ŝtatoj.

Ĝi tuj kreis longdaŭran fendon inter subtenantoj de la revoluciaj ideoj kaj defendantoj de la malnova regno, kiel inter kontraŭekleziistoj kaj katolika eklezio. Ĝi formis la ĉefajn politikajn konceptojn kiuj validis ĝis hodiaŭ. Fontas el tiu periodo la vortostoko kaj la idearoj de la aktualaj liberalaj, radikalaj, aŭ demokratiaj partioj (kiel, notinde, la distingo inter dekstro kaj maldekstro), la leĝlibroj de granda parto de la mondo, kaj la konceptoj de liberalismo kaj naciismo. Ĝi daŭre restas debatobjekto, kaj grava referenco, ĉu pozitiva aŭ ĉu malpozitiva.

Kaŭzoj kaj antaŭsignoj de la revolucio[redakti | redakti fonton]

Inter ĉiuj faktoroj kiuj preparis la revolucion, oni povas distingi ekonomiajn, socialajn kaj ideologiajn.

Antaŭ 1789, Francio estis absoluta monarkio, kies reĝo tenas povon pro dieca rajto. La reĝo pravigis sian povon danke al dio, kiel montrite de la sanktiga ceremonio de Reims, kiu signis la komencon de ties regado. La monarkian tradicion formis la respekto de la kutimoj (moroj) kaj de la privilegioj ceditaj al kelkaj unuopoj, urboj kaj provincoj. La socio estis dividita je tri statoj: du grupigis la privilegiulojn (nobelaro kaj klerikaro), kaj sube estis la Tria Stato, kiu grupigis ĉiujn aliajn unuopojn.

Jam de la dua duono de la 18-a jarcento, oni ekkontestis kaj ekatakis la bazojn de tiu politika sistemo. La filozofio de la klerisma movado disvastiĝis en la superaj tavoloj de la franca socio, t.e. en la burĝaro kaj en la liberala nobelaro. Kontraŭ la franca absoluta monarkio, oni atentigas la anglan modelon de monarkio limigita de parlamento. Kontraŭ la obeado al la reĝo, oni oponigas la civitanajn rajtojn. La klerismaj filozofiistoj defendas la ideon, ke la supra povo kuŝas en la nacio (la popolo).

La privilegiojn kaj superecon de la nobelaro en la politika vivo ankaŭ malakceptis la etburĝa kaj komerca klasoj (kies situacio pli malbonis ol tiu de iliaj samklasanoj en Nederlando, Britio kaj la germanaj ŝtatoj, ktp.) En la kamparoj, la kamparanoj plendis pro la maljustaj impostoj (ĉefe la tre malpopulara gabelo) kaj pro la subpremo de la feŭdaj sinjoroj, kies pezon pli akre sentigis la ekonomiaj malfacilaĵoj.

La financa kaj ekonomia krizo[redakti | redakti fonton]

Jam de 1614, la francaj reĝoj mastrumadis la ŝtatan financon per plipezigi la malnovan kaj maljustan akcizosistemon, per pruntado de mono, kaj foje per vendi nobeltitolojn kaj aliajn privilegiojn. Tamen, ĉar nobeleco kvitigas el multaj impostoj, tiu politiko prokraste pliakrigis la situacion. Tio instigas la francan kronon, kiu kvazaŭ kolapsas pro ŝuldoj, postuli pli multajn impostojn al la tria Stato. La financa situacio de la ŝtato draste plimalboniĝis pro la elspezoj de la pompega kaj luksega vivo de la kortego en Versailles, kaj pro la teruraj kostoj de la militoj Sepjara kaj Usona. Mallonge antaŭ la revolucio, Francio estis tiom ŝuldhava, ke bankroto minacis.

Cetere, la jaroj antaŭ la revolucio suferis serion de malbonaj rikoltoj, kaŭzitaj de nenormale seka kaj malvarma klimato (hipoteze, pro efekto de forta ciklo El Niño). La ŝrumpo de la grenkvanto konsekvence forte plialtigis la prezon de pano, kiu estis la bazmanĝaĵo de la pli malriĉaj socitavoloj, t.e. la kamparanoj kaj laboristoj. Tio kreis fortan malkontenton en ĉi tiuj klasoj, kontraŭ "la akaparantoj", t.e. la komercistoj kiuj konservis la varojn por vendi ilin pli multekostaj, post kresko de la prezoj.

Nobela ribelo[redakti | redakti fonton]

La privilegiaj statoj ankaŭ ribelis kontraŭ la reĝa povo. Efektive, la absolutismo forprenis iliajn tradiciajn prerogativojn. En la franca malnova regno, la parlamentoj estis kortumoj. Ili profitis el tiu tradicia rajto, kiu permesis al ili, kiam leĝoj estis registritaj, eldiri rimarkojn kaj kritiki la reĝan politikon. Kvankam ili unue defendis siajn privilegiojn, ili sukcesis esti rigardataj de la publiko kiel popoldefendantoj.

La nobelaro, forigita de la povo dum la regado de Ludoviko la 14-a, revis reveni al la aferoj. Krom tiu politika postulo, estis ekonomia postulo. La nobeloj ne rajtis profesii en multaj kampoj (interalie komercaj), sen perdi sian nobelecon. En tiu jarcento, kiam la bienrentoj ne kreskis kaj la elspezoj por dismontri sian rangon (kostumoj, veturiloj, ktp.) estis pli kaj pli grandaj, ilia aĉetpovo malkreskis. La nobelaro alkoĉiĝis al siaj antikvaj privilegioj, ĉefe al la feŭdaj rajtoj, kaj postulis ke oni pagu akcizojn, kiuj de longe eksiĝis. Ĝi ankaŭ kaperis la monopolan uzon de kelkaj "komunaĵoj", t.e. nekultivitaj kampoj, kiujn tradicie uzis la malriĉaj kamparanoj por paŝti siajn kelkajn brutojn. Tiun plirigoriĝon tre malbone akceptis la kamparanoj, kiuj petas aboli la feŭdajn rajtojn por malplipezigi sian mizeron.

Malgraŭ ĉio ĉi, la vasta plimulto de la francoj en 1789 ne imagis perfortan revolucion kun abolo de monarkio. La reĝo estis, tiam, konsiderata kiel la patro de ĉiuj francoj. Oni amas kaj respektas lin. Tamen, oni esperas profundan reformon de la ŝtato, en paca klimato.

Fiasko de la reformoj[redakti | redakti fonton]

Dum la regadoj de Ludoviko la 15-a (1715-1774) kaj de Ludoviko la 16-a (1774-1792) pluraj ministroj, ĉefe Turgot kaj Necker, malsukcese proponis reformi la francan akcizosistemon por submeti la nobelaron al akcizoj. Tiaj planoj renkontis fortan reziston de la parlamentoj (juraj kortumoj). Parlamentanoj aĉetis sian lokon kun la rajto transdoni ĝin herede. Membreco en tiuj kortumoj, aŭ respondeco en aliaj publikaj oficoj, ofte kondukis en nobelecon (la tiel nomita "robnobeleco", kiun oni distingis disde la antikva nobeleco el militista origino, la "spadnobeleco"). Kvankam ambaŭ kategorioj de nobelo ofte oponiĝis, ili ĉiam celis konservi siajn privilegiojn.

Ĉar la bezono plialtigi la akcizojn metis la reĝon en malkomfortan loko kontraŭ la nobeloj kaj la alta burĝaro, li elektis kiel financajn ministrojn homojn kun nenobela origino. Turgot, Chrétien de Malesherbes, kaj Jacques Necker unu post alia provis reformi la akcizosistemon, kaj interalie bremsi la luksemon de la reĝa kortego. Ĉiuj malsukcesis.

Ekde 1783, la nova financa ministro Calonne restarigis la luksan vivnivelon de la kortego tia, kia dum la regado de Ludoviko la 14-a. Kiam Calonne kunsidigis Asembleon de la Altranguloj en la 22-a de februaro, 1787, por prezenti la financan staton, Francio jam trafis virtualan bankrotecon: neniu alpruntus al la reĝo sufiĉan monon por la elspezoj de la ŝtato kaj de la kortego. Calonne sekvis lia ĉefa kritikinto Loménie de Brienne, ĉefepiskopo de Sens, sed la fundamenta situacio ne ŝanĝiĝis: la ŝtato ne havis krediton.

La monarkio ne sukcesis fari financan reformon pro sistema opono de la parlamentanoj. La "Tago de la tegoloj", okazinta en 1788, markas alianciĝon inter parlamentoj kaj popolo. La protestoj de la familioj trafitaj de la ekonomia krizo, kiuj multobliĝis jam de majo, necesigas intervenon de la kazernanoj la 7-an de junio. Ilin bonvenigas per ĵetado de tegoloj la loĝantoj, kiuj supreniris sur la tegmentojn. Post tiu "Tago de la tegoloj", asembleo de la tri statoj (nobelaro, klerikaro, kaj tria stato) kunsidis en la kastelo de Vizille kaj decidas strikon de la impostoj ĝis kiam la reĝo alvokos Ĝeneralan Ŝtatasembleon por voĉdoni pri ili. Nekapabla restarigi ordon, Ludoviko la 16-a fine cedis en aŭgusto 1788 kaj alvokis la Ĝeneralajn Statojn por la 1-a de majo 1789.

La alvoko al "Ĝeneralaj Statoj" (aŭg. 1788-junio 1789)[redakti | redakti fonton]

La preparado por la kunsido[redakti | redakti fonton]

La alvoko al Ĝeneral Statoj kreis fortan esperon en la franca popolo. La kamparanoj esperas, ke iliaj vivkondiĉoj pliboniĝos per malpezigo aŭ eĉ nuligo de la feŭdaj rajtoj. La burĝaro, sorbinte la klerismaj ideoj, esperas starigon de rajtegaleco kaj de angleca parlamenta monarkio. Ĝi povas kalkuli la subtenon de mallarĝa tavolo de la nobelaro, kiu aliĝis al la novaj ideoj, kaj de la malalta klerikaro kiu vivas ĉe la popolanoj kaj estas sentema pri iliaj malfacilaĵoj. Tio klarigas la viglecon de la politika debato dum la elekto de la deputitoj por la Ĝeneralaj Statoj. Tiuj debatoj traktas interalie la organizon de la Ĝeneralaj Statoj.

Efektive tradicio postulis, ke ĉiu stato elektu proksimume samnombran deputitaron. La elektitoj de ĉiu stato kunsidis, debatis kaj voĉdonis aparte. La rezultoj de la voĉdono de ĉiu stato valoris po unu voĉo. Tiu principo estis la voĉdonado laŭ stato. Tial, sufiĉis ke ambaŭ privilegiaj statoj voĉdonu por konservi la privilegiojn, kaj la Tria Stato estis malplimulto.

La Tria Stato petis duobligi ĝian deputitaron, por ke tio spegulu pli bone ĝian pezon en la socio, kaj akcepti la principon de voĉdonado laŭ kapo, t.e. unuecan asembleon kie ĉiuj elektitoj havas po unu voĉo. Ludoviko la 16-a koncedis duobligi la deputitaron de la Tria Stato, sed plu silentis pri la voĉdonado laŭ stato aŭ kapo.

Pamfletoj kaj verkoj de liberalaj nobeloj kaj eklezianoj, interalie la grafo de Antraigues, de Launay, kaj abato Sieyès, argumentis pri la graveco de la Tria Stato. Kiel skribis de Launay, ĝi estis "la Popolo, kaj la Popolo estas la fundamento de Ŝtato; ĝi fakte estas la Ŝtato mem". La fama pamfleto de Sieyès Kio estas la Tria Stato? aperinta en januaro 1789, pliprofondigas tiel: "kio estas la Tria Stato? Ĉio. Kio ĝi ĝis nun estis en la politika ordo? Nenio. Kion ĝi petas? Ekesti io."

Dum la prepardo por la Ĝeneralaj Statoj, petkajeroj (Cahiers de doléances) estis redaktitaj en tuta Francio, listigante ĉiujn plendojn kaj petojn de la statoj. Tiu proceso helpis krei atendon kaj esperon pri iaj reformoj.

La deputitoj de la Tria Stato oponas la reĝon[redakti | redakti fonton]

La 1-an de majo 1789, la deputitoj alvenas al Versailles. Tiuj de la klerikaro (291) kaj de la nobelaro (270) estis pompe akceptataj, sed ne tiuj de la Tria Stato. La 5-an de majo, la reĝo malfermis la Generalajn Statojn. Lia parolado antaŭgardis kontraŭ ĉia reformemo. Necker paroladis dum 3 longaj horoj, sed nur pri financaj aferoj. Estis nenia aludo pri la atendataj reformoj. La potenco ne montris klaran starpunkton pri la demando pri la voĉdonado laŭ stato aŭ kapo. La privilegiaj statoj defendis voĉdonadon laŭ stato. La Tria Stato pledis por la voĉdonado laŭ kapo. Tiam la Tria Stato engaĝiĝis en rezistoproceso, rifuzante kunsidi aparte de la aliaj statoj. Post unu monato da parolado kaj atendado, la Tria Stato iniciatis kontrolon de la povoj de la deputitoj laŭ bailliage et sénéchaussée (t.e. laŭ teritorio) anstataŭ laŭ stato. La 13-a de junio, tri pastroj aliĝas. La 16-a, ili estas dek.

La Nacia Asembleo kaj la Konstitucifara Asembleo (jun. 1789-sept. 1791)[redakti | redakti fonton]

La 17-an de junio, la Tria Stato, laŭ propono de abato Sieyès, retitoliĝas "Nacia Asembleo". La 19-an de junio, la klerikaro, kiu havas fortan malplimulton da pastroj sentemaj pri la problemoj de la kamparanoj, decidas aliĝi al la deputitoj de la Tria Stato por kontrolo de la povoj. La 20-a de junio, la reĝo faras ke oni ŝlosu la ĉambregon "des Menus", kunsidejon de la Tria Stato. La deputitoj tiam ekiras por kunsidi en la proksima ĉambro de palmludo.

En granda entuziasmo, ili pronuncas la tiel nomatan ĵuron de la palmludo. Ili engaĝiĝas, ke ili ne disiĝu antaŭ doni skribitan konstitucion al Francio. La 23-an de junio, dum reĝa kunsido, kie ĉeestas la tri statoj kun la reĝo, Ludoviko la 16-a ordonas al la deputitoj, ke ili kunsidu aparte. Dum la deputitoj de la nobelaro kaj de la alta klerikaro obeis kaj foriris, la deputitoj de la Tria Stato kaj tiuj de la malalta klerikaro ne moviĝas. Bailly, elektita kiel prezidento, diras al la markizo de Dreux-Brézé, kiu venis peti pro la reĝo ke ili foriru, tiun frazon : "Mi kredas, sinjoro, ke la Nacia asembleo devas akcepti nenies ordonon". Laŭ postaj rakontoj, Mirabeau aldiris jenan faman frazon : "Iru kaj diri al tiuj, kiuj sendis vin, ke ni estas ĉi tie pro la volo de la popolo, kaj ke ni eliros nur pro la forto de la bajonetoj" (sed tiu ĉi frazo estas malekzakta kaj emfazigita). Kiam venis la 27-a de junio, la reĝa partio estas en malvenka situacio: la klerikaro, kaj 57 deputitoj de la nobelaro aliĝis al la Tria Stato. Krom tio, la Nacia Asembleo estas subtenata de dikaj tavoloj de la franca popolo: instigaj mesaĝoj alflugas de Parizo kaj de diversaj urboj de Francio. La reĝo fine cedas kaj invitas ĉiujn statojn al komuna kunsido. La 9-an de julio, la Nacia asembleo deklaras sin "Konstitucifara Nacia Asembleo".

La sturmo de Bastilo[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Okupo de la fortreso Bastille.

Ludoviko la 16a ŝajnigas sin cedi al la Tria Stato. Sed, de la 26a de junio, li venigas taĉmentojn (20 000 soldatoj el fremdaj rotoj) ĉe la ĉefurbon. La burĝaro seniluziiĝas: ĝis tiam, nenio rezultis pro la debatoj en Versajlo, kaj ĝi timas pri la estonteco de la asembleo. La popolo timas, ke la soldatoj baros la vojojn al proviziĝo dum, pro la malbonaj rikoltoj de 1788, la prezo de pano plej altas. Komence de julio, tumultoj ekas ĉe la pagbareloj. La reĝo eksigas siajn por li tro liberalajn ministrojn, el kiuj estas Necker, eksigita la 11an de julio. La 12an oni ekscias tion en Parizo. Posttagmeze, en la ĝardenoj de Palais-Royal, la ĵurnalisto Camille Desmoulins admonas la amason, ke ili metu sin en defendostato. Li konsideras la eksigon de Necker kiel atakon kontraŭ la popolo. La 13an de julio, kvardek el la kvardek kvin pagbareloj estas bruligitaj. La grenejoj de la monakinejoj estas forrabitaj. Burĝa milico formiĝas.

Simbola evento estas la preno de la Bastille okazinta je la 14a de julio 1789. Matene, la tumultuloj ekiris por serĉi armilojn. En revolucia etoso, ili rabis la arsenalon de la Hotelo de la Invalidoj, kie ili trovas armilojn kaj kanonojn sed ne pulvon. Ili poste alvenas la pordojn de la reĝa malliberejo de Bastilo por trovi pulvon, kaj kolektiĝas kun aliaj tumultuloj amasiĝintaj antaŭ la fortreso jam matene.

En julio 1789, estis en tiu prizono nur sep malliberuloj, el kiuj kvar falsigistoj, du frenezuloj kaj unu "seksa krimulo" enŝlositaj pro peto de siaj familioj. Bastilo simbolis por ĉiuj la reĝan maljuston. Kiam ĝi malkonstruiĝis, ĝi estis gardata de okdek invalidoj kaj tridek kvin svisoj. Granda amaso marŝis al Bastilo. La Bastilestro, markizo Bernard-René Jordan de Launay, volis rezisti sed, pro peto de reprezentantoj de la Urbodomo en kiu sidas konstanta komitato, organo de la burĝa insurekto, li enlasis la amason en la 1an korton. Tiam, li ŝanĝis sian opinion kaj pafigis: estis pluraj mortoj. Ribelaj francaj gardistaroj alportis kanonojn de la Invaliduloj: la Bastilestro cedis kaj mallevigis la levpontojn. Estis la dek sepa horo. La Bastilvenkintoj tiam ekiras al la Urbodomo kun siaj kaptitoj. Survoje, markizo De Launay estis mortigita, senkapigita, kaj lia kapo estis metita ekstremen de pikilego. Alirinte en la Urbodomon, la tumultuloj akuzis la urbestron pri perfido. Ankaŭ li estis mortigita, kaj lian kapon oni promenigis sur pikilego kun tiu de De Launay.

La reĝo, alarmita pro la perfortoj, retroiris almenaŭ por tiu momento. La markizo de La Fayette transprenis la estrecon de la Nacia Gardistaro en Parizo. Jean-Sylvain Bailly, iama prezidento de la Asembleo en la Palmludejo, fariĝis nova urbestro en nova registara strukturo nomita "la Komunumo". La reĝo vizitis Parizon, kie la 17an de julio li akceptis trikoloran kokardon, inter la krioj "Vivu la Nacio" kaj "Vivu la Reĝo".

Necker estis revokita al la povo, sed lia triumfo estis portempa. Kiel lerta financisto sed malpli lerta politikisto, li malpopularigis sin petante kaj ricevante ĝeneralan amnestion.

La Timego kaj la 4-a de aŭgusto 1789[redakti | redakti fonton]

En la kamparo de la cetero de la lando, de la 15-a de julio 1789 ĝis la 6-a de aŭgusto 1789, diskuris konfuzaj onidiroj, kiujn oni nomis "la Timego". La kamparanoj timis, ke rabistaroj forprenos ilian rikolton. La alvenon de rabistoj oni anoncadis en la vilaĝoj sonorigante la alarmon. Kolektiĝis la kamparanoj kun forkegoj, falĉiloj kaj aliaj iloj. Kompreninte, ke nenia danĝero estas, anstataŭ reiri al siaj okupoj ili iris al la sinjora kastelo. Tie ili postulis la sinjorajn atestilojn, kiuj pravigas la ekonomian kaj socialan superecon de siaj posedantoj, kaj bruligis ilin. Se rezistis la sinjoro aŭ liaj homoj, ili estis batitaj. En kelkaj maloftegaj kazoj, oni murdis la sinjoron, prirabis kaj bruligis la kastelon.

Fronte al tiuj tumultoj, la Konstitucifara Asembleo reagis abolante la privilegiojn, sinjorajn rajtojn, aĉeteblecon de la oficoj kaj la impostan malegalecon, en la nokto de la 4-a de aŭgusto 1789. Jen finiĝis la socio de la "Malnova Regno". Tamen la deputitoj, el kiuj preskaŭ ĉiuj estis bienposedantoj nobelaj aŭ burĝaj, parte ŝanĝis sian decidon redaktante la dekretojn de la 5-a ĝis la 11-a de aŭgusto 1789. Nur la personaj rajtoj (servuto) kaj la ĉasmonopolo estis forigitaj. La rajtoj pri la terrentoj restis aĉetendaj. Povis tute liberiĝi nur la plej riĉaj kamparanoj. Tiel la posedantoj povis konservi siajn ekonomiajn interesojn, estingante la kamparanajn ribelojn.

De la 4-a ĝis la 27-a de aŭgusto redaktiĝis la Deklaracio pri Homaj kaj Civitanaj Rajtoj por ke ĝi antaŭiru la Konstitucion. Je la 27-a, la Asembleo suspendis la redakton, decidante fini ĝin post verki la Konstitucion (kio en aŭgusto 1791 ne estis farebla pro la famo kiun la teksto akiris). Inspirita de principoj Klerismaj, ĝi kondamnis sen apelacio la absolutan monarkion kaj la feŭdan socion. Ĝi ankaŭ spegulis la strebojn de la tiama burĝaro: la garantion de individuaj liberecoj, la kulton por privata posedo, la dividon de povo kun la reĝo, kaj la atingeblecon de ĉiuj publikaj oficoj. La leĝo difiniĝis ne el sia celo (la justeco) sed el sia fonto (la ĝenerala volo). Sed aperis ja baldaŭ konfliktoj inter libereco malkonkreta kaj liberecoj konkretaj: kvankam la Deklaracio asertas ke "La homoj naskiĝas kaj plu restas liberaj kaj egalrajtaj", la Asembleo mem decidis post kelkaj semajnoj distingi inter civitanoj pasivaj, civitanoj aktivaj, kaj civitanoj aktivaj elekteblaj, laŭ riĉeco; pli ol 40% de la viroj tiel elfermiĝis el la rajto balotadi kaj al pli ol 75% estis rifuzita la elektebleco (al la municipaj konsilistaroj kaj la primaraj elektantaj asembleoj). Sammaniere, la 15-an de majo de 1791, la Konstitucifara Asembleo rifuzis ŝanĝi la statuson de homoj "neliberaj" uzataj inter la tropikoj.

La kreo de nova konstitucio[redakti | redakti fonton]

En julio de 1791, dum la Konstitucifara Asembleo ankoraŭ laboris, Ludoviko la 16-a provis fuĝi eksterlanden okaze de la tiel nomita fuĝo al Varennes. Tio provokis radikaliĝon de la revolucio kaj daŭran malfidon de revoluciistoj al la reĝo. Tamen la konstitucio kompletiĝis la 3-an de septembro; je la 13-a ĝin la reĝo akceptis, kaj la postan tagon li ĵuris fidelecon al ĝi.[1]. La konstitucifarantoj utiligis la ideojn de Montesquieu, pri la apartigo de povoj, kaj de Rousseau pri la popola suvereneco kiel ankaŭ pri la ĉefeco de la leĝfara povo.[2]. Sed la tro strikta apliko de ili sanktigis tro neflekseblan disapartigon inter la plenuma kaj la leĝfara; tiel, la konstitucio ne antaŭprovizis ion por regi malkonsentojn inter ili[3] kaj, pli grave, kun la reĝa vetoo, la redaktantoj ne antaŭvidis la kazon de milito[4]. La reĝo posedis la plenuman povon kaj, eĉ kvankam lia senpera aŭtoritato estis tre limita, li posedis la titolon de reprezentanto de la nacio, li estis senrespondeca kaj neprofanenda por la Asembleo, kiu ne povis fari ion kontraŭ li. La reĝo havis je dispono vetoon haltigan – t.e, dekreto malakceptita ne ne povis retraktiĝi dum la du sekvontaj leĝfaristaroj (entute preskaŭ ses jaroj)[5] – kiun li povis kontraŭmeti al ĉiun leĝon malplaĉantan al li, kaj li ankoraŭ nomumis la ministrojn, elektitajn aparte de la Asembleo, la ambasadorojn, la armeestrojn kaj la altajn instancojn[6].

La Leĝfara Asembleo[redakti | redakti fonton]

La leĝfaran povon oni transdonis al unu sola asambleo el 745 deputitoj elektitaj per duŝtupa laŭriĉeca voĉdono, la Nacia Leĝfara Asembleo, kiu eklaboris de la 1-a de oktobro 1791. La elekta leĝo adoptita de la Konstitucifara Asembleo la 4-an de decembro 1789 dividis la civitanojn en du kategoriojn : la civitanojn « aktivajn » kiuj pagis la cens kaj rajtis voĉdoni, kaj la civitanojn « pasivajn », kiuj nek pagis nek voĉdonis. [7]. Tiel, en loĝantaro kiun oni taksas je 24 milionoj, Francio havis proksimume 4,3 milionojn da civitanoj aktivaj kaj 3 milionojn da civitanoj pasivaj[8]. La Konstitucifarantoj estis dekretintaj la 16-an de majo 1791, ke neniu el iliaj membroj povos prezenti sin al la sekvonta leĝfaristaro, do la deputitoj estis novaj homoj, aŭ pli ĝuste junaj, kvankam plejparte spertaj[9] kaj bonhavaj. Tiuj novaj elektitoj estis havontaj la respondecon ekfunkciigi la novan konstitucion[10]. La dekstron reprezentis de tiam 250 membroj de la Feuillants, sinceraj partianoj de la konstitucia monarkio, kies celo estis fini la Revolucion; la Mezo aŭ Sendependuloj, kiuj ankaŭ nomiĝis « konstitucia partio », kun 345 deputitoj ne kunskribitaj, plej gravis el la grupoj. La maldekstron reprezentis 136 membroj kunskribitaj en la klubo de la Jakobenoj, esence la estontaj Ĝirondanoj, kaj fine la ekstreman maldekstron, malmultnombran, reprezentis la plej antaŭaj revoluciistoj[11].

La falo de la monarkio[redakti | redakti fonton]

La revoluciistoj zorgegis pri aro de francaj elmigrintoj, ĉar tiuj agitadis ĉe la landlimoj kaj premis la eksterlandajn regantojn por ke ili intervenu en francajn aferojn. Tial, la 31-an de oktobro 1791, la Nacia Leĝfara Asembleo petis kaj Ludoviko la 16-a aprobis ke la reĝo ordonu la Elektanton de Trèves, feŭdulon de la imperiestro de Aŭstrio, disigi la armeon de la elmigrintoj,[12] kio konsistigis veran militkialon.[13] Sed la imperiestro Leopoldo la 2-a, restante fida al sia politiko por timigo, ne oponis la postulon;[14] Francion minacis en tiu aŭtuno de 1791 neniu eksterlanda povo. Tamen militon deziris kaj la reĝo kun siaj partianoj, sekrete, por ke rapida franca malvenko finu la Revolucion, kaj parto de la Jakobenoj, esperante venki la elmigrintojn kaj disinstrui revoluciajn ideojn en Eŭropo.[15] Sed la maldekstro de la Jakobena klubo kampanjis kontraŭ la milito[16] juĝante, ke ĝi kontraŭas la pacan spiriton de la revolucio, skribitan en la konstitucio de 1791,[17] kaj ke la enlandaj malamikoj de la revolucio estas pli danĝeraj kaj kontraŭbatalindaj ol la elmigrintoj.

La 2-an de marto de 1792 Leopoldo la 2-a mortis. La 20-an de aprilo Ludoviko la 16-a kaj la Leĝfara Asembleo deklaris militon kontraŭ Aŭstrio, kvankam ne kontraŭ la Aŭstria Imperio.[18] La franca armeo, senordigita de la elmigro de parto el la nobelaj oficiroj, tuj spertis malvenkojn, kio fortigis konfliktojn inter la reĝo kaj la Asembleo. La enveno de Prusio en la militon helpe al Aŭstrio (6-an de julio) faris ke la Leĝfara Asembleo ĉirkaŭiru la vetoon de reĝo, deklarante "la patrujon en danĝero" la 11-an de julio kaj postulante ke ĉiu volontulo defendu Parizon, kvankam li estis malpermesinta la kreon de nacia gardistaro por tio.

Skizita de Ludoviko la 16-a kaj redaktita la 25-an de julio en Koblenco, la Manifesto de Brunswick ekkoniĝis en Parizo la 1-an de aŭgusto, promesante "militan ekzekuton kaj totalan kontraŭagadon" se oni faros eĉ la plej etan perforton kontraŭ la reĝa familio. Tio kolerigis la senkulotulojn Parizajn.[19] La 10-an de aŭgusto, organizita leviĝo de naciaj gardistoj atakis kaj prenis la palacon de Tuileries. La Asambleo suspendis la reĝon de liaj funkcioj kaj dekretis la elekton de Nacia Konvencio (Convention nationale), kiu redaktos novan konstitucion kaj sole decidos la sorton de la reĝo,[20], dum fakte la nova Pariza Komunumo alprenis la regajn povojn. La 19-an de aŭgusto, la armeoj malamikaj penetris Francion,[21] timegigante la popolon, kiu kulpigis enlandajn malamikojn. Inter la 2-a kaj la 6-a de septembro ĝi metis sin ĉirkaŭ la malliberejoj de Parizo kaj masakris la plejmulton de la malliberuloj.[22]

La Konvencio[redakti | redakti fonton]

La 21-an de septembro okazis la unua oficiala kunsido de la Nacia Konvencio. Disponante provizore la leĝofaran kaj plenuman povojn, ĝi senprokraste proklamis la abolon de reĝeco kaj la ekeston de respubliko en Francio, kaj decidis, ke oni aprobos la novan konstitucion per universala voĉdonado. La postan tagon ĝi dekretis, ke ĉiuj publikaj agoj devos datiĝi de la jaro 1 de la Respubliko:[23] tio estis por Francio la komenco de nova erao.

La lando pli serĉadis stabilecon dum la regado de la Konvencio (1792 - 1795). Ene de tio, du tendaroj, sed nek tre difinitaj nek tre stabilaj, kontraŭis unu la alian. La Ĝirondanoj (france Girondins) emis alteni la individuajn kaj ekonomiajn liberecojn de 1789, sed batalis kontraŭ esceptaj rimedoj. La pli radikalaj Montaruloj (Montagnards), komprenante, ke por venki, la Revolucio ne povas forlasi la subtenon de la popolo, sukcesis gajni por sia partio tiun popolan Parizon konsistantan el laboristoj, metiistoj, kaj butikistoj,[24] kaj ili estis pretaj uzi esceptajn rimedojn por savi la Respublikon. La plejmulto de la deputitoj, la "Sendependuloj", subtenis jen unu, jen la alian de la du grupoj.

Abolinte la reĝecon, la Konvencio procesis la reĝon, malgraŭ oponemo de la Ĝirondanoj, kaj kondamnis lin al morto. Oni gilotinis Ludovikon je la 21-a de januaro 1793, ekzekuto, kiu grave efektis la francan popolon kaj ŝokis la regantojn de Eŭropo. Tial la milito komplikiĝis: kvankam la franca armeo estis forbatinta la invadon de Aŭstrio kaj Prusio kaj mem okupinta Belgion, nun la Konvencio deklaris militon ankaŭ kontraŭ Britio kaj la Unuiĝintaj Provincoj. Preskaŭ la tuta absolutisma Eŭropo baldaŭ kuniĝis kontraŭ Francio en la Unua Koalicio kaj transiris la francajn landlimojn de multaj direktoj, iĝante eĉ pli grava danĝero ol la invadintoj de la antaŭa jaro. Enlande batalis kontraŭ la Konvencio la loĝantoj de Vendée, kiuj amase leviĝis pro la kontraŭeklezieco de la Revolucio, la mortigo de la reĝo, kaj la postulo de la Konvencio soldatigi 300.000 homojn por anstataŭi la volontulojn. Ene de la Konvencio, akriĝis konfliktoj inter Ĝirondanoj kaj Montaruloj ĝis la 31-a de majo kaj 2-a de junio 1793, kiam la Montaruloj arestis la ĉefajn Ĝirondanojn kaj finis ilian influon politikan. En la sama monato aprobiĝis la tre demokrata kaj malcentrisma Konstitucio de 1793, kiu regis teorie ĝis la fino de la Konvencio, sed neniam estis aplikata pro la milita danĝero.

La Teroro[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Teroro (franca revolucio).

La jaroj 1793 - 1794 estas markitaj de plej radikala revolucia povo ĉefe de jakobenoj kun Danton kaj Robespiero: estis "Teroro" (france La Terreur), kiu finiĝis kun la "Termidora revolucio" (france Révolution de Thermidor), reakcia burĝa kontraŭrevolucio, (kun abortigita provo de Babeuf fari socialisman revolucion). La Teroro komencis de malkonsentoj inter la Montaruloj, nun regantaj la Konvencion, kaj la Koleruloj (france Les Enragés), kiuj estis malgranda nombro de agitistoj konataj pro tio, ke ili defendis la malaltan klason kaj esprimis la postulojn de la radikalaj Senkulotuloj dum la Franca Revolucio. La Montaruloj rifuzis tuŝi la ekonomian liberon, dum la Koleruloj baraktis por solvi la altan koston kaj malabundon de komercaĵoj. Por trankviligi la Senkulotulojn, la Konvencio proklamis de la 26-a de julio 1793 mortpunon por tiuj, kiuj stokis komercajn manĝaĵojn anstataŭ vendi ilin, sed ĝi rifuzis plu instigi planatan ekonomion por ne malamikigi la burĝaron kaj kamparanojn.

Premata de popola urĝado, la 23-an de aŭgusto 1793 la Konvencio decidis amasan soldatigon por meti pli grandajn armeojn kontraŭ la malamikojn ĉe ĉiu landlimo.[25][26] Enlande, la teroro leĝa stariĝis per la Leĝo pri Suspektatoj de la 17-a de septembro, kiu ordonis malliberigi suspektatojn, larĝe difinitajn kiel ĉiun malamikon de la Revolucio, ĝis la paco. [27] Nova tumulto okazinta la 22-an de septembro devigis la Konvencion dekreti la Leĝon pri Ĝenerala Maksimumo, kiu haltigis prezojn en la nivelo de tiuj de 1790 pligrandigita je 30% kaj fiksis maksimumajn salajrojn.

La respublikaj armeoj trovis siajn unuajn sukcesojn en septembro. En decembro ili metis la koalicianojn en la defendan rolon, kaj en la printempo de 1794 ili reĵetis la malamikojn trans la landlimojn. Ankaŭ sukcesis la batalado kontraŭ la ribeluloj en Vendée. La respublikistoj venkis ilin unue la 17-an de oktobro en Cholet kaj tute masakris ilin en Le Mans (16-19-an de decembro) kaj Savenay (22-23-an de decembro). Repreninte la regionon, la respublikistoj organizis teroran represion kontraŭ ĝiaj loĝantoj, bruligante vilaĝojn kaj amase mortigante milojn de homoj.

Por malhelpi la anarkiemon de la Parizaj Senkulotuloj kaj ordigi decidojn pri la Revolucio,[28] la 4-an de decembro (14-an de frimaire, jaro 2 de la revolucia kalendaro) la Konvencio dekretis provizoran konstitucion por ke ĝi regu ĝis la fino de la milito. Ankaŭ en la lastaj monatoj de 1793, la Konvencio haltigis la radikaliĝon de la malkristaniga movado, kiu aperis de la komenco de la Revolucio kaj restis ankoraŭ potenca post ĉi tiu malvenko. Kontraŭ la provoj por centrismigo de la registaro staradis fortaj malkonsentoj inter la Cordeliers, kiuj volis rimedojn ĉiam pli ekstremajn, kaj la Indulgemuloj, kiuj opiniis, ke post la militaj sukcesoj la Teroro jam ne havas kialon. Tamen kaj la Montaruloj kaj la Komunumo konsentis aboli sklavecon en la kolonioj la 16-an de pluviôse (4-an de februaro).

Estrataj de Maximilien Robespierre, la Montaruloj okazigis la Teroron de 1794. Ĝi komencis en marto, kiam kelkaj Cordeliers planis leviĝi kontraŭ la Konvencio, kaj Robespierre reagis arestante kaj mortigante la ĉefulojn de la partio. Kelkajn semajnojn poste, li faris same al la maldekstra parto de la Montaruloj mem, kaj post tio al aliaj eminentuloj suspektataj pri konspiro por malliberula leviĝo helpa al reĝistoj. En tiuj tri politikaj masakroj, ĉiuj en la monato germinal (marto-aprilo) de 1794, mortis ĉirkaŭ sesdek viktimoj, el kiuj dek unu estis deputitoj. De tiam la rilatoj inter la revolucia registaro kaj la popola movado, amika al la mortigitoj, ne ĉesis plimalboniĝi.[29] Dum la malfido kreskis, la leĝoj de Prairial inkluzivis en la difino de malamiko de la Revolucio ĉiujn "kiuj penas neniigi la liberecon per forto aŭ per ruzo" kaj malpermesis la intervenon de advokatoj. En malmultaj semajnoj, pli ol 1.400 homoj gilotiniĝis en Parizo.

La Termidora kontraŭrevolucio[redakti | redakti fonton]

Robespierre estis iĝanta la plej influa politikisto. Tamen, kaj baraktante kontraŭ la aliaj partioj kaj reirigante la plej entuziasmajn Teroristojn, li malamikiĝis kun multaj homoj. De junio liaj oponantoj komencis murmuri, ke li volas alpreni la povon. La 9-an de thermidor de la jaro 2 (27-an de julio 1794), la Asembleo akuzis kaj arestis lin, kaj li estis gilotinita la postan tagon kun siaj precipaj partianoj. La Konvencio revokis la Ĝirondanajn deputitojn kaj finis la Teroron. La nova Konstitucio de la Jaro 3 efektiviĝis la 4-an de vendémiaire (26-an de septembro) kaj fondis novan regnon, la Direktoraron.

La Direktoraro[redakti | redakti fonton]

En la Direktoraro (Directoire 1795 - 1799), la leĝofara povo apartenis al duĉambra asembleo kaj la plenuma povo estis kvinhoma direktoraro elektita de tiu asembleo. La moderaj respublikistoj tenadis povon, eĉ per neregulaj rimedoj: en 1797 ili organizis puĉon kontraŭ la reĝistoj, kiuj estis venkintaj en la baloto de tiu jaro, kaj en 1798, post baloto favora al la Jakobenoj, la konsilistaroj rajtigis sin elekti la deputitojn en duono de la distriktoj. Ekonomiaj krizoj ankaŭ helpis malfidigi la francojn al la regno. Sed la franca armeo en Italio, komandata de la juna generalo Napoléon Bonaparte, devigis Aŭstrion subskribi pacon en 1797. Inter 1797 kaj 1799 preskaŭ la tuta itala duoninsulo estis ŝanĝita en fratan respublikon kun regado kaj institucioj paŭsitaj sur Francio.

La Konsularo[redakti | redakti fonton]

Oni konsideras ke la periodo de la franca revolucio finiĝas kiam Napoléon Bonaparte faris sian puĉon je la 9-a de novembro 1799 (18-a de brumero de la jaro VIII de la Franca respublika kalendaro). Stariĝis la Konsularo, aŭtoritatisma regno direktata de tri konsuloj, el kiuj nur la una posedis vere povon. Francio transiris en novan periodon de sia historio, pretiĝante fidi sian sorton al imperiestro.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Bernardine Melchior Bonnet, La Révolution française (1789-1799), p.36.
  2. François Furet et Mona Ozouf (dir.), Dictionnaire critique de la Révolution française, « Idées » Flammarion 2007, p. 315.
  3. François Furet et Mona Ozouf (dir.) Dictionnaire critique de la Révolution française « Idées », p. 334.
  4. Jacques Godechot Les Constitutions de France depuis 1789, Éditions Flammarion, 1979 ; eldono korektita kaj ĝisdatigita 2006, p. 69 - Fakte, de la 25-a de novembro 1791, la konstitucio estis atakata de la Asembleo tra la persono de la reĝo, ĉar oni akuzis, ke per sia vetoo li klopodis ŝirmi la malamikoj de la Revolucio Michel Winock, L’échec au roi 1791-1792., p. 161.
  5. Jacques Godechot, Les Constitutions de la France depuis 1789, Flammarion 2006, p. 53.
  6. Michel Vovelle, La chute de la monarchie 1787-1792, p. 176.
  7. La esploradoj kondukitaj de Jacques Godechot - akceptitaj de multaj historiistoj - indikis, ke kvankam la laŭriĉeca voĉdonado malvastigis la elektantaron, ĝi neniel estis malaktiviga. Jacques Godechot, Les Révolutions (1770-1799), PUF 1965, p. 306-30.
  8. Jacques Godechot Les Révolutions (1770-1799), PUF 1965, p. 307. – Ĉi tio gardigas kontraŭ tiuj nombroj kiuj, laŭ li, neniam estis serioze kontrolitaj.
  9. Post 1789 ili faris sian etapon de lernado politika en la komunumaj kaj departementaj asembleoj. Albert Soboul, Histoire de la révolution française, vol. 1, Collection Idée, Gallimard, 1962, p. 256.
  10. Jacques Godechot, La révolution française, Perrin 1988, p. 86.
  11. Kiaj Merlin de Thionville, Bazire kaj Chabot, « la triono cordelier », kaj kelkaj demokrataj partianoj de Universala voĉdonrajto kiel Robert Lindet, Couthon, kaj Carnot. Ilia influo en la Asembleo estis preskaŭ nula, sed en la kluboj kaj popolaj societoj ĝi estis nekontraŭdirebla. Bernardine Melchior Bonnet, La Révolution française (1789-1799) p. 47 - Albert Soboul, Histoire de la révolution française, vol.1, Collection Idée, Gallimard, 1962, p. 272.
  12. Georges Lefebvre, Raymond Guyot kaj Philippe Sagnac, La révolution française, Librairie Félix Alcan, 1930, p. 102.
  13. Fançois Furet kaj Denis Richet, La révolution française, Hachettes littératures, 2008, v.1, p. 148-149.
  14. Georges Lefebvre, Raymond Guyot kaj Philippe Sagnac, La révolution française, Librairie Félix Alcan, 1930, p. 106.
  15. Jean-Paul Bertaud, La révolution française, Perrin, 2004, p. 143-144.
  16. Gérard Walter, Maximilien de Robespierre, Gallimard, 1961.
  17. Jean-Daniel Piquet, « La déclaration constitutionnelle de paix à l'Europe grand sujet de débat entre 1791 et 1794 », Monique Cubells (estr) La révolution française, la guerre et la frontière, CTHS, 2000.
  18. Georges Lefebvre, Raymond Guyot kaj Philippe Sagnac, La révolution française, Librairie Félix Alcan, 1930, p. 110.
  19. Michel Vovelle, La Chute de la monarchie (1787-1792), Seuil, 1930, p. 261.
  20. Roger Dupuy, La République jacobine: Terreur, guerre et gouvernement révolutionnaire), Seuil, 2005, p. 12.
  21. Michel Vovelle, La Révolution française, v. 3, Éditions Messidor, 1986, p. 157.
  22. Bernardine Melchior Bonnet, La Révolution française: 1789-1799, Librairie Larousse, 1988, p. 57.
  23. Jacques Godechot, La révolution française, Perrin 1988, p. 115-121.
  24. Albert Soboul (estr.), Dictionnaire historique de la Révolution française, Édition « Quadrige » PUF, 2005, p. 299.
  25. Jean-Paul Bertaud, La révolution française, Perrin, 2004, p. 212-213.
  26. Jacques Godechot, Les Révolutions (1770-1799), PUF 1965, p. 170.
  27. Albert Soboul, Histoire de la révolution française, vol. 1, Collection Idée, Gallimard, 1962, p. 256.
  28. Jacques Godechot, Les Révolutions (1770-1799), PUF 1965, p. 336.
  29. Albert Soboul, La révolution française, Gallimard, Paris, 1982, p. 138.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]